Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj ech per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, chapitro kvardek kvara de la famaj
La poeto, por kiu chio rakontata de Berlioz estis novajho, atente auhskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvoche malbenante la flavan abrikot’akvon.
— Ne estas ech unu orienta religio, — diris la redaktoro, — en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda…
La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdighi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Chielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj ech pri la malpli konata timinda dio
Ghuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de
Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartajhon.
Oni devas konstati, ke chiuj chi raportoj estas fushaj.
Antauh chio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj shuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo. Kvardekjara, lauh la aspekto. Tordita busho. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.
Unuvorte, alilandano.
Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du pashoj de la amikoj.
«Germano…», pensis Berlioz.
«Anglo…», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»
Dume la alilandano rigardis chirkauhen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la ghardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke ghi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etaghoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por chiam forirantan de Berlioz; poste direktis ghin malsupren, kie la vitroj komencis antauhvesperece malhelighi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.
— Vi, Ivano, — plu paroladis la redaktoro, — tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskighon de Jesuo la Dia filo, sed la interesajho ja estas, ke antauh Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskighis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstatauh la naskon auh ekzemple la venon de la saghuloj, prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Char lauh via rakonto li tamen estus naskita!
Chi tiam Senhejmulo provis chesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis ech pli dolore kaj lauhte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, char la alilandano subite ekstaris kaj pashis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.
— Bonvolu min pardoni, — ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, — ke mi, ne estante konata, tamen min trudas… Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke… — Li ghentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.
«Ne, probable franco», decidis Berlioz.
«Polo?» — pensis Senhejmulo.
Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplachis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora — nu, ne ghuste favora, sed kiel mi diru? — al la redaktoro li shajnis kurioza, eble tiel.
— Permesu ke mi alsidighu, — ghentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismovighis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.
— Se mi ne misauhdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, chu? — li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.
— Vi ne misauhdis, — ghentile respondis la redaktoro, — ghuste tion mi diris.