— Ahh, kiel interese! — ekkriis la alilandano.

«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.

— Kaj vi, chu vi konsentis kun via interparolanto? — la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.

— Centprocente, — jesis tiu, shatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.

— Mirinde! — ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial shteliste chirkauhrigardis, kaj mallauhtiginte sian basan vochon, diris: — Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom chio cetera, ankauh ne kredas je Dio. — Li faris timigitan mienon kaj aldonis: — Mi jhuras, tion mi al neniu diros.

— Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, — delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. — Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.

La alilandano sin retrojhetis al la benk’apogilo kaj ech ekpepis pro scivolo, demandante:

— Do, vi estas ateistoj, chu?

— Jes, ni estas ateistoj, — respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»

— Ahh, kia charmajho! — ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.

— En nia lando oni ne miras pri ateismo, — diris Berlioz kun diplomata ghentileco. — La pliparto de nia loghantaro konscie kaj jam delonge chesis kredi la fabelojn pri Dio.

Tiam la alilandano faris jenan strangajhon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:

— Permesu al mi kore vin danki.

— Pro kio do vi lin dankas? — mire palpebrumis Senhejmulo.

— Pro tre grava informo kiu min kiel vojaghanton ege interesas, — klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.

Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, char li hezite rigardis al la chirkauhaj domoj, kvazauh timante vidi po unu ateiston en chiu fenestro.

«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertighis paroli ruse, jen interesajho!», kaj li denove malserenighis.

— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?

— Ho ve, — kompate respondis Berlioz, — chiuj chi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.

— Brave! — ekkriis la nekonato, — Brave! Vi ghuste ripetis la chi-rilatan penson de la senlaca maljunulo Immanuel. Sed jen kuriozajho: li ghisfunde disbatis chiujn kvin pruvojn — kaj poste, kvazauh ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon!

— La pruvo de Kantio, — kun subtila rideto kontrauhdiris la klera redaktoro, — estas same nekonvinka. Nemalprave Shilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj Strauß rekte mokis tiun chi pruvon.

Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»

— Pro tiaj chi pruvoj endus vian Kantion sendi al Solovki’ por kelkaj tri jaroj, — subite bruskis Senhejmulo.

— Ivano! — konfuzighis Berlioz.

Tamen la ideo malliberigi Kantion en Solovki’ neniom shokis la alilandanon, ghi lin ech entuziasmigis.

— Nu ghuste, ghuste! — li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. — Tie por li estas la ghusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmangho: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Ghi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».

Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmangho? al Kantio? Kion signifas tiu delirajho?»

— Tamen, — dauhrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, — sendi lin al Solovki’ oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki’, kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas.

— Domaghe! — replikis la batalema poeto.

— Ankauh mi bedauhras tion, — kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li dauhrigis: — Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj ghenerale la tutan ordon sur la tero?

— La homo mem ja direktas, — Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.

— Pardonon, — milde diris la nekonato, — por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodauhro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon ech por ridinde mallonga dauhro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi ech pri sia propra morgauho. Nu fakte, — la nekonato sin turnis al Berlioz, — imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj ghenerale ghui la aferon, kiam subite vi ekhavas — khe, khe! — pulmosarkomon. — La alilandano plezure ridetis, kvazauh la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. — Jes, sarkomon, — li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. — Kaj jen finita via direktado!

Перейти на страницу:

Похожие книги