Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antauh ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj pashis sur la shtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj achetsako en la manoj. Shi estis ghuste tiu Anjo, kiu la jhusan merkredon lasis disflui, malfeliche por Berlioz, sunfloran oleon che la turnokruco.
Ne estas sciate, kaj vershajne neniam ighos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis shiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke chiutage oni povas vidi shin portanta jen la ladbotelon, jen la achetsakon, jen la ladbotelon kaj la achetsakon kune, auh en la bazaro, auh sub la pordega arko de la domo, auh en la shtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie shi loghis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en chiu ajn loko kie shi estas auh aperas tuj komencighas skandalo, kaj krome, ke shi havas la alnomon
Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitighi eksterordinare frue, sed chi-foje shi fruis supermezure, io shin levis baldauh post la noktomezo. Shia shlosilo turnighis en la seruro, Anjo elshovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traighis la resto de shia korpo, shi tirshlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu rulighis malsupren lauh la shtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke shia okcipito pushighis kontrauh la muro.
— Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? — shi shrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovagha vocho somnambula:
— La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, — li ekploris, bojkriis: — For! — kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren lauh la shtuparo, sed reen, al la pli alta intershtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo ech pri sia okcipito forgesis, shi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Shi kushigis sin ventre sur la placeton kaj elshovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasighintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.
Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si ech malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:
— Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri ghi rakontas! Jen, tia apartamento!
Chi tion shi ankorauh ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis sufiche solidan civitanon, kun barbeto kaj, lauh shia impreso, iomete porkid’aspekta vizagho, shtelgliti preter shi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasighi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, shi restis sur la shtuparo, sin krucosignante, mirghemetante kaj al si mem parolante.
Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizagho, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.
Lauhde al la reputacio de Anjo endas diri, ke shi estis scivola kaj decidis ankorauh atendi, chu okazos pluaj mirindajhoj. Supre la pordo denove malfermighis, chi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide ghin malshlosis, sin kashis malantauhe, kaj en la fendo kiun shi lasis refermetante la pordon ekflagris shia scivorema okulo.
Iu — chu malsanulo? chu strangulo? — pala, stoplobarba, kun nigra chapeto kaj ia kitelo, shanceligheme pashadis lauh la shtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako moshtetulino en nigra sutano — tiel shajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, shi surhavis — chu shuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute disshiritajn. Sed… la shuoj ja estis bagatelo, ja shi estas nuda! Nu jes, sub la sutano shi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antauhgusto de tio, kion morgauh shi rakontados al la najbaroj.
La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj chirkauh la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskauh voche Anjo ion ekpepis, sed shi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.