Tiu supraĵa skizo nur indikas ian ĉeflinion, apud kiu verkadas multaj aliaj interesaj poetoj el plej diversaj mondpartoj, kaj kies specimenajn verkojn oni povas ekkoni en la supre menciita Esperanta antologio.
Kiel estas normale en juna literaturo, la prozo komence iom postrestis la poezion. Fruaj skizoj kaj rakontetoj estis plejparte malaltnivelaj, tamen la nova jarcento baldaŭ vidis debuton de aŭtoroj pli kompetentaj, kiel Ivan Ŝirjaev (1877–1933), A.E. Styler (1865–1928) (noveloj kaj eseoj), kaj la romanojn de Henri Vallienne (1854–1908), Heinrich Luyken (1864–1940) kaj Tagulo (H.B. Hyams, m.1960). Post la Unua Mondmilito sekvis romanoj de Hindrik Bulthuis (1865–1945), kaj noveloj kaj romanoj de Julio Baghy. La fruaj romanoj de Baghy estas aparte interesaj, ĉar ili baziĝas, kiel ankaŭ lia frua poezio, sur liaj spertoj kiel hungara militkaptito en Siberio.
La komenciĝo de dua periodo de Literatura Mondo en 1931 akcelis ankaŭ la prozverkadon. La svedo Stellan Engholm (1899–1960) premiiĝis en 1932 per sia romano Homoj sur la tero, kaj sekvis ĝin per aliaj romanoj kaj noveloj, kies fono estis la laboristaj medioj en lia lando. Vere brila kaj tiam avangarda romano (tamen ne sub egido de LM) estis Metropoliteno (1933) de Vladimir Varankin (1902 – ?); la aŭtoron baldaŭ englutis, kun sennombraj aliaj, inkluzive de la poeto Miĥalski, la stalinisma teroro. Aliaj pli gravaj aŭtoroj de tiu epoko estas Ferenc Szilagyi (1895–1967), L.N.M. Newell (1902–1968), Imre Baranyai (1902–1961), Raymond Schwartz kaj K.R.C. Sturmer (1903–1960).
El interesaj nefikciaj verkoj aperis dum la tridekaj jaroj ekzemple Jarmiloj pasas (1930) de Hermann Haefker (n. 1873), duvoluma historio de la mondo; De paĝo al paĝo (1932) de L. Totsche (poste konata kiel la poeto Ludoviko Tárkony), la unua volumo de literatura kritiko pri Esperantaj aŭtoroj; Parnasa gvidlibro (1932) de Kalocsay kaj Gaston Waringhien (1901- ), studo pri la reguloj de la poezio; Notlibro de praktika esperantisto (1934) de Sturmer.
Aperis gravega tutesperanta vortaro Plena Vortaro,[22] kaj ampleksa analiza gramatiko de Esperanto Plena Gramatiko (kiu timige kontrastiĝis kun la 16 mallongaj reguloj de la Unua Libro!).
Post la Dua Mondmilito Engholm kaj Szilagyi daŭrigis sian laboron, kaj baldaŭ aperis aliaj: Cezaro Rossetti, Reto Rossetti, Sándor Szathmári, Jean Ribillard, Miyamoto Masao, Johan Hammond Rosbach, John Francis, Konisi Gaku, Johan Valano (Claude Piron). Kvin brilajn volumojn de eseoj liveris G. Waringhien; aliaj gravaj nefikciaj libroj estas ekzemple: Retoriko (1950) de Ivo Lapenna, La vivo de la plantoj (1957) de Paul Neergaard, Nepalo malfermas la pordon (1959) de la esploristo Tibor Sekelj, Je la flanko de la Profeto (1978, pri islamo) de Italo Chiussi, Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) de William Auld k.m.a.
Tiu supraĵa skizo apenaŭ donas impreson pri la realaj atingoj kaj abunda amplekso de la originala literaturo de Esperanto. Iu ajn, kiu volas eĉ aludi al ĝi devas esti leginta almenaŭ kelkajn elstarajn verkojn antaŭ ol esprimi opinion.