— Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskauh ghis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.
— Galimatio, — diris Voland kun grimaco de malkontento. — Kio estas Rimskij? Kion li babilas?
— Bonvolu ne zorgi pri tio,
Pro ghojo chio konfuzighis en la kapo de Puncho, lia vizagho ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:
— Je la sankta… pardonon! Mi volas diri, via mosh… tuj post la tagmangho… — Puncho premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.
— Nu bone, hejmen, — tiu diris, kaj Puncho aerdisighis.
— Nun lasu min sola kun ili, — ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.
Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.
— Do, reen en la kelon che Arbat’, chu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?
— Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, — respondis la majstro, — nenio chirkauhe min interesas, krom shi, — li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, — oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.
— Kaj via romano, Pilato?
— Ghi ighis al mi abomena, tiu romano, pro ghi mi tro multe suferis.
— Mi vin petegas, ne parolu tiel, — plorvoche diris Margarita. — Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. — Sin turninte al Voland shi aldonis: — Ne auhskultu lin,
— Sed necesas ja ion priskribadi, chu? — diris Voland, — se vi elcherpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.
La majstro ridetis.
— Tion Lapshonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.
— Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.
— Tre volonte, — respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon chirkauh shiajn shultrojn kaj aldonis: — Shi prudentighos, min forlasos…
— Malprobable, — diris Voland tradente kaj dauhrigis: — Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie che sia lampo kaj mizeri, chu?
Margarita disighis de la majstro kaj arde ekparolis:
— Mi faris chion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.
— Kion vi flustris, tion mi scias, — kontrauhdiris Voland, — sed ghi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, — kun rideto li sin turnis al la majstro, — ke via romano ankorauh liveros al vi surprizojn.
— Tio estas tre malgajiga, — respondis la majstro.
— Ne, tio ne estas malgajiga, — diris Voland, — de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, chio estas farita. Chu vi havas kontrauh mi iun pretendon?
— Ho,
— Do, prenu tamen chi tion por memoro pri mi, — diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.
— Ne, ne, ne, pro kio?
— Chu vi intencas kun mi disputi? — demandis Voland ridetante.
La mantelo de Margarita ne havis poshon, tial shi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn shi nodis. Chi tiam io shin mirigis, shi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:
— Jen kion mi ne povas kompreni… Kiel do, plu kaj plu dauhras la noktomezo, ja antauhlonge devis jam esti mateno, chu?
— Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, — respondis Voland. — Nu, mi deziras al vi felichon.
Margarita preghmaniere etendis ambauh brakojn al Voland, tamen shi ne auhdacis al li proksimighi kaj mallauhte ekkriis:
— Adiauh! Adiauh!
— Ghis revido, — diris Voland.
Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina loghejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havajho de Margarita. La kato helpis Hellan. Che la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane lauh la shtuparo. Ghi estis senhoma. Kiam oni pasis la intershtuparan placeton de la tria etagho, auhdighis mola bato, sed neniu ghin atentis. En la ter’etagho, antauh la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj pashinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran auhtomobilon kun malshaltitaj lumoj. Tra la antauha glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.
Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelauhte ekkriis:
— Ho Dio, mi perdis la hufumon!
— Enauhtighu, — diris Azazello, — kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. — Kaj li foriris en la shtuparejon.