La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, ĉar laŭfame, ĝi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejeviĉ Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo eĉ rakontadis, kvazaŭ tie en la supra etaĝo, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatraĵo «La Malfeliĉo esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkuŝanta sur sofo. Cetere, la diablo ĝin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!

La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfeliĉa Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz estris ĝis sia apero ĉe la Patriarĥa lageto.

Laŭ la ekzemplo de la Massolitanoj, anstataŭ la longan «La Domo de Gribojedov» ĉiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hieraŭ mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» — «Kaj rezulte?» — «Du monatoj en Jalto.» — «Bona predo!»; aŭ: «Iru al Berlioz, hodiaŭ li akceptas en Gribojedovo de la kvara ĝis la kvina», ktp.

Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas eĉ imagi. Enirinte, oni antaŭ ĉio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la ŝtuparo kondukanta al la supra etaĝo.

Jam la unua pordo en la supra etaĝo prezentis grandan skribaĵon: Fiŝkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.

Sur la pordo de la ĉambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojaĝo — ĉe M.V. Falsina».

La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdiĝis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Enviciĝo pri papero ĉe Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skeĉistoj» ktp.

Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, ĉe la pordistejo, oni povis legi la skribaĵon sur pordo, senĉese atakata de la amaso: «Loĝado».

Post la Loĝado etendiĝis luksa afiŝo. Ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj, la daŭro — de du semajnoj (novelo) ĝis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Ciĥisdziri, Maĥinĝauri, Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankaŭ ĉe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.

Irante plu, supren kaj malsupren, laŭante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj — ĝis la kolonara salono, kie la onklino iam ĝuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenaŭ enirinte Gribojedovon, ĉiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la feliĉuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis ronĝi lian koron. Samtempe li amare riproĉadis al la ĉielo, ke ĝi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis ĉia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankaŭ la situacion de la vizitanto. Ĉar tio, kion li vidis en la supra etaĝo, estis ja ne ĉio, eĉ ne ĉio precipe enviinda. La tutan ter’etaĝon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis ĝin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke ĝi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj ĉevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur ĉiu tablo staris lampo vualita per ŝalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri ĉiu ajn pasanto — sed ankaŭ pro tio, ke per la kvalito de siaj manĝaĵoj Gribojedovo tute eklipsis ĉiun ajn restoracion en Moskvo, kaj ĉar tiuj manĝaĵoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj foje aŭdis ĉe la fera krado de Gribojedovo:

— Kie vi hodiaŭ vespermanĝos, Ambrozo?

— Stranga demando, memkomprene ĉi tie, kara Foko! Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ flustris al mi hodiaŭ, ke laŭkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandaĵo!

— Bone vi scias aranĝi vian vivon, Ambrozo! — sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

Перейти на страницу:

Похожие книги