— Mi mem, — flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: — Mi shatas, ke vi tiel ghentile traktas katon. Ghenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratigho.

— Ial shajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, — dubeme diris la majstro kaj nekuraghe li turnis sin al Voland: — Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.

— Kial do ili rimarku? — trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — chu ghi estas via malsanhistorio?

— Jes.

Kerubjev jhetis la malsanhistorion en la kamenon.

— Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, — li kontente rezonis, — kaj chi tio, chu ghi estas la domlibro de via konstrurajtigito?

— J-jes…

— Kiu estas chi tie registrita? Chu Alojzo Bakshishev? — Kerubjev blovis sur la paghon de la domlibro, — ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li songhis. Bakshishev? Kia Bakshishev? Nenia Bakshishev iam estis. — Chi tiam la shnurizita libro forvaporighis el la manoj de Kerubjev. — Jen, ghi jam kushas en la skribotablo de via konstrurajtigito.

— Vi trafe sentencis, — diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, — «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, ghuste mi ne estas, char mi ne havas paperojn.

— Mi pardonpetas, — ekkriis Kerubjev, — sed ghuste tio estas halucino. Jen ghi estas, via legitimilo.

Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:

— Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, — kaj li donis al shi la kajeron kun la brulnigrighinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la shparkasan libreton, — dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenajhon ni ne bezonas.

— Mi preferus, ke velksekighu miaj piedoj, ol tushi fremdan apartenajhon, — ekkriis la pufighinta kato, dancante sur valizo por prempaki en ghin chiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.

— Ankauh vian dokumenton bonvolu preni, — dauhrigis Kerubjev prezentante al Margarita shian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: — Chio, messire!

— Ne, ne chio, — respondis Voland forlasante sian globuson. — Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi ghin ne bezonas.

Chi tiam tra la malfermita pordo enkuris Natasha, plue nuda, shi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:

— Estu felichaj, Margarita Nikolavna! — shi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: — Ja mi chion sciis, kien vi iradis.

— La servistinoj chion scias, — rimarkigis la kato multsignife levante la antauhan piedon, — opinii ilin blindaj estas eraro.

— Kion vi volas, Natasha? — demandis Margarita, — revenu en la palaceton.

— Mia kara koro, Margarita Nikolavna, — petege diris Natasha kaj surgenuighis, — persvadu ilin, — shi jhetis oblikvan rigardon al Voland, — ke oni lasu min sorchistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al ingheniero, nek al teknikisto volas mi edzinighi! Hierauh dum la balo sinjoro Jhakvo faris al mi edzighproponon. — Natasha malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.

Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Natasha jhetis sin al Margarita sur la kolon, sonore shin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.

Anstatauh Natasha aperis Nikolao Ivanich. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, ech incitite.

— Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, — diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, — kun grandega plezuro, tiom lia cheesto chi tie estas malkonvena.

— Mi tre petas liveri al mi atestilon, — ekparolis Nikolao Ivanich, jhetante chirkauhen sovaghajn rigardojn sed je tre insista tono, — atestilon pri tio, kie mi pasigis la jhusan nokton.

— Por kiu celo? — severe demandis la kato.

— Por la celo prezenti ghin al la milicio kaj al mia edzino, — firme diris Nikolao Ivanich.

— Normale ni ne donas atestilojn, — respondis la kato kun malserene grava mieno, — sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.

Kaj antauh ol Nikolao Ivanich konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis che tajpilo kaj la kato estis al shi diktanta:

— Estas atestate per chi tio, ke ties portanto Nikolao Ivanich pasigis la indikitan nokton en la balo che Satano rekviziciite estiel trafikilo… malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo — Behemoto.

— Kaj la dato? — pepis Nikolao Ivanich.

— Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, — subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur ghin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE, kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivanich. Post kio Nikolao Ivanich senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.

— Kiu ankorauh? — mallogite demandis Voland per la mano shirmante siajn okulojn kontrauh la lumo de la kandeloj.

Puncho mallevis la kapon, ekspiris kaj nelauhte diris:

Перейти на страницу:

Похожие книги