— Kial ne en la difinita tempo?
— Necesas rigardi al la «tabulo de vivo», — diris Gen.
Neja Holli movis la rigardon al la kremkolora panelo, kie hele kaj konstante brilis sep verdaj lumoj.
— Mi vidas mem! — ekkriis Gen, adiaŭis Neja-n kaj malŝaltis la roboton.
— Ni ĉion eksciis! — diris li al Eviza kaj Vir. — Rodis estas nedamaĝita, kaj la signala braceleto estas sur ŝi, sed, eble, oni tenas ŝin… kiel tio nomiĝas…
— Kaptita! — sufloris Vir Norin.
— Kiu estas kaptita? — sonoris malantaŭe Ĉedi.
— Faj Rodis! Vir vidis ŝin en la Halo de Mallumo kun Ĉojo Ĉagas antaŭ tri tagoj, kaj ni tute ne renkontiĝis kun ŝi.
— Do ni iru en la Halon de Mallumo kaj Gen montru, kien ili foriris, — la rapida Ĉedi ekiris antaŭe.
En la fino de la serpe kurbigita galerio ili malleviĝis sur nigrajn tapiŝojn en la rondo de nigraj kolonoj, niĉoj kaj muroj de la Halo de Mallumo, kiel nomis tiun halon la stelŝipanoj.
Gen Atal deiris al la ŝtuparo kun balustrado, pensis dum kelkaj sekundoj kaj certe direktis sin al la nigra spaco inter du proksimigitaj kolonoj. Malantaŭ ĝi troviĝis fermita pordo. Post kelkaj malsukcesaj provoj malfermi ĝin Gen Atal laŭte frapis.
— Kiu aŭdacas frapi pordon de la reganto de Jan-Jaĥ? — ekbojis de supre elektronike amplifita voĉo de gardisto.
— Ni, la homoj de la Tero, serĉas nian regantinon! — ekkriegis, imitante la amplifilon, Vir Norin.
— Mi nenion scias. Revenu al vi kaj atendu, ĝis la regantoj trovos necese veni al vi!
La teranoj interrigardis. Ĉedi flustris ion al Vir Norin, kaj sur la lipoj de la astronavigaciisto ekludis tute knabeca rideto.
— La reganto de Tormans faras tiel! — kaj li klakis per la fingroj.
Post kelkaj sekundoj aŭdiĝis facila troto de la naŭpiedulo, kaj en la nigra halo aperis la ruĝ-viola SDP.
— Kion vi elpensis, Vir? — kun maltrankvilo demandis Eviza. — Ni nur ne malutilu al Rodis!
— Malutilo ne estos. Venis la tempo por doni etan lecionon al ĉiaspecaj regantoj kaj superaj estaĵoj, kiuj ĉi tie tro abundas.
Eviza deiris flanken kun malaproba, sed tamen interesita aspekto, kaj Ĉedi kaj Gen Atal ravite proksimiĝis al Vir Norin. Laŭ komando de la astronavigaciisto la SDP eligis antaŭen rondan, spegule ekbrilintan skatoleton sur dika ringa kablo.
— Fermu la orelajn filtrilojn, — ordonis Vir.
Neimagebla ŝriko tranĉis la silenton de la palaco. La skatoleto de la SDP ĉirkaŭskribis en la aero paralelogramon, kaj la grandega pordo falegis en internon de malhela koridoro, de kie aŭdiĝis timaj krioj.
Vir Norin movis la manon, la ultrasona radiilo kaŝiĝis sub la SDP-on, lasinte sian lokon por la ordinara funelo de sonsendilo.
— Faj Rodis! Ni vokas Faj-on Rodis! — pro la laŭta muĝo de la SDP supre ekŝutiĝis pecoj de vitroj, ekŝanceliĝis kaj estingiĝis la pir-simila lumilo, kiu pendis inter la kolonoj.
— Ni vokas Faj-on Rodis! — ankoraŭ pli laŭte ekkriegis la SDP, kaj subite la teranoj eksentis, ke la planko de la nigra halo foriras el sub la piedoj, kaj ili glitas laŭ klinita galerio. Pro neatenditeco, kun tuta fulma reago de terano, Vir Norin ne sukcesis malŝalti sian SDP-on. La naŭpiedulo plu vokadis Faj-on Rodis en senluma nigro de la subteraĵo, kien deruliĝis ĉiuj kvar teranoj.
Vir Norin strekis per la manplato laŭ la aero, kaj la SDP eksilentis. Blindigaj lumĵetiloj krucigis siajn radiojn sur la vizaĝoj de la teranoj. Tiuj apenaŭ povis vidi, ke ili falis en rondan kelon kun muroj el neprilaborita, krude nitita fero. El kvin flankoj faŭkis malaltaj koridoroj, kaj en ĉiu aperis grupo da gardistoj en lila uniformo, direktintaj nigrajn funelojn de siaj armiloj al la stelŝipanoj.
La naŭpiedulo elstarigis radiilon de defenda kampo, similan al fungo kun akrigita ĉapelo. La teranoj trankvile ĉirkaŭrigardadis, pensante, kiel eliri el la kaptilo. La kvieta aspekto de la rompintoj de la sankta trankvilo de la palaco furiozigis la gardistojn. Malfermante la nigrajn buŝojn en neaŭdata krio, ili ĵetiĝis al la grupo de teranoj kaj estis deĵetitaj al la feraj muroj. El la maldekstra koridoro aperis homoj kun galonoj «okulo en triangulo».
— Jen fia kaptilo! — indigne ekkriis Ĉedi.
— Sprita, el ilia vidpunkto, — diris Gen Atal.
— Mi pensas, kiel trabati la plafonon kaj leviĝi en la Flavan Halon, — kun dubo diris Vir Norin. — Sed por tio malŝpariĝos tro multe da energio.
— Ĉu ne estas pli bone atendi evoluon de la eventoj? — konsilis Eviza.
— Eble! — konsentis la astronavigaciisto.
Longe atendi ne necesis. La lilaj gardistoj faris kelkajn pafojn el siaj armiloj. La stelŝipanoj nenion aŭdis — la defenda kampo ne tralasis eĉ sonojn, ili nur rimarkis ekbrilojn de frambkolora flamo, eliĝanta el la funeloj. La kugloj, reflektitaj per la defenda kampo, batis malantaŭen al tiuj, kiuj sendis ilin. La pafintoj kun torditaj vizaĝoj falis sur la feran plankon.