La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.
5: Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ĝi estas ankaŭ komplika, ĉar ĝi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuraĝigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboradon kaj – implicite, se ne eksplicite – tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de ĝia fundamenta ekzistorajto, kaj pri la valoro de la konceptoj, kiujn ĝi reprezentas.
Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble ĉi tie nur skizi la ĉefajn konturojn de ĝiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento.
Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Ĝi estis tute modesta broŝureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano aŭ alia konkreta rimedo por vaste diskonigi ĝian ekziston. Li dissendis ĝin al la gazetaro, al diversaj kluboj, kaj al konataj individuoj. Kiel komenciĝo ĝi estis sufiĉe modesta.
Tamen jam antaŭ la komenciĝo de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj ĝis 1889.
En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volapuka klubo en Nurnberg, Germanujo, kaj fariĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 ĝi fondis la unuan Esperanto-gazeton,
Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci ĉesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Feliĉe, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burĝonantan lingvon.
Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke
Sed la situacio post pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn aĝa!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj eĉ 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankaŭ originale verkitaj, el kiuj la ĉefa estis mirinda traduko de la ŝekspira
Cetere, la praktika utiligo de Esperanto jam komenciĝis, en la formo de vojaĝoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojaĝis tra Rusujo, Tukujo, Rumanujo, Aŭstrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktiĝante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojaĝoj donis faktan pruvon pri la taŭgeco de la parola lingvo.
Malfacile imagebla por hodiaŭaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton: