«Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misajhon, vi jhetas vin al spertaj kuracistoj, poste al charlatanoj, eble al auhguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj chio finighas tragike. La homo, kiu jhus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kushas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu tauhgas por io ajn, lin bruligas en forno.

«Cetere, okazas aferoj ech pli malbonaj. Ekzemple, iu jhus decidis veturi al Kislovock’, — la alilandano sagace rigardis la redaktoron, — shajne, bagatelajho. Sed ech tion li ne sukcesos realigi, char ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, chu? Chu ne pli ghuste estus diri, ke direktis lin iu alia? — Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente auhskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin sieghi. «Li ne estas alilandano… Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

— Mi vidas, ke vi deziras fumi, — subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. — Kiajn cigaredojn vi preferas?

— Chu vi havus diversajn? — malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

— Kiajn cigaredojn vi preferas? — ripetis la nekonato.

— Nu, La Sovetian Markon, — krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elposhigis cigaredujon kaj proponis ghin al Senhejmulo:

— Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo trovighis ghuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Ghi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur ghia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Chi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antauh ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

— Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfelicho konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj ghenerale li ne povas diri, kion li faros hodiauh vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

— Nu, en tio estas troigo. La hodiauhan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…

— Nenial, — impone interrompis la nekonato, — neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu danghero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

— Vi eble scias, kiel nome, — kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, — kaj informos min pri tio?

— Tre volonte, — respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazauh intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses — malfelicho, vespero — sep…», kaj anoncis lauhte kaj ghoje: — Oni fortranchos vian kapon!

Senhejmulo sovaghe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

— Kiu do? Chu malamikoj? Invadontoj?

— Ne, — respondis la interparolanto, — rusa virino, komsomolano.

— Hm, — grumblis Berlioz incitite pro la fi-sherco de la nekonato, — tio, pardonu, estas neprobabla.

— Ankauh mi petas pardonon, — respondis la alilandano, — sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiauh vespere?

— Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

— Nu, tio estas tute malebla, — firme kontrauhdiris la nekonato.

— Kial do?

— Tial, — respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la chielo, kie antauhsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, — ke Anjo jam achetis oleon, kaj ne nur achetis, sed ech lasis ghin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estighis silento.

— Pardonu, — post pauhzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, — kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

— La oleo rilatas jen kiel, — subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. — Diru, civitano, chu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

— Ivano!.. — flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendighis, li ech tre gaje ekridis.

— Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! — li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. — Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domaghe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaich.

— Kiel vi scias mian nomon?

Перейти на страницу:

Похожие книги