Sur la postamento anstataŭ la malaperinta «serpentulo» aperis duondiafana globo. Ĝi brilis per ornamo de ondaj linioj, ŝanĝbrilantaj dum rotacio de la globo. Konforme al la kurado de la multekoloraj ondoj vibradis, altigante la tonon, potenca sono. La globo estis turnanta vertikalan kolonon de ĉielarka lumo kaj efikis al la kunvenintoj hipnote. Ĉedi devis streĉi tutan sian volon, por resti senpasia observanto. La sono ĉesis, la globo malaperis. Sur la postamento kun malrapido, celanta efekton, leviĝis, disvolvante grandegajn ringojn, giganta ruĝa metala serpento. En ĝia malfermita faŭko flagris ruĝa fajro, kaj en flankaj elstaraĵoj de la plata kapo malbonkore lumis violkoloraj okuloj. En la halo estingiĝis la lampoj. La serpento, turnante la kapon ĉiuflanken, trakuradis per la okulaj radioj laŭ la vicoj de sidantaj tormansanoj. Ĉedi renkontis la rigardon de la metala rampulo kaj eksentis baton — ŝia konscio por momento malklariĝis. La malforteco ekrampis supren, de la piedoj, alirante la koron. Nur la forta nerva sistemo, hardita per speciala trejno, helpis al la stelŝipanino defendi sian psikan sendependecon. La serpento kliniĝis malsupren kaj balanciĝis, preskaŭ tuŝante per la kapo la antaŭan vicon. Samtakte kun ĝi balanciĝis de unu flanko al la alia ankaŭ la sidantoj en la halo, krom rigidiĝinta Casor kaj neobeigita Ĉedi. Rimarkinte, ke la «serpentulo» staras en angulo de la scenejo, atente observante la publikon, Ĉedi, dense alpreminte al si la kunulinon, komencis balanci ŝin kune kun si.
La serpento eligis longan krion, kaj ĝin tuj subtenis la tuta milo da tormansanoj. Ili ekkantis solenan kaj mornan himnon, laŭdante la regantojn de la planedo kaj la feliĉon de sia vivo, liberigita de la minaco de malsato. Rigardante al senpensaj vizaĝoj kaj malfermegitaj buŝoj, Ĉedi miregis pri senlima stulteco de la okazantaĵo. Pensinte, ŝi komprenis, ke homoj en hipnota tranco pretervole firme fiksas en sia subkonscio la sencon de la kanto, kiu luktos kontraŭ ajna alipensado, tiel interna, kiel enportita elekstere de aliaj homoj aŭ per libroj.
Sed la terura metala serpento estis nur maŝino. La veraj regantoj de sortoj de «mavoj» troviĝis sur la malantaŭa plano. Enpensiĝinte, Ĉedi forgesis pri la neceso malfermadi la buŝon kune kun ĉiuj kaj ŝajnigi kantadon. La fingro de la «serpentulo» almontris ŝin. Malantaŭe aperis fortika figuro de «lila» gardisto, kies ekskludan malspritecon ne povis trabati eĉ la hipnoto de la ruĝa serpento. Li metis la manon sur ŝian ŝultron, sed Ĉedi elprenis la karton-«paspermesilon». La «lilulo» retiriĝis kun profunda riverenco kaj trote alkuris la «serpentulon». Ili interŝanĝis frazojn, neaŭdeblajn en la muĝo de la amaso. La oficulo dismetis la manojn, evidente esprimante domaĝon. Ĉedi ne plu devis ludi la rolon. Ŝi sidis senmove, ĉirkaŭrigardante la halon. Ekscito de la tormansanoj kreskis. Kelkaj viroj elkuris en la trairejon inter la antaŭa vico de seĝoj kaj la scenejo. Tie ili falis sur la genuojn, kriante ion nekompreneblan. Tuj kvar «liluloj» forkondukis ilin maldekstren, en pordon, kaŝitan malantaŭ drapiraĵoj. Du virinoj ekrampis sur la genuoj, post ili kelkaj viroj… La «serpentulo» regis la «lilulojn», kiel lerta orkestra direktanto. Laŭ lia nerimarkebla gesto la gardistoj eltiris el la seĝoj du virojn kaj virinon. La kaptitoj rezistis, turniĝis malantaŭen, parolis ion neaŭdeblan en la komuna bruo. La gardistoj malĝentile, senceremonie trenis la homojn en la malluman koridoron malantaŭ la scenejo.
La svingado de la serpenta korpo mallongiĝis, la moviĝo malrapidiĝis, kaj finfine la serpento rigidiĝis, estingis la okulojn, direktinte supren la triangulan kapon.
La homoj eksilentis, kaj, kvazaŭ vekiĝinte, ĉirkaŭrigardadis nekomprene. «Ili ne memoras, kio okazis!» — divenis Ĉedi. Ili lernis kaŝi siajn sentojn en komunaj kunvenoj, konstante aranĝataj en lokoj de ilia laboro. Tie, kiel oni rakontis al Ĉedi, oni postuladis de «mavoj» publike aprobi kaj laŭdi la sagacon de la oligarkio. Multjarcenta praktiko instruis la homojn ne atribui ian valoron al tiuj postuloj, elmontrante eksteran obeon. Tiam la oligarkoj trovis aliajn metodojn penetri en la psikon kaj malkovri sekretajn pensojn.
Ĉedi nerimarkeble vekis Casor-on.
— Ne parolu kun mi kaj ne aliru! — flustris la stelŝipanino. — Ili scias, kiu mi estas. Iru hejmen, mi iros memstare.
Casor, ankoraŭ konsternita, kompreneme palpebrumis.