Audinte lian nelautan plendoghemon alkuris Ksenia Nikitishna, kaj tute lin trankviligis. Shi tuj diris, ke sendube, iu el la pacientoj shtelmetis la katidon, ke tio nemalofte okazas che la profesoroj.
— Ili, probable, vivas malriche, — klarigis Ksenia Nikitishna, dum che ni, evidente…
Kelkan tempon estis diskutate kiu povis shtelmeti la katidon. La suspekto falis sur maljunulinon kiu havis stomakan ulceron.
— Certe, — diris Ksenia Nikitishna, — shi rezonas jene: mi chiel mortos, do almenau la katido estu prizorgata.
— Sed permesu! — ekkriis Kuzmin, — kaj la lakto? Chu ankau ghin shi alportis? La pladeton?
— En boteleto shi ghin alportis, kaj chi tie vershis ghin en la pladeton, — klarigis Ksenia Nikitishna.
— Chiukaze, forprenu chion chi, la katidon kaj la pladeton, — diris Kuzmin kaj akompanis shin ghis la pordo. Kiam li revenis, la situacio estis shanghighinta.
Krochante sian kitelon al la najlo li audis ridegon en la korto, rigardis tra la fenestro kaj, nature, mirshtonighis. Tra la korto al la kontraua alo kuris sinjorino en nura chemizo. La profesoro ech sciis shian nomon: Maria Aleksandrovna. Ridegis knabo.
— Kio do? — malestime diris Kuzmin.
Chi tiam en la apuda chambro de lia filino la gramofono ekludis la fokstroton
«Hm… trankvilon», pensis la profesoro, «ghi enflugis kiam mi deiris de la fenestro. Chio ordas» sin persvadis Kuzmin sentante, ke chio malordas, kaj precipe pro tiu birdo. Li ghin rigardis pli atente kaj tuj konstatis, ke ghi ne estas ordinara pasero. La fia besteto evidente histrionadis lametante je la maldekstra piedo, ghin altrenante, sinkopante — resume, ghi svingo-dancachis lau la sonoj de la fokstroto, kiel ebriulo che la vershbreto. Farante chiujn kanajlajhojn je kiuj ghi estis kapabla, ghi impertinente rigardis al la profesoro. Kuzmin inetis la manon sur la audilon, li volis telefoni al sia universitata studoamiko
Dume la paseracho eksidis sur la donacitan inkujon, en ghin fekis (mi ne shercas!), poste ekflugis supren, unu momenton shvebis en la aero, poste larghasvinge, kvazau per shtala beko, frapis la vitron de la fotografajho prezentanta la tutan universitatan finstudintaron de la jaro 1894, disfrakasis la vitron kaj nur post tio forflugis tra la fenestro. La profesoro shanghis la numeron kaj telefonis ne al
Remetinte la audilon li ankoraufoje sin turnis al sia skribotablo, kaj je la sama momento eligis shrikegon. Malantau la skribotablo sidis virino surhavanta flegistinan kaptuketon, shi tenis saketon kun la surskribo
— La monon mi forprenu, — diris la flegistino per vira baso, — ghi ne kushachu chi tie senutile. — Per sia birdpieda mano shi rastis la etikedojn kaj aerdisighis.
Pasis du horoj. Profesoro Kuzmin sidis en la dormochambro en sia lito. Sur liaj tempioj, malantau liaj oreloj kaj sur lia kolo pendis hirudoj. Che liaj piedoj sur la silka peplomo sidis profesoro
Kiuj aliaj mirindajhoj okazis tiunokte en Moskvo, ni ne scias kaj esplori tion, certe, ni ne intencas — tiom malpli, ke venas la tempo pasi al la dua parto de tiu verfidela rakonto. Sekvu min, leganto!
PARTO DUA
CHAPITRO 19
MARGARITA
Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortranchu la fian langon de la mensogulo!
Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!
Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivachjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke shi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, shi lin ne forgesis.