— La kvarcent dek dua, — mem respondis al si la kato, kondukante la antauan piedon sur la legitimilo, kiun ghi tenis renversita, — jes, nature! Bonege mi konas tiun miliciejon, al chia ajnulo ghi liveras legitimilon! Nu, ekzemple mi, mi ne estus liverinta legitimilon al tia ulo, kiel vi! Nepre ne! Post la unua rigardo sur vian vizaghon mi tuj estus rifuzinta! — la kato tiom kolerighis, ke ghi jhetis la legitimilon sur la plankon. — Via invito cheesti la entombigon estas malvalidigita, — of icialtone daurigis la kato, — volu reveni al via domicilo. — Kaj ghi vokkrachis en la pordon: — Azazello!
Responde en la antauchambron elkuris malgranda, lametanta individuo en strikta nigra akrobatvestajho, zonita per leda rimeno en kiu estis fiksita duonponardo, rufa, kun flava kojnodentego, havanta albugon sur la maldekstra okulo.
Poplavskij sentis ke al li mankas la aero, li levis sin de la segho kaj retropashis tenante la manon che la koro.
— Azazello, elakompanu! — ordonis la kato kaj forlasis la antauchambron.
— Poplavskij, — nelaute nazvochis la enveninto, — chio jam komprenita, chu?
Poplavskij kapjesis.
— Tuj revenu al Kievo, — daurigis Azazello, — restu tie silente kaj kviete, kaj ne revu pri Moskvaj loghejoj. Chu klare?
La malgrandulo, kies kojnodentego, duonponardo kaj misa okulo kauzis mortan timegon al Poplavskij, stature apenau atingis la shultron de la ekonomiisto, sed li agis energie, lerte kaj metode.
Unue li levis la legitimilon kaj ghin prezentis al Maksimiliano Andreich, kiu akceptis la libreton per senviva mano. Poste la nomito Azazello per unu mano prenis la valizeton, per la alia malfermegis la pordon kaj, preninte la kievanon je la brako, elkondukis lin sur la shtuparplaceton. Poplavskij sin apogis kontrau la muro. Sen ia ajn shlosilo Azazello malfermis la valizeton, elprenis grandegan rostitan kokinon, mankan je unu femuro kaj envolvitan en grasmakulan gazetfolion, metis ghin sur la shtuparplaceton. Poste li eligis du kompletojn de subvestoj, razrimenon, libron kaj necesujon. Per unu piedmovo li shovis chion chi, krom la kokinon, for en la shtuparshakton. Samdirekte forflugis ankau la malplenigita valizo. Oni audis ghin pumi malsupre, kaj lau la bruo oni povus konkludi, ke ghia kovrilo deighis.
Poste la rufa bandito firme prenis la kokinon je la kruro kaj per tiu tuta kokino plate, peze kaj timinde albatis la onklon de Berlioz sur la nukon tiel, ke la korpo de la kokino resaltis for kaj la kruro restis en la mano de Azazello. «Chio konfuzighis en la domo de la Oblonskijoj», trafege rimarkigis la fama verkisto Leono Tolstoj. Ghuste tiun esprimmanieron li uzus en nia kazo. Jes! Chio konfuzighis en la kapo de Poplavskij. Longa fajrero preterkuris antau liaj okuloj, ghin sekvis funebra serpento, kiu por unu momento estingis la helon de la maja tago — kaj Poplavskij rulighis sur la shtuparo tenante la legitimilon en la mano. Che la shtuparturno li pushis per piedo la fenestron, frakasis ties vitron kaj eksidis sur shtupo. Saltetante sur la shtupoj, la senkrura kokino pasis preter li kaj falis en la shakton. Sur la supra placeto, Azazello fulmrapide chirkaumanghis la kokinan kruron kaj shovis la oston en la flankan poshon de sia trikotajho, poste reiris en la apartamenton kaj brue fermis la pordon. Je tiu momento de malsupre audighis singardema pashado de supren iranta homo.
Poplavskij kuris pluen ghis la sekva placeto kaj sidighis sur benkon por iom trankvilighi.
Miniatura maljunetulo kun eksterordinare melankolia vizagho, surhavanta tusoran vestokompleton el pasinta epoko kaj pajlan kanotchapelon kun verda rubando, nerapide pashis supren sur la shtuparo. Atinginte la placeton kie sidis Maksimiliano Andreich, li haltis antau la ekonomiisto.
— Permesu, civitano, vin demandi, — melankolie diris la hometo en la tusora vesto, — kie estas la apartamento n-ro 50?
— Supre! — abrupte respondis Poplavskij.
— Grandan dankon, civitano, — same melankolie diris la hometo kaj iris pluen; Poplavskij levighis kaj kuris malsupren.
Trudighas demando, chu Maksimiliano Andreich rapidis al la miliciejo por plendi pri la barbara perforto farita de la banditoj en hela tago? Ne, nepre ne, tion oni povas aserti senhezite. Enveni miliciejon kaj deklari, ke jen, kato kun okulvitroj jhus legis mian legitimilon, kaj poste homo en akrobatvestajho kun ponardo… ne, civitanoj, Maksimiliano Andreich ja vere estis homo inteligenta!