Efektive, unuformeco de la parolado ne ekzistas en iu ajn lingvo – ĉiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni homojn, ĉu ne, per la nura voĉo). Tial, cetere, eĉ la «norma» prononcado iom post iom modifiĝas kaj ŝanĝiĝas. Sed eĉ se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj samlingvaj – la dialektoj – tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke reciproka kompreniĝo povas esti tre malfacila aŭ eĉ foje preskaŭ neebla! Tiom pli por alilandanoj, kiuj «scipovas» la koncernan lingvon!

Diverseco en la prononcado de Esperanto – kio kompreneble povas okazi – vere neniam atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, ĉar la celo de Esperanto estas internacia komunikiĝo, ĝiaj parolantoj konscie klopodas normigi sian lingvaĵon; duavice la granda simpleco de la vokalsistemo permesas relative larĝan diverĝon sen perdo de klara senco. Eĉ se iu anglo diftongigas ilin, la vortoj restas klare kompreneblaj!

Normojn oni rekonas. Belan parolon oni admiras kaj klopodas imiti – ĉar Esperanto, kiel ĉiuj lingvoj, havas sian «naturan» belon, kiu konformiĝas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent jaroj Esperanto havis abundajn oratorojn, aktorojn, radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas rigardata kiel imitinda.

La moderna teĥniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj.

Multaj esperantistoj opinias, ke «plej bonan» prononcadon de la lingvo havas ofte jugoslavoj.

Ĉiukaze la esperantistoj ofte amuziĝas per ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, eĉ komike erariga.

<p>Stabileco</p>

La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19ª jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolviĝi la internacia lingvo.

Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ĉia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernantoj devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.

Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novaĵoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ĝis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novaĵo kontraŭu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finaĵon ‑i anstataŭ -oj, sed enkonduki tion estus neeble, ĉar la finaĵo ‑i jam havis alian signifon.

Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?

En 1905 Zamenhof eldonis la Fundamenton de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1ª Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer samjare tiu libro estis proklamita «netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon». Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 iĝis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ĝi mankis – kaj fondiĝis UEA, dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.

Перейти на страницу:

Похожие книги