— Ion bataleman. Tre vigla kaj ritma melodio, — diris la reganto, abrupte bremsante antaŭ kvadrato de violkolora lumineskaĵo.
Ili eliris en mallumon de la subteraĵo. Nur streketoj de indikiloj malforte lumis en la planko, kvazaŭ naĝante en la mallumo.
Ĉojo Ĉagas singarde prenis la manon de Rodis. Alirinte kvadratan kolonon, li trovis en ĝi malgrandan lukon, malfermis ĝin kaj fiksaŭskultis.
— Necesas certiĝi, ke la malŝaltilo en mia ĉambro funkciis, — klarigis li al la silenta Rodis, — alie dum peno malfermi la gardoŝrankon kun pordaj relajsoj ĉiu estos murdita surloke.
Per dua ŝlosilo el la ligaĵo li malŝlosis alian lukon, prenis sagsimilan anson kaj kun peno ektiris al si. Eliĝis arĝenta fusto, kaj sammomente kun ŝriko malfermiĝis peza pordo, preskaŭ pordego, en hele prilumitan vastan halon. Tuj post kiam ili eniris, la reganto trovis butonon, kaj la pordo frapfermiĝis.
Rodis ĉirkaŭrigardis, dum Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte super larĝa ŝtona tablo, ion movadis sur ĝi kaj klakadis per baskulŝaltiloj, similaj al baskuloj de antikvaj elektronikaj maŝinoj, plurfoje viditaj de Rodis en historiaj filmoj kaj muzeoj. La ejo same similis al muzeo. Altis vitritaj kolumnoj de ŝrankoj kaj bretaroj, vicoj de strikte fermitaj tirkestoj estis kovritaj per malheliĝintaj hieroglifoj. Ŝtupoj de moveblaj ŝtuparoj, griziĝintaj pro polvo, iuloke konservis spurojn de piedoj de tiuj, kiuj leviĝadis laŭ ili al la supraj bretoj.
Ĉojo Ĉagas rektiĝis, solena kaj pala. Li ŝajnis al la tera gastino antikva pastro, konservanto de esoteraj scioj, kaj li ja reale estis tiu.
— Ĉu vi scias, kien ni venis? — raŭke demandis la reganto.
— Mi komprenis. Ĉi tie konserviĝas tio, kion vi… viaj prauloj alportis sur la stelŝipoj el la Tero. — Faj Rodis streĉiĝis pro ekscito. Kia emocio estas por historiisto de la EDM — trafi en konservejon de scioj pri, eble, la plej malklara periodo de la erao de la grandaj kataklismoj antaŭ la EMU — la Erao de la Monda Unuiĝo! Rodis respekte tuŝis la mallertan regpanelon, evidente, prenitan el la stelŝipo de la foraj tempoj — unu el la unuaj ŝipoj, despere plonĝintaj en neesploritan kaj senlime komplikan profundon de la universo.
Ĉojo Ĉagas kuraĝige kapjesis al konfuziĝinta Faj Rodis kaj montris al ŝi vicon de malmolaj seĝoj el metalo kaj plastaĵo en la centro de la halo.
— Mi komprenas, ke ĉi tie vin interesas ĉio. Sed ni, ne forgesu tion, daŭrigas la konversacion. Kaj vi spektos filmojn, kiujn alportis la prauloj kiel memoro pri la planedo, de kie ili fuĝis. Fuĝis kun malforta espero pri saviĝo, sed trovis virgan planedon kaj novan vivon, kiu ree iĝis malnova. Kiam dubo aŭ malklareco de la vojo premas la lacajn nervojn, mi venas ĉi tien, por saturiĝi per malamo kaj en ĝi ĉerpi forton.
— Malamo al kio, al kiu?
— Al la Tero kaj al ĝia homaro! — diris Ĉojo Ĉagas kun konvinkiteco. — Spektu la serion, kiun mi elektis. Mi ne bezonos klarigi al vi la motivojn de la malpermeso de viaj stereofilmoj. Vidinte la historion de via paradizo, — kun gala amaro diris la reganto, — kiu ne dubos pri vereco de la spektaĵoj, montritaj de vi? Kiel povis okazi, ke la prirabita, turmentita planedo iĝis mirinda ĝardeno, kaj koleraj, je nenio kredantaj homoj iĝis teneraj amikoj? Kiaj iloj, kiaj katenoj de fera timo tenas la popolojn de la Tero en tiu disciplino? Tamen, ĉu vi diros? Vi scipovas tenti. Mi mem spertis tion. Ĉu vi memoras la legendon pri Circo, la sorĉistino, kiu transformadis homojn en porkojn? Iufoje al mi ŝajnas, ke vi estas Circo…
— Circo estas bonega mito de antikvegaj tempoj, aperinta jam de la matriarkaj dioj, pri seksa magio de diino depende de nivelo de erotika strebo: aŭ malsupren — al porkeco, aŭ supren — al diino. Ĝin oni preskaŭ ĉiam interpretas malĝuste. Belo kaj deziro de virinoj kaŭzas porkecon nur en la psiko de tiuj, kiuj ne leviĝis en siaj seksaj sentoj pli alte ol animalo. Virinoj en pasintaj tempoj nur tre malofte komprenis vojojn de lukto kontraŭ seksa sovaĝeco de viro, kaj tiujn, kiuj tion sciis, oni opiniis Circoj. Renkontiĝo kun Circo estis provaĵo por ajna viro, por ekscii, ĉu li restas homo en la Eroso. La seksa magio efikas nur al la malalta nivelo de percepto de la Belo kaj la Eroso. Ĉu vi deziras provi? — proponis Rodis, kaj, nepriskribeble ŝanĝiĝinte, direktis al la reganto rigardon de la larĝe malfermitaj ordonemaj okuloj, fiere fleksinte sian reĝinece rektan staturon.
Malhela forto tordis la volon de Ĉojo Ĉagas, ia potenca risorto komencis disvolviĝi en li, ĝenante la spiradon, premante la makzelojn kaj kramfigante la muskolojn per freneza deziro.
— Ne! — kun kolerego kriis li.
Rodis mallevis la rigardon, kaj la reganto peze sidiĝis sur randon de la tablo, preminte baskuletojn.
Estingiĝis la lumo, la muro de la subteraĵo malaperis, trabatita de bildo, kiu laŭ profundeco eĉ superis ordinarajn TVF-ojn. Kaj Faj Rodis forgesis ĉion, forflugis en la foran pasintecon de la gepatra planedo.