La tormansanoj vidis neniun homon, venkitan de enuo. Oni soliĝadis por meditado, travivado de emocioj, por ripozo post ĵus finita malfacila laboro. Sed provizora malviglo kaj profunda kvieto estis pretaj momente ŝanĝiĝi al potenca agado de penso kaj korpo.
La vivaj vidaĵoj de la bela Tero vekis akran, antaŭe nespertitan sopiron en la grupeto de la teranoj, fortranĉitaj disde la patrujo per la neimagebla abismo de spaco. La tormansanoj penis deĵeti nevenkeblan altiron de la vidita mondo, konvinki sin pri tio, ke oni montris al ili specialajn enscenigaĵojn. Sed la giganta, tutplaneda skalo de la spektaĵo atestis pri aŭtentikeco de la stereofilmoj. Kaj, cedante al la evidento, la loĝantoj de Jan-Jaĥ iĝis kaptitaj de preskaŭ sama vundanta sopiro, kiel ĉe la teranoj. Sed la kaŭzo de tiu sopiro estis alia. La vidaĵo de la fabela vivo aperis ĉi tie, sur la pinto de la monteto, en la citadelo de la minacaj regantoj, en la restadejo de timo kaj reciproka malamo. Kvazaŭ oni kondukis ilin al larĝe malfermita pordego de ĝardeno, nenio estis kaŝita de iliaj avidaj okuloj kaj samtempe ĉio estis neatingebla. Kaj malsupre kuŝis la densa malvasta multmiliona urbo Saĝejo, kies nomo sonis ironie sur la polva kaj malabunda planedo.
— Eble, sufiĉas por la unua fojo? — demandis Faj Rodis, rimarkinte lacon sur la vizaĝoj de la spektantoj.
Ĉojo Ĉagas oblikve rigardis en diversajn flankojn. Lia edzino Jantre per ĉiuj fortoj alpremis la manojn al la brusto. Inĝeniero Tael levis la kapon kaj penis nerimarkeble forviŝi larmojn, glitintajn en la densan barbon. Samajn larmojn Ĉojo Ĉagas rimarkis ĉe Zet Ug. Eksplodo de neklarigebla kolero igis lin altigi la voĉon:
— Jes, sufiĉas! Entute sufiĉas!
Nekomprene rigardinte al la reganto, Faj Rodis malŝaltis la komunikadon kun la stelŝipo. La SDP-oj estingis kaj formetis sub la kovrilojn siajn radiilojn. La spektintoj ekiris hejmen, kaj Faj Rodis aliris al Ĉojo Ĉagas, kiu per signo petis ŝin resti. Kiam en la malpleniĝinta halo restis nur ili duope, Ĉojo Ĉagas unuafoje prenis la kubuton de Rodis, ete sulkuĝis kaj lasis ŝian brakon. Rodis ekridis.
— Mi kutimiĝis al via vizaĝo sen la ŝildeto kaj forgesis, ke ĉio cetera estas metala. Iufoje al mi ŝajnas, ke la teranoj estas simple robotoj kun kapoj de vivaj homoj, — ŝercis la reganto, enkondukante la gastinon en la konatan ĉambron kun la verdaj drapiraĵoj kaj la kristala globo.
— Kaj eble, ni vere estas nur robotoj? — demandis Rodis, enmetinte en la rigardon kaj en la rideton iom da koketeco kaj da virina defio.
Kaj Ĉojo Ĉagas devis streĉi la tutan volon, por ne cedi al la potenca altiro de la tera virino. Li forturniĝis, malfermis la nigran ŝrankon kaj prenis ion similan al antikva pipo. Eksidinte en fotelo kontraŭ Rodis, li ekfumis. Tra la akre odoranta fumeto la reganto de la planedo atente rigardis al Faj Rodis, kaj liaj mallarĝaj okuloj nebuliĝis. Li silentis tiel longe, ke Rodis ekparolis unua:
— Kion signifis via ekkrio «entute sufiĉas»? Ĉu al vi ne plaĉis la Tero?
— La filmoj estas teĥnike bonegaj. Ni neniam vidis ion similan!
— Ĉu temas pri teĥniko? Mi diras pri nia planedo.
— Mi ne povas juĝi pri fabeloj. Kiel mi povas disigi mensogon disde vero, sciante pri via planedo nenion, krom tiuj bildoj?
Faj Rodis ekstaris, facile apoginte sin sur rando de la pompa tablo, kaj atente rigardis al Ĉojo Ĉagas.
— Nun vi mensogas, — diris ŝi senpasie, evitante altigon kaj malaltigon de tono, kutiman ĉe tormansanoj. — Helpu al mi kompreni vin. Vi estas homo de elstara saĝo, kial vi evitas diri rekte, malkaŝe esprimante viajn konvinkojn kaj celojn? Kion vi timas?
Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, malvarma kaj orgojla. Faj Rodis ne ektremis, kiam li haltis antaŭ ŝi, etendinte la kolon kaj apogiĝinte sur la tablo per la kunpremitaj pugnoj. Ilia silenta duelo daŭris, ĝis la reganto deiris, viŝante la frunton per maldikega flava viŝtuko.
— Ni povus neniigi vin, — faŭkis li per malŝata kaj malkonvena rideto, — kaj anstataŭ tio mi ankoraŭ devas raporti al vi!
— Ĉu vere tiu ofero ĝenas vin? — la tono de Rodis sonis kiel nekaŝita moko. — Ĉu vi timas, ke venos la dua stelŝipo kaj ambaŭ ŝipoj frakasos viajn urbojn, palacojn, uzinojn? Mi scias, ke vi kaj viaj helpantoj trankvile akceptos pereon de milionoj da loĝantoj de Jan-Jaĥ, detruon de miljara laboro, malaperon de grandaj verkoj de homa genio, se nur restus vivi vi mem! Ĉu ne tiel?! — subite abrupte ekkriis Rodis.
— Jes, — tremerinte, konfesis Ĉojo Ĉagas. — Kaj kion bedaŭri? Ĉu mizerajn homaĉojn kun trivialaj sentoj? Ĉu malnovan rubon de forpasinta arto, kuŝantan en senutilaj stakoj en polvaj konservejoj? Ĉu malutilajn fantaziistojn «lovojn»?
— Ja ili estas homoj! — ekkriis Rodis.
— Ne, ankoraŭ ne!
— Do ĉu vi helpas al ili iĝi homoj? Mi ne povas kompreni vin. La plej bona en la vivo estas — helpi al homoj, kaj speciale tiam, kiam vi havas por tio potencon, forton, eblojn. Ĉu povas ekzisti ĝojo pli alta ol tiu? Ĉu vi eĉ ne pensis pri tio, malfeliĉulo?