La Italia infanterio en la supra kordono suferis eĉ pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobuĉulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj paŝadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el arĝentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damaĝi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, ĉar la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la arĝento kvazaŭ bolanta sub la sunradioj.
La misforma vizaĝo de Ratobuĉulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Ŝajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel paŝadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankoraŭ tagon — tiom, kiom necesos. Plu tiel paŝadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun ĝiaj kupraj platetoj, same ĵetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardoĉeno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpuŝeti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, aŭ malgrandajn silikojn.
La kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.
La antaŭa aserto, ke ekster la legianĉeno ne restis eĉ unu homo, ne tute ĝustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne ĉiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziaĵoj kaj fendoj, kie sin kroĉante je la senakva tero malbenita de la ĉielo, en rokkrevaĵo, provis vivi malsana fig’arbaĉo.
Ĝuste sub ĝi, sub la arbaĉo donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto — ne partoprenanto! — de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur ŝtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankaŭ de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankaŭ la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, verŝajne, plene sufiĉis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan ĉikanon.
Sed antaŭ kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis eĉ tre atentige, kaj supozeble ĝuste tio nun devigis lin ŝanĝi sian konduton kaj sin retiri.
Antaŭ kvar horoj, kiam ĵus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis ĉi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruiĝinta. Li anhelis, sur la monteton li ne paŝe iris sed kuris, li dispuŝadis la antaŭirantojn, kaj kiam li vidis, ke antaŭ li, same kiel antaŭ ĉiuj aliaj, fermiĝis la gardoĉeno, li naive provis, ŝajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis deĉarigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston puŝegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la puŝinta lin legiano li ĵetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.
Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris ĉirkaŭ la monteto, serĉante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardoĉeno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermiĝis. Kaj la viro, kies vizaĝon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la ĉaroj, de kiuj oni jam malŝarĝis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.
Tial li deiris malantaŭen al la rokkrevaĵo, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin ĝenis.
Nun, sidante sur ŝtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara ŝvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la ĉielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze ŝvebis en la alto antaŭsentante baldaŭan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn ĉirkaŭ ĝi lacertojn.
Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.
— Ho, stultulo mi estas! — li murmuris, en sia animdoloro ŝanceliĝante sur la ŝtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhaŭtan bruston, — stultulo, malsaĝa virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavraĵo!
Li silentiĝadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove plivigliĝadis, ekprenante jen la tranĉilon, kaŝitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kuŝantan antaŭ li sur ŝtono, apud kalamo kaj inkujo.