Alkuris Vir Norin kun du SDP. En la verda ĉambro kun realeco, ĉiam afekcianta tormansanojn, aperis la kajuto de «Malhela Flamo» kun la stelŝipanoj, kunvenintaj pro la alarmo. Olla Dez estis manipulanta per la onda selektilo. La signaloj de la proksimiĝanta ŝipo estis ekster la spektro de la Granda Ringo. Jen Olla Dez ektiris al si nigran baskulon en la supra parto de la regpanelo kaj samtempe premis per la piedo ruĝan pedalon, ŝaltante kaj la komputan kaj la memoran maŝinojn por kalkulo de neordinara spektro de elsendo.
La kajuto pleniĝis per longa tremanta sonoro de neagordita portanta ondo. Sur la longa ekrano en la stelŝipa kajuto ekflagris, viciĝante kaj disŝutiĝante, pecoj de bildoj. Ĉojo Ĉagas malfermetis la okulojn, por ne cedi al paroksismo de kapturno. La flagrado malrapidiĝis, la partoj de la diserigita bildo restis sur la ekrano, kvazaŭ kaptitaj per reto. Finfine el ili kuniĝis vidaĵo de neordinara ŝipo. Ĝi havis kvar ebenojn el kelkaj tavoloj de grandiozaj tuboj, interkruciĝantaj sur giganta laŭlonga cilindro, kiel kvar orgenoj, kunigitaj en oblikvan krucon. En la tuboj pulsis pala flamo, ringe ĉirkaŭkuranta la tutan konstruaĵon.
La bildo de la stelŝipo kreskis, okupis la tutan ekranon, dissolviĝis en ĝi. Restis nur serpa elstaraĵo de la laŭlonga cilindro sur fono de abisma nigro de la kosmo. El la lunarka niĉo elflugadis kaj forflugadis antaŭen lumantaj signoj, similaj al okoj. Ili alternis vertikale kaj horizontale, iris jen per apartaj grupoj, jen per seninterrompa ĉeno. La vidaĵo daŭris dum ne pli ol minuto kaj anstataŭiĝis per bildo de internaĵo de la ŝipo. Tri ebenoj kruciĝis sub malsamaj anguloj — la fremda arkitekturo estis kun peno divenebla en la perspektivo de la sendilo.
La atenton altiris ses senmovaj figuroj, dronintaj en profundaj sidiloj antaŭ klinita triangula muro, brilanta, kiel nigra spegulo. Arĝente-lila malhela lumo trakuradis serpente laŭ oblikvaj ebenoj de la plafono. La ejo jen iĝadis malluma, jen briladis per blindiga fajro, sen ombroj kaj transiroj. La pulsado de la lumo malhelpis vidi detalojn.
Ĉiuj ses figuroj senmove sidis homece, vestitaj en io simila al malhelaj manteloj kun akraj kapuĉoj, malfermantaj la vizaĝojn de la misteraj estaĵoj!
La teranoj ne povis juĝi pri ampleksoj de la ŝipo. Sur la ekrano aperis nenio, almenaŭ malproksime konata al la kosma sperto de la Granda Ringo.
Maloftaj lumeksplodoj, rigidaj malhelaj figuroj, strange rompitaj kaj torditaj fiksiloj de la ŝipkorpo — ĉio ĉi efikis preme. Nekomprenebla forto flugis el la profundo de la universo. Evidente, la ŝipo estis proksimiĝanta. Persiste kreskadis vibra ĝemo, simila al sono de ŝiriĝanta metalo. Tiu sono, estingiĝanta kaj renaskiĝanta kun nova forto dum ĉiu lumeksplodo, igis homojn tremi en neklarigebla abomeno.
Tremegante tuta — ŝi ne povus rakonti, kion ŝi sentis en tiuj minutoj, — Olla Dez mallaŭtigis la sonan fonon kaj ŝaltis la sendilon de «Malhela Flamo». Dum nemultaj sekundoj la maŝinoj determinis la celon kaj direktis al ĝi radion, ripetantan la vokon de la Granda Ringo, konatan al la tuta Galaksio.
Nenio ŝanĝiĝis en la elsendo el la nekonata stelŝipo. Same kuradis arĝentaj lumbriloj, same senmove kaj morne sidadis la figuroj en netravideblaj kapuĉoj.
Olla Dez amplifigis la vokon sur la sama ondo, kiun uzis la fremda stelŝipo. Koloneto de blua lumo — indikilo de povumo de kaskado — leviĝis ĝis la fino de la tubeto. Olla Dez por momento ŝaltis la sonan kanalon kaj tuj minimumigis ĝin — tiun malfeliĉan ĝemon ne eblis aŭskulti.
«Malhela Flamo» vokis, transirante al diversaj kodoj. La ĝema sono estis malrapide malfortiĝanta. Iĝis evidente, ke la fremda stelŝipo malproksimiĝas, ne atentante la signalojn. Dum ioma tempo sur la ekrano videblis la kvareĝa konturo de la ŝipo, sed ankaŭ ĝi dissolviĝis en mallumo de la kosmo.
Kun gaja sonoro en la vico de indikoj de la ĉefa lokalizilo ekkuris ĉeno de ciferoj.
— Kurso 336-1 laŭ la norda limbo de la Galaksio, kvara nivelo, rapido 0.88, — informis Div Simbel.
— Ĝi iras transverse de la Galaksio, proksimume el la Berenica Hararo, super la nivelo de la ĉefaj stelamasoj, — diris Grif Rift.
— Estas strange, ke ĝi moviĝas en la ordinara spaco. Ĝia rapido estas malgranda. Por trairo ĝi bezonos pli ol cent mil terajn jarojn, — laŭte respondis Vir Norin el la palaco de la reganto.
Pro neatenditeco Ĉojo Ĉagas kaj kelkaj ĉeestantaj oficuloj abrupte turniĝis al li.
— Ĉu vivas tiuj, kiuj estas en la ŝipo? — Menta Kor eldiris la demandon, turmentantan ĉiujn stelŝipanojn.
— Ĉu la stelŝipo iros sen fino? — demandis Ĉojo Ĉagas, turniĝante al Faj Rodis.
Anstataŭ ŝi respondis Menta Kor:
— Dum ne elĉerpiĝis energio por aŭtomatoj, korektantaj la kurson, la stelŝipo estas nedamaĝebla. Sed eĉ post tio, en la maldensa regiono de la kvara nivelo, ŝancoj pri renkonto de materia amaso estas tiel malgrandaj, ke ĝi povas trapenetri la tutan Galaksion kaj kuri tiel dum pluraj milionoj da jaroj.
— Milionoj da jaroj, — malrapide prononcis Ĉojo Ĉagas kaj, rekonsciiĝinte, kuntiris la brovojn.