— Tiuokaze mi miras, kial vi tiel zorgas pri sennomaj homamasoj de Jan-Jaĥ? Tio estas homoj, kun kiuj eblas fari ion ajn! Prirabi, forpreni edzinojn kaj amatinojn, elpeli el oportunaj hejmoj. Necesas nur uzi la artifikon, malnovan, kiel la nia kaj la tera mondoj, — laŭdi ilin. Kriu al ili, ke ili estas grandaj, belaj, kuraĝaj kaj saĝaj, kaj ili permesos al vi ĉion. Sed provu nomi ilin tio, kio ili estas efektive: malkleruloj, stultuloj, malspritaj kaj senhelpaj bastardoj, kaj indigna muĝo superbruos ajnan racian alparolon al ili, kvankam ili vivas la tutan vivon en humiligo multe pli granda.
— Vi, evidente el la filmoj, kunprenitaj el la Tero, adoptis la plej malbonan manieron regi homojn, — riproĉe diris Rodis. — Sed ankaŭ tiam niaj prauloj jam uzis alian metodon: vokon al sobra prudento de homoj, strebon klarigi al ili kaŭzojn de iliaj agoj kaj pruvi konsekvencojn. Tiam, pro profunde metita en nin sento de justeco kaj praveco, ni faros multe pli kaj kuraĝos al malfacilaĵoj, kion pruvis homoj de la pasinteco. Oni ne elektu ĉiam la plej facilan vojon — tiel eblas trafi en seneliran inferecon.
— Malfacila kaj fruktodona vojo estas neimagebla ĉe granda kvanto de homoj.
— Ju pli da homoj estas, des pli granda estas nombro da mensoj, kies komunaj penoj donis al la Tero ĝian noosferon, potencan kaj puran. La moderna homo estas rezulto de kunfandiĝo de diversaj branĉoj, kiuj estis kuniĝantaj dum milionoj da jaroj. Tial liaj genoj konservas multegajn psikologiajn tipojn kaj diferenco inter individuoj estas tre granda. En tio estas la ŝlosilo al perfektigo kaj la baro por transformo de la homaro en formikan socion. Kuniĝo de diversaj tipoj de psikologiaj strukturoj, kiuj ĉiam kondutos malsame en ĝenerala fluo de kulturo, estas grandega miraklo kaj atesto de bonegaj kvalitoj de la homo en direktaj kadroj de la socia konscio.
— Kaj miliardoj da stultuloj kaj psikopatoj, diserigantaj la veron en bagatelajn revelaciojn kaj kreantaj egan konfuzon de opinioj? Unu saĝulo skribis pri scio kiel pri graso, ŝtopanta la cerbon. Ili havas tian scion. Por kio ili vivu, malŝparante lastajn rimedojn de la planedo?
— Vi jam atingis senĉesan malkreskon de naskado inter via intelektularo. Vi strebas liberigi homojn de alligitecoj, por fari ilin ilo de subpremo kaj potenco! Do, tio estas natura rezulto de tirana traktado de homoj.
— Jen informo, ricevita de inĝeniero Tollo Frael! — ekkriis Ĉojo Ĉagas, kvazaŭ konviktante Rodis-on. — Interalie, ĉu li sciis pri la elsendoj de la stereofilmoj?
Naŭza sento de neceso mensogi ekpremis Rodis-on. En la mondo de Tormans rekta plenumo de leĝoj de la Tero ĉiam povis kaŭzi malbonajn konsekvencojn.
— Mi delonge divenis, ke li devas denunci, — evite respondis ŝi.
Ĉojo Ĉagas alie komprenis la abomenon, por momento aperintan en la vizaĝo de Rodis, kaj memkontente subridis. Rodis komprenis, ke la danĝero por Tael preteris. Ŝi mallevis la okulojn, por kaŝi eĉ etan nuancon de siaj emocioj for de atente observanta ŝin Ĉojo Ĉagas.
— Respondu rekte, ĉu vi povus min murdi? — demandis li subite.
Rodis jam ne miris pri abruptaj saltoj de pensoj de Ĉagas.
— Por kio? — trankvile demandis ŝi.
— Por forigi min kaj malfortigi la potencon.
— Forigi vin! Sur via loko tuj aperos alia, eĉ pli malbona. Ja vi estas almenaŭ saĝa…
— Almenaŭ! — kun kolero ekkriis la reganto.
— Via socia sistemo ne garantias venon al la potenco de saĝaj kaj honestaj homoj, en tio estas ĝia ĉefa malfeliĉo. Eĉ pli, laŭ la leĝo, malkovrita jam en la Erao de la Disa Mondo fare de Peter,[27] en tiu sistemo estas tendenco al kresko de nekompetenteco de regantaj rondoj.
Ĉojo Ĉagas deziris kontraŭdiri, retenis sin kaj ruze demandis:
— Kaj teĥnike — ĉu vi povus murdi? Kaj per kio?
— En ajna momento. Mi povas ordoni morti.
— Ankaŭ mi povas vin ekstermi dum momento!
Rodis kuntiris la ŝultrojn kun pure virina malestimo.
— En tiu okazo la estro de nia stelŝipo promesis forfosi la supraĵon de la tuta Jan-Jaĥ je kilometra profundo.
— Sed vi ne faras murdojn! Kaj nepre malpermesos al li!
— Mi tiam ne estos viva, — ridetis Rodis, — kaj li estas la estro!..
Ĉojo Ĉagas mediteme frapis la tablon per la fingroj, kaj kvazaŭ responde mallaŭte eksonoris nevidebla sonorilo.
Laŭ tio, kiel maltrankviliĝis la prezidanto de la Kvaropa Konsilio, Faj Rodis komprenis, ke la signalo sciigas pri io tre grava. Ŝi leviĝis, sed la reganto, rigardante en aparaton, ŝirmatan disde Rodis de vando el skulpta ligno, ordone montris al ŝi la fotelon…
— Vin vokas via ŝipo. Al Jan-Jaĥ proksimiĝas stelŝipo. Ĉu la tera?
— Ho ne! — ekkriis Rodis tiel certe, ke la reganto rigardis al ŝi kun suspekto. — Mi ne atendas ĝin tiel baldaŭ, — aldonis ŝi, kompreninte liajn pensojn.
— Kaj ĉu vi povas komunikiĝi kun tiu nova alveninto?
— Certe, se ilia planedo estas ano de la Granda Ringo.
— Mi deziras ĉeesti!
Rodis sufiĉe konis morojn de Tormans. La reganton oni ne rajtas inviti, nek al si, nek en ajnan alian lokon. Al li oni venas nur laŭ lia voko.