Certe, por kapti la bandon oni faris aranghojn urghajn kaj energiajn, sed bedauhrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon
La enketo pri tiu afero dauhris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Ech sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da frenezighintaj homoj, estis ankauh mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu misshanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindajhoj de Moskvo, la eksbarono
Tamen estis ankauh aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.
Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, ighis pafmortigitaj auh alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir’ iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte ghiajn antauhajn piedojn.
La koncerna civitano kaptis la katon je la momento, kiam ghi friponmiene (ho jes, la katoj aspektas fripone! Tamen ne tial ke ili estas malvirtaj, sed pro la timo ke iu pli forta ol ili — hundo auh homo — faros al ili damaghon auh ofendon. Ambauh faroj estas tre facilaj, tamen neniom honorindaj, mi vin certigas. Ho, neniom honorindaj!); do, kiam la kato estis ial impetonta en la lapojn.
Alfalinte sur la beston kaj deshirante de sia kolo la kravaton por ghin ligi, la civitano murmuris venene kaj minace:
— Ah ha! Chu che nin en Armaviron vi bonvolis veni, sinjoro hipnotigisto? Nu, chi tie oni tute vin ne timas. Ne shajnigu, ne shajnigu do vin muta! Ni jam komprenis, kun kia birdo ni havas la aferon!
La civitano kondukis la katon en la miliciejon, trenante ghin je la antauhaj piedoj strechligitaj per la verda kravato, kaj pushetante per sia shupinto la kompatindan beston por nepre irigi ghin sur la malantauhaj piedoj.
— Vi chesu, — li kriadis akompanate de fajfantaj buboj, — vi chesu stultumi! Bonvolu iri normale, kiel chiuj!
La nigra kato nur fluigis martirajn rigardojn. La naturo rifuzis al ghi la parolkapablon, kaj neniel ghi povis sin pravigi. Sian savon la kompatinda besto shuldas unue, al la milicio, kaj due, al sia mastrino, honorinda vidva maljunulinjo. De kiam la kato pashis en la miliciejon, oni tuj konstatis, ke la spirajho de la civitano fortege odoras je alkoholo, sekve de kio tuj estighis dubo pri liaj deklaroj. Dume la maljunulino, informite de la najbaroj pri la aresto de shia kato, kuris al la miliciejo kaj trafis tre ghustatempe. Pri sia kato shi liveris plej flatan referencon, eksplikis, ke shi konas ghin kvin jarojn, de kiam ghi estis malgranda katido, shi deklaris, ke shi garantias pri ghi kiel pri si mem, shi pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn ghia misfaro kaj ke ghi neniam veturis al Moskvo. Naskite en Armavir’, tie ghi kreskis kaj lernis la muskaptadon.
La kato ighis malligita kaj redonita al sia mastrino, verdire, suferinte kruelan sortobaton kaj praktike spertinte, kio estas eraro kaj kalumnio.
Krom la katoj, malagrablajhojn havis ankauh iuj el la homoj. Inter aliaj, dum mallonga tempo estis arestitaj: en Leningrado, la civitanoj
En diversaj lokoj arestojn suferis nauh Korovin-oj, kvar Korovkin-oj kaj du Karafjev-oj.
En la stacidomo Belgorod, iun civitanon vojaghantan al Sebastopolo oni eltrajnigis ligita. La civitano provis amuzi la kunvojaghantojn per kartaj trukoj.
En Jaroslavlo, je la plej strecha tagmangha horo, en restoracion venis civitano portanta subbrake primuson, kiun li jhus reprenis post riparo. La du pordistoj, apenauh lin ekvidinte, tuj forlasis sian postenon en la vestejo kaj fughis, post ili fughis el la restoracio chiuj klientoj kaj la tuta personaro. Dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo.
Okazis ankorauh multaj aferoj, pri tio oni povus paroli senfine. Estis granda ekscitigho en la mensoj.
Refoje kaj denove, oni lauhmerite aprezu la laboron de la enketistoj. Ili faris chion ne nur por kapti la krimulojn, sed ankauh por klarigi iliajn mahhinaciojn. Kaj chio estas klarigita, kaj oni ne povas negi, ke tiuj klarigoj estis raciaj kaj nerefuteblaj.