aŭ:
Sed ne. Li elektis skribi:
La preferindeco de lia teksto estas klara al ĉiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ĝin. Sed la rolo antaŭ ĉio de poeto estas trovi la ĝustan lingvan formon por la konceptoj.
Pro tio la libereca vortordo de Esperanto estas unu el ĝiaj gravaj avantaĝoj kiel lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel traduklingvo (pro la multnombraj eblecoj ĉiam prezentataj al la tradukanto).
Flanka avantaĝo de la akuzativa finaĵo estas tio, ke ĝi liveras trafan elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto, ne perdante la antaŭecon de la agricevanto: aŭ
Tro abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas elekton:
Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo
Mian rigardon de tempo al tempo allogis la nur malforte brilanta spegulo
La luno estis preskaŭ tute forkaŝita de nuboj
La lunon preskaŭ tute forkaŝis nuboj
La altgrada fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la lernadon kaj uzadon de la lingvo.
Prononcado
Esperanto enhavas 28 sonojn, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.
Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin literoj A E I O U reprezentas po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, eĉ ne posedas literon, kiu reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: /ə/!) Tiuj vokaloj (t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larĝan diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigis al mi, ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj
Tamen tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en distingado de la vortoj. Se «malaperas» iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado, tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, k/g, h/ĥ, ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v, j/ĝ, ĵ/ĝ.
Diversaj nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni la prononcadon de
Sed tiuj ĝenoj – neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la lingvoj de la mondo – estas bagatelaj, kompare kun la malfacilaĵoj spertataj de anglo, kiu lernas la francan, aŭ japano, kiu lernas la anglan.
Diftongoj en Esperanto ekzistas nur en la formo: vokalo plus
Ĝis kioma grado oni atingas unuformecon de la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike mankas indiĝena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentiĝas al neesperantistoj kiel nesolveblaj.