— Ne, ĝuste vi estas malfeliĉulino! — kriis la reganto. — Pravas la malnova proverbo, ke por virino ekzistas nur nuno kaj estonteco, sed pasinteco — ne. Kia vi estas historiisto, se vi ne komprenas, ke maro da malplenaj animoj disverŝiĝis laŭ la planedo, eltrinkinte, privorinte, pritretinte ĉiujn ĝiajn angulojn!
Faj Rodis jam trankviliĝis.
— Ĉu vi scias, ke la homa cerbo havas mirindan kapablon korekti distordojn de la ekstera mondo, ne nur vidajn, sed ankaŭ pensajn, aperantajn pro distordo de la naturaj leĝoj en malĝuste aranĝita socio? La cerbo luktas kontraŭ distordo, korektante ĝin en la flankon de belo, trankvilo, bono. Mi parolas, kompreneble, pri normalaj homoj, sed ne pri psikopatoj kun komplekso de malplivaloreco. Ĉu vi ne scias, ke homaj vizaĝoj el malproksime ĉiam belas, kaj fremda vivo, vidita el ekstere, ŝajnas interesa kaj valora? Sekve, en ĉiun homon estas metitaj revoj pri belo, formiĝintaj dum miloj da generacioj, kaj la subkonscio kondukas nin pli forte en la flankon de la bono, ol ni mem pensas pri tio. Kiel do eblas paroli pri homoj, kiel pri rubo de historio?
— Al mi komencas plaĉi via malkaŝemo, — kun kurba rideto diris Ĉojo Ĉagas. — Sed daŭrigu!
— Mi scias, ke vi nun ne dubas pri senmalutileco de niaj intencoj. Kiomfoje viaj homoj penis kapti almenaŭ guton da malamikeco en ĉiu el ni, eĉ post la prova atako kontraŭ la stelŝipo laŭ via ordono! Ja ĉi tie oni nenion faras sen ordono de la Kvaropa Konsilio, ĉu?!
— Jes, — ree cedante al la stranga magnetisma forto de la virino de la Tero, konfirmis la reganto.
— Se estas tiel, do la afero estas en la ŝajna danĝero, kiun ni kvazaŭe prezentas. Mi komprenis, ke vi deziras malpermesi demonstri la vivon de la Tero al la popolo de Jan-Jaĥ. Sed vi devas agi laŭ iaj stimuloj, kaŭzitaj de via mondpercepto, via opinisistemo. Ni, teranoj, ne vidis en via primitiva propagando ajnajn profundajn zorgojn pri perfektigo de via socio kaj homoj. Konservado de la ekzistanta strukturo necesas nur al la manpleno da regantoj. En la historio de la Tero tio pereigis centojn da ŝtatoj kaj milionojn da homoj. Vi ĉi tie ne tre antaŭlonge travivis la katastrofon de troloĝateco…
Faj Rodis rompis la paroladon, kun miro rigardante al la tordiĝintaj trajtoj de la reganto de Tormans. Ĉojo Ĉagas unuafoje perdis sinregon.
— Sufiĉas! Mi ne deziras! Nenion pri la Tero! Mi malamas! Malamas la damnitan Teron, la planedon de senlima suferado de miaj prauloj!
— De viaj prauloj? — ekkriis Faj Rodis, kaj ŝia gorĝo spasmis — ŝia diveno konfirmiĝis.
— Jes, jes, miaj, same kiel viaj! Tio estas sekreto, gardata dum multaj jarcentoj, kaj ĝia diskonigo estas punata per morto!
— Kial?
— Por ke ne aperu revoj pri la pasinteco, pri alia mondo, subfosantaj la fundamentojn de nia vivo. Homo ne devas scii pri la pasinteco, serĉi en ĝi forton, tio donas al li konvinkojn kaj ideojn, malkonformajn kun obeado al potenco. La historion necesas detranĉi ĉe la radiko kaj komenci ekde la momento, kiam la arbo de la homaro enplantiĝis sur Jan-Jaĥ.
Ĉojo Ĉagas dum minuto staris, pensante, poste eksidis, montrinte al Rodis ŝian fotelon. Li fumis, koncentrite rigardante al la kristala globo, kaj la gastino el la Tero sidis senmova, kiel statuo, en profundega silento de la restadejo de la reganto. Ĉojo Ĉagas glitis per rigardo laŭ ŝia kvieta figuro kaj, decidinte, ekstaris. El sekreta loko li prenis aron de instrumentoj, similaj al antikvaj ŝlosiloj. Per unu, mallonga kaj dika, li malfermis nerimarkeblan pordeton el dika metalo, turnis ion interne kaj ree zorge ŝlosis ĝin.
— Ni iru, — simple diris li, deĵetante verdan kurtenon antaŭ pordo, mallarĝa, kiel fendo.
Faj Rodis senhezite sekvis lin. Ĉojo Ĉagas, mallevinta la kapon, iris, ne retrorigardante, laŭ longa koridoro, apenaŭ prilumata per malhela lumo de eternaj gasaj lampoj. Li turniĝis nur ĉe pordo de lifto, tralasante Rodis-on en la kajuton. Aŭdiĝis knarado de malofte funkcianta meĥanismo. La kajuto rapidege ekflugis malsupren. Faj Rodis, ial atendinta levon, por momento senspiriĝis. Ili malleviĝis sur grandan profundon kaj eliris en koridoron, laŭ kies unu flanko iris feraj apogiloj kaj reloj. Ĉojo Ĉagas retrorigardis, enkondukante sian akompanatinon en malgrandan malhelan vagonon kaj sidigante sin ĉe la regstangoj. Li lumigis vojan lumĵetilon, kaj kun bruego, inda je antikvaj maŝinoj de la Tero, la vagono ekkuris en netravideblan mallumon.
Rodis, ridetinte al la emociplena reganto, mallaŭte ekkantis, subiĝante al hipnota alternado de vertikalaj diverskoloraj lumantaj signoj, kaj rimarkis, ke Ĉojo Ĉagas atente aŭskultas, ofte retrorigardante al ŝi en rapidege kurantaj rebriloj de signalaj lumineskaĵoj.
— Kia kanto? — abrupte demandis li, plirapidigante eĉ sen tio frenezan kuradon de la vagono.
— «Kuraĝe plonĝu al profundo de stagna akvo de laget' kaj trovu, savu el ŝlim' funda…» — komencis traduki Rodis en la lingvon de Jan-Jaĥ.
— Ĉu nur-nure? — ekkriis Ĉojo Ĉagas.
— Kaj kion vi atendis?