Azazello helpis la bufediston sin levi kaj prezentis alian seghon. Larmvoche la bufedisto malakceptis la proponon de la mastro demeti la pantalonon por sekigi ghin antau la fajro, kaj achege sin sentante en la malsekaj subvesto kaj pantalono, li singarde sidigis sin sur la alian benketon.
— Mi shatas sidi malalte, — diris la artisto, — de malalte oni falas malpli danghere, Do, ni haltis che la sturgajho. Karulo mia! Fresho, fresho kaj refoje fresho, jen kio devas esti la devizo de chiu bufedisto. Cetere jen, chu vi bonvolos gustumi…
En la purpura lumo de la kameno ekbrilis antau la bufedisto la spadoklingo, Azazello demetis sur oran teleron grandan shushantan viandopecon, ghin aspergis je citronsuko kaj etendis al la bufedisto oran dudentan f orkon.
— Grandan… mi…
— Tamen jes, jes ja, gustumu!
Pro ghentileco Andreo Fokich metis peceton en la bushon kaj tuj komprenis, ke li manghas ion vere tre freshan kaj, precipe, eksterordinare bongustan. Tamen, dum li machis la agrable odorantan sukoplenan viandon, malmulte mankis, ke li misglutu kaj duan fojon falu: el la apuda chambro flugis granda malhela birdo kaj per sia flugilo tushetis la kalvajhon de la bufedisto. La birdo sin mallevis sur la kamenbreton, apud la horloghon, kaj evidentighis, ke ghi estas strigo. «Sinjoro mia Dio!» pensis Andreo Fokich, nervoza kiel chiuj bufedistoj, «Jen bela loghejo!»
— Kalikon da vino? Chu blankan, chu rughan? Vinon de kiu lando vi preferas por tiu diurnotempo?
— Grandegan… mi ne drinkas…
— Domaghe! Chu vi degnus fari partion de jhetkuboj? Chu vi pli shatas aliajn ludojn? Domenon, kartojn?
— Mi ne ludas, — jam lacigite respondis la bufedisto.
— Tute malbone, — konkludis la mastro. — Se vi permesas, io misa estas en viro, kiu evitas la vinon, la kompanion de charmaj virinoj, la chetablan konversacion. Tiaj homoj au estas grave malsanaj, au ili sekrete malamas siajn proksimulojn. Verdire, tiu kriterio havas esceptojn: inter la personoj, kiuj sidis kun mi che la festena tablo, fojfoje trovighis mirindaj kanajloj! Nu, mi auskultas vian aferon.
— Hierau vi bonvolis fari prestidigitajhojn…
— Chu mi? — ekstreme mirigite ekkriis la magiisto. — Mizerikordon, ja tio tute ne konvenas al mia stato!
— Pardonon, — mirkonfuzite diris la bufedisto, — sed hierau… la seanco pri nigra magio…
— Ah jes, nu jes, certe! Mia kara, mi malkashu al vi sekreton. Neniel mi estas artisto, simple mi volis vidi moskvanojn en amaso, kaj plej oportune povis fari tion en teatro. Tial mia sekvantaro, — per kapmovo la mastro almontris la katon, — aranghis tiun seancon, kaj mi, mi nur sidis kaj rigardis la moskvanojn. Tamen ne faru tian mienon sed prefere diru, kio koncernanta la seancon venigis vin chi tien?
— Se vi permesas, inter aliaj aferoj, de la plafono flugis paperetoj, — la bufedisto mallautigis la vochon kaj embarasite rigardis chirkauen, — nu, chiuj ilin diskaptis. Kaj jen juna viro venas en mian bufedejon kaj prezentas al mi chervoncon, mi redonas al li ok kvindek… Poste alia…
— Chu ankau juna viro?
— Ne, maljuneta… Poste tria, kvara… Al chiu mi redonas la restajhon. Nu, hodiau mi volis kontroli la kason, mi ghin malfermas kaj ek — anstatau la monon mi trovas tie papertranchajhojn. Cent nau rublojn perdis la bufedo.
— Aj-aj-aj! — ekkriis la artisto, — kiel do ili kredis, ke tio estas autentaj biletoj? Ja mi ne povas allasi la penson, ke ili faris tion konscie.
La bufedisto iel malrekte kaj deprimite rigardis chirkauen sed nenion diris.
— Chu tamen frauduloj? — angore demandis sian gaston la magiisto. -Chu inter la moskvanoj estas frauduloj?
Responde la bufedisto tiel amare ridetis, ke forfalis chiaj duboj: jes, inter la moskvanoj estas frauduloj.
— Sed tio estas malnobla! — indignighis Voland, — vi estas homo malricha… ja vi estas homo malricha, chu?
La bufedisto entiris la kapon inter la shultrojn, tiel ke ighis evidenta, ke li estas homo malricha.
— Kiom da shparajhoj vi havas?
La demando sonis kompateme, tamen oni ne povus negi, ke ghi estis sentakta. La bufedisto embarasighis.
— Ducent kvardek nau mil rublojn en kvin shparkasoj, — respondis el la apuda chambro fendita vocho, — plus ducent ordekojn hejme sub la planko.
La bufedisto stuporighis sur sia tabureto.
— Jes, kompreneble, tio ne estas atentinda monsumo, — degne diris Voland al sia gasto, — kvankam, cetere, ech tiom vi ne bezonas. Kiam vi mortos?
La bufedisto indignighis.
— Tion neniu scias kaj tio neniun koncernas, — li respondis.
— Dirlididi, «neniu scias», — refoje audighis la sama acha vocho el la kabineto, — jen nova dunomialo Neutona! Li mortos post nau monatoj, de hepatkancero, en la februaro de la sekva jaro, en la universitata kliniko de la Unua medicinfakultato, en la kvara chambro.
La vizagho de la bufedisto ighis flava.
— Nau monatoj, — meditmiene kalkulis Voland, — ducent kvardek nau mil… Do, rondnombre po dudek sep mil monate, chu? Nemulte, sed por modesta vivmaniero sufichos… Kaj krome, la ordekoj…