De la plej proksima fosto aŭdiĝis raŭka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la muŝoj kaj pro la suno li freneziĝis nelonge antaŭ la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallaŭte kantis ion pri vinberĝardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la muŝoj malvigle sin levis de lia vizaĝo sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, ĉar lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la ŝultron.

Pli feliĉa ol la du aliaj estis Jeŝua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciiĝis kaj sian kapon en la malligiĝinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris muŝoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizaĝo malaperis sub nigra tavolo de la gluiĝema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj suĉante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapuĉulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jeŝua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jeŝua. Tiam Jeŝua levis la kapon, la muŝoj zumante disiĝis kaj aperis la vizaĝo de la pendanto — ŝvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizaĝo.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

— Ha-Nocri! — diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn ŝvelintajn lipojn kaj respondis per raŭka rabista voĉo:

— Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

— Trinku! — diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto leviĝis al la lipoj de Jeŝua. Ĝojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide suĉis la likvon. De la apuda fosto aŭdiĝis la voĉo de Dismas:

— Maljustaĵo! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin streĉis sed ne povis moviĝi: po tri diverslokaj ŝnurligiloj retenis liajn brakojn ĉe la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jeŝua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, iĝis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

— Silenton ĉe la dua fosto!

Dismas silentiĝis. Jeŝua sin deŝiris de la spongo kaj penante igi sian voĉon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li raŭke petis la ekzekutiston:

— Al li donu iom.

Plu malheliĝis. La nubego jam inundis la ĉielduonon; avancante al Jerŝalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antaŭ la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris ĝuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

— Gloru la noblan hegemonon! — li flustris solene, kaj delikate pikis Jeŝuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

— Hegemono…

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Ĉe la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

— Gloru la hegemonon! — li mortigis ankaŭ ĉi tiun.

Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antaŭ li aperis la ekzekutisto, sed apenaŭ la spongo tuŝis liajn lipojn, li graŭlante ĝin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankaŭ lia korpo malstreĉe pendis en la ligiloj.

La kapuĉulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antaŭ la unua fosto, la kapuĉulo atente rigardis la sangantan korpon de Jeŝua, per sia blanka mano li tuŝis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:

— Li mortis.

Same tio ripetiĝis ĉe la du aliaj fostoj.

Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapuĉulo. Estiĝis krepusko, fulmoj sulkis la nigran ĉielon. Subite el ĝi ŝprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: «Retiru la gardon!» dronis en la tondro. Feliĉaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jerŝalaimon.

La pluvego verŝiĝis abrupte kaj trafis la centurion ĉe la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankoraŭ kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la moliĝinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu — apenaŭ videbla tra la pluvnebulo — galopis al Jerŝalaim la ĝisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane ŝtelitan tranĉilon, falante ĉe la glitigaj kavetoj, sin kroĉante je ĉio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.

Перейти на страницу:

Похожие книги