— Mi ankorau volis vin demandi: ĉu la onklino menciis, kie ŝi tenas la siajn? — la anoncisto sin turnis al Kanavkin, afable prezentante al li cigaredon kaj brulantan alumeton. Tiu ekfumis kaj melankolie ridetis.
— Mi kredas, mi kredas, — suspiris la artisto, — la maljuna avarulinaĉo ne nur al sia nevo — eĉ al la diablo ŝi tion ne konfidus. Nu, tamen ni provu veki en ŝi homajn sentojn. Kiu scias? Eble ne ĉiuj kordoj forputris en ŝia uzurista fi-animo. Cion bonan, Kanavkin!
Kaj la feliĉa Kanavkin forveturis. La artisto demandis, ĉu ankorau iuj deziras liveri sian valuton, sed la publiko respondis per silento.
— Stranguloj, je mia honorvorto! — diris la artisto levetinte la ŝultrojn, kaj la kurteno lin ŝirmis.
La lampoj estingiĝis, kelkan tempon estis mallumo kaj de fore en ĝin venis nervoza tenoro, kiu kantis:
Poste de ie dufoje audiĝis malproksimaj aplaudoj.
— En la ina teatro iu sinjorinjo liveras sian valuton, — subite ekparolis la rufbarba najbaro de Nikanoro Ivaniĉ kaj, suspirinte, li aldonis: — Aĥ, se mi povus esti trankvila pri miaj anseroj! Mi, kara homo, havas batal-anserojn en Lianozovo. Sen mi, mi timas, ili forkrevos. La ansero, ĝi estas birdo batalema, delikata, ĝi bezonas prizorgon… Aĥ, se ne temus pri la anseroj! Ja per Puŝkin oni min ne priruzus, — kaj li denove suspiris.
Ĉi tiam la spektejon plenigis hela lumo, kaj Nudokrudov sonĝis, ke el ĉiuj pordoj ŝutiĝis blankĉapelaj kuiristoj, ĉiu kun ĉerpilo en la mano. Kuirknaboj enportis tinon plenan je supo kaj pletegon ŝarĝitan je distranĉita sekala pano. La spektantoj plivigliĝis. La gajaj kuiristoj klopodadis inter la teatruloj, disverŝadis la supon en la bovlojn kaj distribuis la panon.
— Manĝu, knabegoj, — kriis la kuiristoj, — kaj liveru la valuton! Kial vi sidij ĉi tie? Jen granda ĝuo, sorbadi tiun atriposupaĉon! Revenu hejmen, bone drinku, almanĝetu — agrable!
— Ekzemple vi, patro, nu kial vi restas enŝlosite ĉi tie? — dika kuiristo kun frambokolora nuko demandis rekte Nudokrudovon, prezentante al li bovlon plenan je likvaĵo, en kiu solece flosis peceto de brasikfolio.
— Sed nenion mi havas, nenion! — per terura voĉo kriis Nikanoro Ivaniĉ, — ĉu vi komprenas, nenion!
— Ĉu nenion? — per timiga baso muĝis la kuiristo, — nenion, ĉu? — li redemandis per milda ina voĉo, — nenion, nenion, — li trankvilige murmuris ŝanĝiĝante en la vickuracistinon Praskovja Fjodorovna.
Ŝi delikate skuetis la ŝultron de Nudokrudov, kiu ĝemis en sia dormo. Tiam aerdisiĝis la kuiristoj kaj disfalis la teatro kun la kurteno. Tralarme Nikanoro Ivaniĉ distingis sian kuracejan ĉambron kaj du homojn en blanka kitelo — tamen neniel la impertinentajn kuiristojn ĝenantajn onin per siaj konsiloj, sed doktoron kaj la ĵus menciitan vickuracistinon, kiu tenis ne bovlon sed telereton kovritan per gazo, sur kiu kuŝis injektilo.
— Ja kio do ĉio ĉi estas? — amare diris Nudokrudov dum oni faris al li injekton. — Nenion mi havas, nenion kaj nenion! Puŝkin liveru al ili valuton. Mi havas nenion.
— Nenion, tute nenion, — trankviligadis lin la kompatema Praskovja Fjodorovna. — Kaze de nulo vanas postulo.
Post la injekto Nudokrudov sin sentis pli bone kaj endormiĝis sensonĝe.
Sed sekve de liaj elkrioj la angoro komunikiĝis en la ĉambron 120-an, kie la paciento vekiĝis kaj ekserĉis sian kapon, kaj en la 118-an, kie la nekonata majstro maltrankviliĝis kaj angore tordis siajn manojn, rigardante la lunon, rememorante la amaran, lastan en la vivo autunan nokton, la lumstrieton el sub la pordo kaj la malbukliĝintajn harojn.
El la 118-a ĉambro, per la balkono, la angoro transflugis al Ivano, li vekiĝis kaj ekploris.
Sed la deĵora kuracisto rapide kvietigis ĉiujn maltrankviliĝintojn, suferantajn je la kapo, kaj unu post alia ili endormiĝis. Laste endormiĝis Ivano, kiam super la rivero la ĉielo komencis heliĝi. Post la kuracilo, malsoifiginta lian tutan korpon, la kvieto kvazau ondo venis lin kovri. La korpo malpeziĝis, la kapon milde ĉirkaublovetis dormemo. La lasta, kion li audis maldorme, estis la antaumatena kvivito de la birdoj en la arbaro. Sed baldau ili silentiĝis, kaj li sonĝis, ke la suno jam komencas malleviĝi super la Kalva Monto, kaj ke duobla kordono ĉirkauas la altaĵon.
Ĉapitro 16
La ekzekuto
La suno jam komencis malleviĝi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono ĉirkaŭis la altaĵon.