La alao, kiu antaŭ la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Ĥebrona Pordego. Ĝia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispuŝis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante ĉielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Leĥem, la nord’okcidenta — al Jafo. La alao impetis laŭ la nord’okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jerŝalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasiĝis malantaŭ la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraŭ unu kilometro ĝi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Ĉi tie la alao deĉevaliĝis. La alaestro ĝin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, ĝi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobuĉulo. Ĝi marŝis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, ĉaro transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: «Krimulo kaj ribelano», en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La ĉaron de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj freŝe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, ŝnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj ĉaroj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jerŝalaima Templa gardo, kaj la kapuĉulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita ĉambro de la palaco. Malantaŭe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgraŭ la infera varmego volis vidi la kuriozaĵon.

Al la spektemaj urbanoj aliĝadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antaŭ la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis ĉiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro disŝutis la amason ĉirkaŭ la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa ĉeno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altaĵon, la suno jam estis malleviĝanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambaŭ kohortoj suferis pro ĝi, langvoris pro la enuo, kaj senvoĉe malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis ĉe la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis ŝviton sur la frunto, pro la ŝvito lia blanka ĥitono malheliĝis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj ĉerpis akvon el la leda sitelo, ĝin trinkis kaj verŝis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan paŝadon laŭ la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la ŝnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin ŝirmis kontraŭ la senkompata suno. La siteloj rapide malpleniĝadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj laŭvice iradis preni akvon en la ravino ĉe la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus’arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la ĉevalgardantoj kun la malvigliĝintaj ĉevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontraŭ la krimuloj estis kompreneblaj. Feliĉe, ne praviĝis la antaŭtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jerŝalaim. Kiam komenciĝis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria ĉe la montetpiedo, male al ĉiuj supozoj ne restis eĉ unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis ĝin reen al Jerŝalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankaŭ ilin malvigligis la varmego kaj ili kuŝis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj ŝtonoj kaj iaj granddornaj rampaĵoj.

Neniu provis liberigi la kondamnitojn — nek en Jerŝalaim, plenplena je trupoj, nek ĉi tie, sur la gardata monteto — kaj la amaso reiris en la urbon ĉar fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komenciĝonta vespere.

Перейти на страницу:

Похожие книги