Faj Rodis kuŝiĝis sur la divanon, metinte la mentonon sur la krucigitajn manojn. Ŝi meditis pri sia dueca rolo sur la planedo Jan-Jaĥ. La saĝa reganto, farinte ŝin nedeklarita kaptitino de sia palaco, izolis ŝin disde homoj de Jan-Jaĥ. Kaj samtempe nevole ebligis al ŝi penetri en la esencon mem de la potenco super la planedo, esplori la oligarkian sistemon, kompreni kiun por homo de la supera, komunisma socio estus treege malfacile. La fundamento de oligarkio, ŝajne, estis ekstreme simpla kaj estis praktikata ekde la antikveco sur la Tero, ricevante diversajn formojn — ekde tiranaj diktaturoj en Asirio, Romio, Mongolujo, Meza Azio ĝis la lastaj specoj de naciismo en la kapitalisma Okcidento, kiuj neeviteble kondukis al faŝismo.
Kiam oni deklaras sin la sola — kaj en ĉiuj okazoj — prava, tio aŭtomate sekvigas ekstermon de ĉiuj malkaŝaj alipensantoj, tio estas de la plej inteligenta parto de popolo. Por malhelpi renaskiĝon de libereco, oligarkoj strebis rompi volon de siaj subuloj, kripligi ilin psike. Kaj por plenumo de tiu tasko ili ĉiam penis uzi sciencistojn. Feliĉege, la degenero de la biologiaj sciencoj sur Tormans ne permesis al tiaspecaj «sciencistoj» atingi seriozajn sukcesojn en tiuj sinistraj branĉoj de biologio, kiuj en kelkaj landoj de la Tero siatempe preskaŭ kaŭzis transformon de plejmulto de popolo en malspritajn malmultekostajn robotojn, obeemajn plenumantojn de ajna volo. Ĉi tie, sur la malriĉiĝinta planedo, la rimedoj de spirita rompo estis nekomplikaj: teroro kaj malsato plus plena arbitro en instruado kaj edukado. Spiritaj valoroj de scio kaj arto, kiujn dum jarmiloj akumuladis popoloj, estis forprenataj el cirkulado. Anstataŭe oni sugestiadis strebon al pseŭdaj valoroj, al aĵoj, kiuj iĝadis ĉiam pli malbonaj ĉe detruado de la ekonomio, neevitebla ĉe dekadenco de morala kaj psika kvalito de homoj. Sur la Tero, ĉe diverseco de landoj kaj popoloj, oligarkio neniam atingis tiom plenan potencon, kiel sur Tormans. En ajna momento en ajna loko de la planedo la regantoj povis fari ĉion ajn, ĵetinte nur kelkajn vortojn. Ekspliko de neceso aŭ klarigo de okazintaĵo estis tasko de kleraj servistoj. Tiu absoluta potenco nemalofte trafis en manojn de psike difektaj homoj. Siatempe sur la Tero ĝuste paranojuloj kun ilia freneza energio kaj fanatika konvinkiteco pri sia praveco iĝadis politikaj aŭ religiaj gvidantoj. Rezulte en medio de fizike malpli fortaj homoj abrupte kreskadis kvanto de homoj kun mani-depresia psiko, la fundamento de ilia vivo iĝis timo — timo de puno, la damokla glavo de kronika timo erari kaj fari punindaĵon.
Sur Tormans la regantoj ne timis reziston kaj, feliĉe, ne havis paranojan komplekson kaj persekutmanion, kaj tiu cirkonstanco, sendube, savis vivojn al milionoj da homoj.
«Ho tiuj sonĝoj pri ĉielo ora,[28] pri la haven' de flugilhava ŝip'!» — rememoris Rodis versojn de antikva poeto de Rusio: pleje ŝi ŝatis la rusan poezion de tiu tempo pro pureco kaj fidelo al la homo. La sonĝoj plenumiĝis tute ne tiel, kiel revis la poeto. Kun evoluo de la teĥnika civilizo ĉiam pli multaj homoj estis ekskludataj el aktiva partopreno en la vivo, ĉar ili agis en tre malvasta sfero de sia fako, scipovante kaj sciante nenion kroman.
Antaŭ la Erao de la Disa Mondo averaĝa homo de la Tero estis sufiĉe universala persono — li povis per siaj manoj konstrui loĝejon aŭ ŝipon, sciis, kiel uzi ĉevalon kaj ĉaron, kaj ordinare ĉiam estis preta kun glavo en la mano batali en vicoj de militistaro.
Kaj poste, kiam homoj iĝis pli multaj, ili fariĝis senvaloraj aldonaĵoj de siaj malvastaj kaj malprofundaj profesioj, pasivaj pasaĝeroj de diversaj transportiloj.
Se imagi la homaron kiel piramidon, do ju pli alta ĝi estas, des pli akra — kaj malmulta — estas la pinto, konsistanta el la aktiva parto de homoj, kaj des pli larĝa estas la bazo. Se antaŭe aparta persono estis multeflanka kaj firma, do kun kresko de la piramido, kun perdo de intereso al la vivo ĝi iĝis pli malforta kaj malkapabla. Multaj pensuloj de la EDM opiniis enuon, perdon de intereso al la vivo pli danĝera ol la atoma milito! Sendepende de tio, kia estis la elito de la supraj tavoloj, ĉiam pli malfacile vivis la malsupraj kaj pliprofundiĝadis infereco. Ĉe tia tendenco la civilizo, kreskinta el teĥnokratia kapitalismo, devis disfali — kaj ĝi disfalis! La hierarkian piramidon de la potenco sur Tormans Rodis imagis kiel plurŝtupan stakon de tavoloj, abrupte larĝiĝantaj malsupre. Ĝi apogiĝis sur la larĝa «bazo» — miliardo da «mavoj», malkleraj, malkapablaj, pridonacitaj per la «feliĉo» morti junaj.
«Niaj sciencistoj kaj mia Kin Ruĥ estis tute pravaj, — pensis Rodis, — kiam diris pri plimultiĝo de infereco, se ne ekzistas eliro por la malsupraj tavoloj de la piramido. Ĝi devas esti detruita! Sed ja piramido estas la plej stabila el ĉiuj konstruaĵoj! Forigo de la pinto nenion solvas: surloke de la forigitoj tuj aperos nova pinto el la suba tavolo. Detruenda estas la bazo de la piramido, kaj por tio necesas doni necesan informon ĝuste al la “mavoj”».