Nun, audante unu el liaj verkoj, Nikanoro Ivaniĉ malgajiĝis. Li imagis la virinon genui sub la pluvo kun siaj georfoj, kaj nevole pensis: «Tamen kia fiulo estas tiu Diboĉadov!»
Dume tiu, ankorau lautigante sian voĉon, plu pentoparoladis, kaj tute konfuzis Nudokrudovon, ĉar subite li komencis paroli al iu, kiu sur la scencjo malestis, mem anstatau li al si respondadis, kaj super ĉio sin titolis jen
Nikanoro Ivaniĉ komprenis nur tion, ke mortis la aktoro malbonan morton, kriinte: «Ŝlosil’! Slosiloj miaj!», falinte post tio sur la plankon, stertorante kaj delikate ŝirtirante sian kravaton.
Finmortinte, Diboĉadov sin relevis, forskuis la polvon de sia frakpantalono, sin klinis false ridetante kaj foriris akompanate per magraj aplaudoj. Kaj la anoncisto diris tiel:
— En la eminenta plenumo de la aktoro Diboĉadov ni kune ĵus audis
Ĉu la poezio de Puŝkin tiel efikis, ĉu la proza parolado de la anoncisto, ĉiukaze el la spektejo subite audiĝis timida voĉo:
— Mi liveras valuton.
— Bonvenon sur la scenejon, mi petas! — ĝentile invitis la anoncisto, per streĉa serĉorigardo penante penetri la malhelon de la spektejo.
Al li elvenis malalta civitano blonda; la aspekto de lia vizaĝo supozigis, ke li ne razis sin almenau tri semajnojn.
— Mi pardonpetas, kiu estas via familinomo? — demandis la artisto.
— Kanavkin, Nikolao, — timide respondis la veninto.
— Ah! Tre agrable, civitano Kanavkin. Do?
— Mi liveras, — diris Kanavkin mallaute.
— Kiom?
— Mil dolarojn kaj dudek ordekojn.
— Brave! Ĉu ĉion, kion vi havas?
La artisto fiksis sian rigardon rekte en la okulojn de Kanavkin, kaj Nudokrudov eĉ havis la impreson, ke el liaj okuloj ŝprucis radioj, penetrintaj civitanon Kanavkin trae, kvazau iks-radioj. La spektantoj retenis la spiron.
— Mi kredas! — finfine ekkriis la artisto, estingante sian rigardon, — mi kredas al vi! Tiuj okuloj ne mensogas. Ja kiom da fojoj mi parolis al vi pri via precipa eraro: vi subtaksas la gravecon de la homaj okuloj. Komprenu, ke la lango povas kaŝi la veron, la okuloj — neniam! Oni faras al vi subitan demandon, vi eĉ ne ektremetas, tuj retrovas la memregadon kaj jam scias kion vi diru por kaŝi la veron, vi parolas tre kredeble kaj neniu trajto moviĝetas sur via vizaĝo, sed, ho ve, la vero, perturbite de la demando, malmergiĝas de la fundo de via animo, por unu momento lasas sin vidi en viaj okuloj, kaj ĉio finitas. Ĝi estas rimarkita, kaj vi, kaptita!
Prononcinte, kaj tre arde, tiun tre konvinkan oratoraĵon, la artisto tenere demandis Kanavkinon:
— Kie estas la kaŝejo?
— Ĉe mia onklino Porohovnikova, strato Preĉistenka…
— Ah! Tio estas… atendu… ĉe Klaudia Iliniĉna, ĉu?
— Jes.
— Ah jes, jes, jes! Malgranda palaceto, ĉu? Kontraue estas ĝardeno? Certe, certe, mi konas. Do, kien vi ilin ŝovis?
— En la kelo, en skatolo de kakao
La artisto eksvingis la manojn.
— Ĉu vi vidis ion similan? — li ekkriis afliktite. Sed ili tie malseketiĝos kaj ŝimos! Ĉu imageblas, ke ni povus lasi la valuton konfidita al tiaj homoj? Ĉu? Absolute kiel infanoj, mi ĵuras!
Konscia pri la puninda frivolo de sia absurda misago, Kanavkin kulpamiene mallevis sian hirtan kapon.
— La mono, — daurigis la artisto, — estas konservenda en la ŝtata banko, en spcciala ejo, seka kaj bone gardata, sed neniel en onklina kelo, kie, ekzemple, ĝin povus difekti la ratoj! Vere, hontu, Kanavkin, vi estas ja adolto!
Tute konfuzite Kanavkin skrapadis per la fingro la randon de sia jako.
— Nu, bone, — mildiĝis la artisto, — ni forgesu tion… — kaj subite li aldonis: — Ah, ankorau unu afero: por ŝpari la veturojn de la ŝtata automobilo… la onklino mem, ja ankau ŝi havas ion, ĉu?
Kanavkin, kiu neniel atendis tian turnon, ekskuiĝis, kaj en la teatro estiĝis silento.
— Aĥ, Kanavkin! — diris la anoncisto per tono de amika riproĉo. — Malgrau tio, ke mi kredis al li kaj lin laudis, nu, jen li subite paneas! Sed tio estas stultaĵo, Kanavkin! Ja ĵus mi parolis pri la okuloj. Ĉiuj ja vidas, ke ŝi havas. Do, kial vi nin turmentas?
— Jes, ŝi havas! — audace kriis Kanavkin.
— Brave! — kriis la anoncisto.
— Brave! — terure blekegis la publiko.
Kiam ĉio kvietiĝis, la anoncisto gratulis Kanavkinon, premis lian manon, proponis, ke oni veturigu lin en la urbon hejmen per automobilo, kaj ordonis al iu en la kuliso, ke tiu sama veturilo vizitu la onklinon por inviti ŝin al la programo en la inan teatron.