Kiel traduklingvo, Esperanto havas plurajn avantaĝojn. Unue, la normala tradukprocedo en Esperanto inversigas la normalan tradukprocedon en la naciaj lingvoj: nacilingvaj tradukistoj ordinare tradukas el fremda lingvo en la propran nacian lingvon; esperantistoj ordinare tradukas el sia nacia lingvo en lingvon… nu, oni povus ĝin nomi fremda, tamen, kiel ni pli frue konstatis, ĝi estas tiel celita kaj konstruita, ke la homoj povas eksterordinare proprigi ĝin al si tiel, ke ĝi ne plu rolas fremde. Ĉiuokaze, la nacilingvaj tradukistoj – kiel ili mem volonte konfesas – ordinare tradukas el la malpli perfekte posedata lingvo, dum la esperantistoj havas maksimuman eblecon kompreni la tradukotan tekston, kiu ekzistas en ilia lingvo de edukiĝo. Pro tio, la tradukoj en Esperanto, se paroli ĝenerale (ĉar malbonaj tradukoj evidente ekzistas ankaŭ en Esperanto), havas potencialon de maksimuma fidindeco.
La fakto, ke Esperanto-eldonejoj troviĝas en tre multaj landoj, estas ankaŭ avantaĝa. Traduko el, ekzemple, la estona, eldonita en Tallinn, vendiĝas kaj estas legata en praktike ĉiuj landoj de la mondo. Tradukoj el «malgrandaj» literaturoj abundas en Esperanto kaj estas facile akireblaj por la alilandaj esperantistoj. En la landoj de la «gravaj» lingvoj, aliflanke, tradukoj el la «malgrandaj » lingvoj estas relative maloftaj – parte pro manko de taŭgaj tradukistoj kaj redaktoroj, parte pro neracia antaŭjuĝo, ke «ĉio valora» estas verkita en lingvoj «pli disvastiĝintaj». Kiom da libroj, ekzemple, tradukitaj el la bengala, estas legataj en okcidenta Eŭropo? Kaj kiu rajtas diri, ke en la bengala lingvo ne ekzistas verkoj valoraj?
Ni konfesu, kompreneble, ke ĝenerale mankas ekster la esperantistaj rondoj forta interesiĝo pri fremdaj literaturoj. Kompara literaturo ŝajnas ne ĝui tre altan prestiĝon kiel serioza studobjekto en multaj, precipe grandlingvaj landoj. Sed ĉu pri tio oni rajtas fieri? Esperanto estas perfekta ilo por komparaj literaturaj studoj.[23]
La fleksebleco de la lingvo Esperanto mem, kion mi pli frue traktis, alportas gravajn avantaĝojn dum traduko. Oni povas tre ofte similigi
Krome la lingvo Esperanto estas eksterordinare riĉa je rimoj. Tute malgranda estas la nombro da vortoj, per kiuj ne eblas rimi, kaj la varieco de rimsonoj estas granda. La speciala rimsituacio de Esperanto, kiu konsistas el radiko-plus-finaĵo, multe plivastigas la rimeblecojn kaj rimvariecon de la lingvo. Jen poemo, ekzemple, en kiu ĉiuj