Vir Norin zorgoplene rigardis al la indikilo, maltrankviliĝante pri malŝarĝo de la baterioj kaj bedaŭrante, ke ankoraŭ kvar potencaj helpantoj senutile staras malŝaltitaj en iliaj ĉambroj supre. Faj Rodis petis malŝaltadi la robotojn, por per ia hazarda signalo ne igi ilin rompi la striktajn regulojn.
Subite — ĉi tie, sur Tormans, ĉio okazadis subite, ĉar pro nescio de karaktero de tormansanoj kaj de iliaj sociaj rilatoj por la gastoj de la Tero estis malfacile diveni evoluon de eventoj — la tumulto ĉesis, la lilaj gardistoj malaperis en la koridoroj, forportante la vunditojn, kaj en la monotonan zumadon de la defenda kampo entranĉiĝis signalo de Faj Rodis:
— Malŝaltu la SDP-on, Vir!
Faciligite elspirinte, la astronavigaciisto forigis la «ombrelon» kaj ekaŭdis amplifitan ordonon de Ĉojo Ĉagas: «La miskomprenon ĉesigu, disiru, la “okuloj” konduku la gastojn supren, en iliajn ĉambrojn!»
Post kelkaj minutoj granda lifto transportis la kvar heroojn al tiu sinuo de la koridoro, de kie komenciĝis la balustrado de la Halo de Mallumo. Ĉe fenestro, malfermita en la ĝardenon, klare vidiĝis la silueto de Faj Rodis. Trablovo movetadis ŝiajn mallongajn nigrajn harojn. La unua al ŝi ĵetis sin Ĉedi. Rodis metis la manojn sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝiaj lipoj ridetis, sed la okuloj estis malgajaj, pli malgajaj, ol dum la unuaj tagoj de la restado sur Tormans.
— Kian tumulton vi faris, karaj! — ekkriis Rodis sen riproĉo. — Mi ankoraŭ ne estas kaptita… ankoraŭ!
— Malaperi por tiel longe! — riproĉis Eviza.
— Vere, mi agis malbone. Sed mi vidis tiom multe dum tiuj tagoj, ke forgesis pri via maltrankvilo.
— Tutegale necesis iom sobrigi ilin ĉi tie, — kolere sulkigis la brovojn Gen Atal. — La vivo iĝas malagrabla pro sensencaj limigoj, stultega memkontento kaj ĉie dissemita timo.
— Sed Faj bezonas ripozon, — interrompis Ĉedi.
Submetiĝante al viviga duŝo de negativaj jonoj, dum la maldikaj kruretoj de la SDP per facilaj tuŝoj de biologie aktivigitaj gantoj masaĝis ŝin, Faj Rodis estis rememoranta la tagojn, pasigitajn en la restadejo de Ĉojo Ĉagas. Tiu travivaĵo ŝancelis ŝian certecon pri la antaŭe skizita plano.
Ĉio komenciĝis de demonstro de stereofilmoj de la Tero. Du SDP-oj establis kanalon, laŭ kiu «Malhela Flamo» komencis transsendi vivajn kaj klarajn bildojn, malnovmaniere nomatajn sur la Tero stereofilmoj. Por loĝantoj de Jan-Jaĥ ili ŝajnis miraklo, transportita ĉi tien vera vivo de la fora planedo.
La anoj de la Kvaropa Konsilio, iliaj edzinoj, kelkaj superaj funkciuloj, inĝeniero Tael, retenante la spiron, observadis, kiel antaŭ ili disvolviĝas bildoj de naturo kaj homa vivo de la Tero.
Por grandega miro de la tormansanoj, nenio mistera kaj nekomprenebla estis en ĉiuj flankoj de la vivo de tiu belega hejmo de la homaro. Gigantaj maŝinoj, aŭtomataj fabrikoj kaj laboratorioj en subteraj aŭ subakvaj ejoj. Tie, en konstantaj fizikaj kondiĉoj, okazadis senlaca laboro de meĥanismoj, plenigantaj per produktaĵoj diskosimilajn konstruaĵojn de subteraj tenejoj, de kie diskuradis transportaj linioj, same kaŝitaj subtere. Kaj sub la blua ĉielo kuŝis vastaĵoj por homa loĝado. Al la tormansanoj malfermiĝis kolosaj parkoj, vastaj stepoj, puraj lagoj kaj riveroj, senmakule blankaj montaraj neĝoj kaj la glacia ĉapo en la centro de Antarkto. Post longa ekonomia lukto la urboj fine cedis lokon al stelaj kaj spiralaj sistemoj de urbetoj, inter kiuj estis disĵetitaj esploraj kaj informaj centroj, muzeoj kaj artejoj, ligitaj en unu harmonian reton, kovrantan la plej oportunajn por loĝado zonojn de la moderaj subtropikaĵoj de la planedo. Ĝardenoj de lernejoj de diversaj cikloj estis planitaj alie. Ili lokiĝis meridiane, liverante al la kreskantaj generacioj de la komunisma mondo ĉiuspecajn vivkondiĉojn.
La teranoj mem unue ŝajnis al la loĝantoj de Jan-Jaĥ tro seriozaj kaj koncentritaj. Iliaj lakoneco, malŝato de spritaĵoj kaj plena malakcepto de ĉia histrionado, konstanta okupiteco kaj modera esprimado de sentoj en la okuloj de babilemaj, malpaciencaj, psike netrejnitaj tormansanoj ŝajnis tedaj, senigitaj je vere homa esenco.
Nur poste la loĝantoj de Jan-Jaĥ komprenis, ke tiuj homoj plenas je senzorga gajo, kiun kreis ne facilanimeco kaj malklero, sed konscio de propra forto kaj senĉesa zorgo de la tuta homaro. Simpleco kaj sincereco de la teranoj baziĝis sur profunda konscio de responso pri ĉiu ago kaj sur fajna harmonio de individueco, kiu per penoj de miloj da generacioj estis konformigita al la socio kaj la naturo.
Ĉi tie ne estis serĉantoj de blinda feliĉo, kaj tial ne estis elreviĝintaj homoj, malkredantaj pri ĉio. Malestis psikologie malfortaj individuoj, akre sentantaj sian malplivalorecon kaj pro tio venenitaj per envio kaj sadisma kolero. Sur fortaj kaj regulaj vizaĝoj reflektiĝis nek konfuzo, nek streĉitaj antaŭtimoj, nek maltrankvilo pri sorto de si kaj de siaj proksimuloj, — sentoj, izolantaj homon disde siaj kunfratoj.