Faj Rodis pensis, ke la naturo, malgraŭ senkompata krueleco de la evolua procezo, tamen estas pli humana, ol la homo. La homo, inventinta maldikajn armilojn, profunde penetrantajn internen, — sagojn, lancojn, kuglojn, — abrupte pligrandigis inferecon de turmentoj sur la Tero, forĵetinte la batalan taktikon de la rabobesto, baziĝantan sur ŝoko de la unua bato, disŝiro de grandaj angioj kaj sendolora morto pro sangoperdo. Viktimoj de la homo komencis perei en teruraj suferoj pro profundaj internaj inflamoj. Kaj kiam mensdifektuloj atingis sadismon, ili kreis inferan teĥnikon de turmentoj, tuj uzitan por politikaj kaj militaj celoj.
Kaj jen la idoj de la Tero revenis en tielan mondon, kiu estis delonge forviŝita de la vizaĝo de ilia planedo!
Faj Rodis pasigis la manon laŭ la haroj de la inĝeniero.
— Aŭskultu, Tael! Plu informu ilin, vi scias, ke ni havas neniajn sekretojn. Ni prenos vin en «Malhelan Flamon», kuracos, fortikigos la korpon, trejnos la psikon. Vi komprenos, kiel regi vian korpon, viajn sentojn, obeigi homojn, se tio necesos por via afero. Kaj vi revenos ĉi tien kiel alia homo. Necesos nur du-tri monatoj!
La tormansano ekstaris de sur la divano, decideme skuis la kapon.
— Ne, Rodis, — li prononcis la teran nomon nekutime por la akra lingvo de Tormans — kante kaj karese, — mi ne povas iĝi ideale sana inter malsanemaj homoj de mia planedo. Ne povas, ĉar mi scias, kiel multe da tempo kaj fortoj necesas malŝpari por si mem, por resti sur tiu nivelo. Ja mi ne ricevis idealan korpon kiel heredon de prauloj. Nur sola proksimiĝo al via forto postulos de mi tiom da tempo kaj atento por mi mem, ke ili ne sufiĉos por la pli grava: por bonkoreco, amo, kompato pri aliuloj, en kio mi vidas mian devon. Malmultas amo kaj bonkoreco en nia mondo! Malmultas homoj talentaj kaj ne malŝparintaj siajn animajn fortojn al bagateloj kiel kariero, materie riĉa vivo, aŭ potenco. Mi naskiĝis malforta, sed kun amo al homoj kaj ne devas foriri de tiu vojo. Dankon al vi, Rodis!
Rodis silentis iom, fiksrigardante al la inĝeniero, poste ŝiaj «stelaj» okuloj estingiĝis, ŝirmitaj per la mallevitaj okulharoj.
— Bone, Tael! Viaj intencoj estas bonegaj. Vi estas vere forta homo. La estonteco de la planedo estas en la manoj de tiaj, kiel vi. Sed akceptu nur unu donacon de mi. Ĝi liberigos vin de timo de eblaj turmentoj kaj metos ekster potencon de torturistoj. Se vi trovos tion necesa, vi povos transdoni ĝin ankaŭ al aliaj…
Ŝi ree rigardis al la inĝeniero: ĉu li komprenas?
— Jes, vi divenis ĝuste. Mi instruos al vi scipovon tuj morti en ajna momento, laŭ propra volo, uzante nenion, krom internaj fortoj de la organismo. Ekde la antikveco ĉiuj tiranoj pleje malamis homojn, memvole forirantajn el sub ilia potenco super vivo kaj morto. La rajto disponi vivon kaj morton iĝis nedeprenebla rajto de sinjoro. Kaj homoj ekkredis je tiu fetiĉo, subtenita de la kristana eklezio. Dum jarmiloj da civilizoj, pasintaj sur la Tero, ili elpensis nenion, krom suferaj metodoj de memmortigo, atingeblaj eĉ por besto. Nur saĝuloj de Hindujo frue komprenis, ke, farinte homon reganto de propra morto, ili liberigas lin de timo antaŭ vivo… — Rodis pensis kaj demandis: — Sed eble, kun via devo de «frua morto» ĉio ĉi estas ne tiel grava, kiel en la antikveco sur la Tero?
— Tre grava! — ekkriis Tael. — La «karesa morto» same estas plene en la manoj de la oligarkio, kaj sen permeso neniu eniros en ĝian palacon. Kaj por ni, kleraj longvivuloj, la dependo de vivo kaj morto de la regantoj estas absoluta.
— Elektu tempon, — decideme diris Rodis, — ĉe via psika netrejniteco ni bezonos kelkajn lecionojn.
— Tiel multe!
— Tion ne eblas lerni sen sperta instruanto. Necesas scii, kiel haltigi la koron en ajna dezirata momento. Tuj kiam ordinara homo de Jan-Jaĥ komencos bremsi sian koron, la cerbo, ne ricevante necesan ĉiusekunde oksigenon kaj nutron, tuj spronos ĝin. Tial por bremsado de la koro necesas dormigi la cerbon, sed tiam perdiĝas memrego kaj la «leciono» finiĝos per morto. Mia tasko estas instrui vin ne perdi memregon ĝis la lasta paŝo el la vivo.
— Mi dankas, dankas vin! — ĝoje ekkriis Tael. Kuraĝe preninte ambaŭ manojn de Rodis, li kovris ilin per kisoj.
Ŝi liberigis la manojn kaj, levinte la kapon de la inĝeniero, mem kisis Tael-on.
— Mi neniam povis pensi, ke mi donos al homo, enamiĝinta en min, donacon de morto. Kiel senfine stranga kaj malgaja estas la vivo en infereco!..
Rimarkinte, ke Tael rigardas al ŝi nekomprene, ŝi aldonis:
— Unu el antikvaj legendoj de la Tero rakontas pri diino de malgajo, konsolanta mortemulojn per venenita vino.
— Mi memoras tiun legendon kaj nun scias, ke ĝi venis de niaj komunaj prauloj! Sed ĉe ni ĝi rakontas, ke la vinon oni faris el vitoj, kreskintaj sur tombo de amo. Ĉu ĉe vi same?
— Ĉe ni same.
— Kaj tio estas vero, ho diino de malgajo! Ĝis morgaŭ? Ĉu bone?
Inĝeniero Tael mem malŝaltis la defendan ŝirmon kaj, ne retrorigardante, eliris, garde ferminte la pezan kaj altan pordon.