Klare, multaj vortoj en la serioj troviĝas inter la plej oftaj nocioj en la lingvo, kaj fakte oni povas diri, ke almenaŭ en la skribita lingvo ĉiu propozicio enhavas (meznombre) po unu el ili. Tial estas tre necese, ke la lernanto mastru kiel eble plej frue la tabelon. Kompense, pro ties simpla reguleco, tio estas tasko relative facila – kaj certe pli facila ol la akirado de 45-plus apartaj vortoj.

Teoriistoj dezirantaj maksimuman similecon al la hindeŭropaj lingvoj iam nomis la korelativojn «artefaritaj» – kiaj ili eble estas. Tamen en la viva uzado, ili estas forte esprimivaj, pro la semantika forteco de la koncernaj elementoj.

<p>Altgrada fleksebleco</p>

Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo al alia. Se citi simplan ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antaŭiras sian substantivon, en alia lingvo ĝi postsekvas la substantivon.

Aŭ: la normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank’ al la akuzativa finaĵo ‑n, Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate. Tiu akuzativa finaĵo estas ofte kritikita de okcidenteŭropaj neesperantistoj, kiuj nomas ĝin «nenecesa». Sed tiu kritiko ignoras la fakton, ke ĉiu lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj, kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion faras per deviga vortordo – kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.

Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la avantaĝojn de vortordo relative libera. Efektive ili ne malofte supozas la ekziston de ia «natura» vortordo (kiu spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna lingvo), sed kiel eksplikis Wells,[15] tio estas iluzio. Iu lingvo havas vortordon kutiman; sed la ebleco variigi tiun kutimaĵon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco. Ju pli libera estas la vortordo, des pli da rimedoj ekzistas; kaj vere Esperanto havas grandan liberecon tiurilate. Tio devenas parte de ĝia noveco – ĝi ankoraŭ ne havis tempon sufiĉan por ŝtoniĝi – kaj parte de la tutmondeco de ĝiaj uzantoj, kiuj kutimiĝas al la diversaj vortordoj de siaj etnaj lingvoj.

Tiu libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron,[16] se oni diras la frazon: por ke homo la juna homojn la muljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin, tio restas Esperanto, sed «vekas senton de strangeco». Prave. Tiu vortordo estas nekutima kaj samtempe pravigas sin nek signife nek estetike. La frazo fariĝas neklara, kaj sekve nebona.

Sed vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de simpla frazo, ni povas tion esplori: Morgaŭ mia helpanto faros tiun taskon. Morgaŭ helpanto mia faros tiun taskon.

En la unua, «mia helpanto» implicas, ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, «helpanto mia» implicas la ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskaŭ egalas al «unu el miaj helpantoj». Se mi skribas: Morgaŭ mia helpanto faros taskon tiun, tio implicas «kaj ne taskon alian anstataŭe».

Sed ankaŭ tie ne finiĝas la eblecoj. Se ni prenas la kvar elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion: subjekto (mia helpanto), predikato (faros), objekto (tiun taskon), kaj adjekto (morgaŭ), ni konstatas, ke la parolonto (aŭ skribonto) disponas pri 24 diversaj manieroj aranĝi ilin!

Mi ja ne listigos ĉiujn (tion povas ĉiu interesiĝanto mem), sed jen kelkaj specimene: Mia helpanto faros morgaŭ tiun taskon. Faros tiun taskon morgaŭ mia helpanto. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. Mia helpanto tiun taskon morgaŭ faros. El tiuj kvar, nur la lasta ŝajnas al mi ne konsilinda; la senco ne fluas, ĉar kontraŭkadenca, kaj la vorto faros estas tro neŭtrala por stari sur la emfazeta lasta loko. Sed povas esti, ke en iu difinita kunteksto ĝi estus konvena.

Kunteksto ofte gvidas la elekton. Ekzemple: Jam delonge riparendas la alia maŝino. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. La antaŭecon de Tiun taskon trudas la ĵusa mencio pri la farotaĵo, kaj la graveco de la tempo de riparo (morgaŭ) sugestias ĝin sur tiun gravan lastan lokon. Ĝeneralregule, la komenciĝo kaj finiĝo de bona frazo aŭ frazero estas lokoj ŝlosilaj.

Je ĉiu paŝo, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon «La Espero», li estus povinta skribi ekzemple:

Перейти на страницу:

Похожие книги