— Sergio Gerardoviĉ, — diris al li la anoncisto, — jam ses semajnojn vi sidas ĉi tie, obstine rifuzante liveri la reston de via valuto, kiun la lando tiom bezonas, dum por vi ĝi estas tute senutila, kaj tamen vi plu malcedas. Vi estas kultura homo, bonege ĉion ĉi komprenas, kaj tamen vi malvolas fari al mi tiun komplezon.

— Bedaurinde, mi nenion povas fari, ĉar plian valuton mi ne havas, — trankvile respondis Dunĉill.

— Almenau, ĉu vi havas briliantojn? — demandis la artisto.

— Ankau briliantojn mi ne havas.

La artisto mallevis la kapon, enpensiĝis, poste kunfrapis la manojn. El la kuliso venis sur la scenejon mez’aĝa sinjorino, vestita laumode, tio estas surhavanta senkoluman mantelon kaj malgrandegan ĉapeleton. Ŝi ŝajnis maltrankvila, sed Dunĉill ŝin rigardis sen eĉ brovon moveti.

— Kiu estas tiu sinjorino? — lin demandis la programkondukanto.

— Ŝi estas mia edzino, — digne respondis Dunĉill kaj rigardis al la longa kolo de la sinjorino kun kelka maldeziro.

— Mi malkvietigis vin, madame Dunĉill, — diris al ŝi la artisto, — jen por kiu afero: ni volus vin demandi, ĉu via edzo ankorau havas valuton?

— La antauan fojon li ĉion fordonis, — emocie respondis Mme Dunĉill.

— Ah ha, — diris la artisto, — nu, se tiel estas, do, bone. Se Sergio Gerardoviĉ ĉion liveris, ni tuj devas lin adiaui, ja kion ankorau oni faru? Se vi tion deziras, Sergio Gerardoviĉ, vi povas forlasi la teatron, — kaj la artisto faris majestan geston.

Trankvile kaj digne Dunĉill sin turnis kaj iris al la kuliso.

— Unu minuton! — haltigis lin la anoncisto, — permesu prezenti al vi nian adiauan programeron, — kaj li ankorau unu fojon kunfrapis la manojn.

La nigra fundokurteno disiĝis lasante veni sur la scenejon junan belulinon en bala robo. En la manoj ŝi tenis oran pleteton sur kiu kuŝis dika pako ĉirkauligita per bombonuja rubando, kaj brilianta koliero disĵetanta bluajn, flavajn kaj ruĝajn flamojn.

Dunĉill faris paŝon malantauen, lia vizaĝo paliĝis. La spektejo retenis la spiron.

— Dek ok mil dolarojn kaj kolieron valoran je kvardekmil oraj rubloj, — solene anoncis la artisto, — tenis Sergio Gerardoviĉ en la urbo Ĥarkovo en la loĝejo de sia amdonantino Ida Herkulanovna Wors, kiun ni havas la plezuron vidi antau ni kaj kiu afable helpis malkovri tiun trezoron senprezan, sed senutilan en la manoj de privatulo. Grandan dankon, Ida Herkulanovna, La belulino ridetis; ekbrilis ŝiaj dentoj kaj moviĝetis la longaj kaj densaj okulharoj.

— Koncerne vin, — la artisto sin turnis al Dunĉill, — sub via dignoplena masko sin kaŝas avida araneo, notora deloganto kaj mensogulo. Dum tiuj ses semajnoj via stulta obstino morte tedis ĉiujn. Nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranĝos por vi via edzino, estu via puno.

Dunĉill ŝanceliĝis kaj ŝajnis falonta, sed ies kompatemaj manoj lin subtenis. La antaua kurteno fermiĝis kaj kaŝis ĉiujn estantajn sur la scenejo.

Furiozaj aplaudoj skuis la teatron, tiel, ke al Nudokrudov ŝajnis, ke la lustrobriloj komencis tremeti. Kiam la antaua nigra kurteno remalfermiĝis, sur la scenejo estis neniu krom la artisto. Li ricevis duan aplaudosalvon, danke sin klinis kaj diris:

— En la persono de tiu Dunĉill vi vidis elpaŝi en nia programo tipan azenon. Ja hierau mi havis jam la plezuron rimarkigi al vi, ke sekreta retenado de valuto estas sensenca. Neniam kaj neniel vi povos ĝin uzi, pri tio vi ne dubu. Konsideru ekzemple tiun Dunĉill. Li estas eminente salajrata kaj nenio al li mankas. Li havas bonegan loĝejon, edzinon kaj tre lindan amdonantinon. Kaj tamen! Anstatau vivi trankvile kaj pace, sen zorgoj, liverinte sian valuton kaj la juvelojn, tiu akirema ŝtipkapulo tamen atingis publikan senmaskigon kaj por la deserto, gravegan familian malagrablaĵon. Do, kiu liveras? Ĉu neniu? Nu, se estas tiel, tiam nia sekva programero: nia speciala invitito aktoro Diboĉadov, la konata talentulo drama, deklamos fragmentojn el La avara kavaliro de la poeto Puŝkin.

La anoncita Diboĉadov ne lasis onin lin atendi. Li estis belstatura kaj karnodika, glate razita viro surhavanta frakon kaj blankan kravaton. Sen ajna antauparolo li aranĝis malserenan mienon, kuntiris la brovojn kaj ekparolis per nenatura voĉo, ĵetante oblikvajn rigardojn sur la oran sonorileton:

— Kiel atendas juna frivolulo Kun friponin’ malĉasta rendevuon…

Kaj Diboĉadov rakontis pri si multe da fiaĵoj. Nudokrudov audis lin konfesi, ke iu malfeliĉa vidvino, ploregante sub la pluvo, staris antau li sur la genuoj, sed ne sukcesis tuŝi la malmolan koron de la aktoro. Antau sia sonĝo Nikanoro Ivaniĉ konis absolute nenion el la verkoj de la poeto Puŝkin, sed lin mem li konis bonege, kaj ĉiun tagon li plurfoje prononcis frazojn tiaspecajn: «Ĉu Puŝkin pripagos vian loĝadon?» au «La lampon en la ŝtuparejo verŝajne Puŝkin elŝraubis, ĉu?», «Ĉu Puŝkin aĉetu la mazuton?»

Перейти на страницу:

Похожие книги