La ploregantan edzinon de Rimskij, laueble ŝin kvietiginte, oni resendis hejmen, kaj pli ol ĉion ceteran atentis la rakonton de la purigistino pr la stato en kiu ŝi trovis la kabineton de la financa direktoro. La oficistojn oni petis reveni al sia laborloko kaj okupiĝi pri siaj aferoj, kaj post nelonga tempo en la teatro aperis enketistoj kun pint’orela, dikmuskola hundo havanta tre inteligentajn okulojn kaj cigarcindran felkoloron. Inter la varieteanoj tuj trasusuris flustrado, ke tiu virhundo estas neniu alia ol la fama Karoaso. Nu, fakte, ĝi estis ĝuste Karoaso. Ĝia konduto mirigis ĉiujn. Apenau enkurinte en la kabineton de la financa direktoro, Karoaso ekgraulis nudigante monstrajn flavetajn dentegojn, poste sin kuŝigis sur la ventron, kaj kun stranga mikso de melankolio kaj furiozo en la okulo, rampis al la rompita fenestro. Venkinte sian timon, la hundo subite saltis sur la fenestrobreton kaj, levinte supren sian maldikan muzelon, sovaĝe kaj malicege ekhurlis. Ĝi malvolis foriri de la fenestro, graulis, tremetadis kaj sin pretigis elsalti en la ĝardenon.

Oni foririgis la hundon el la kabineto kaj relasis ĝin en la vestiblo; ĝi spur’iris tra la granda enirejo sur la straton kaj venigis la enketistojn al la taksia haltejo. Tie ĝi perdis la sekvatan spuron, kaj Karoason oni forkondukis.

La enketistoj sin instalis en la oficejo de Varenŭha kaj venigis unu post alia tiujn oficistojn de Varieteo, kiuj ĉeestis la incidentojn de la hieraua seanco. Menciendas, ke ĉiupaŝe la enketo frontis neantauvideblajn malfacilaĵojn. Fojon post fojo la okazaĵfadeno rompiĝis en la manoj.

Ĉu estis afiŝoj? Estis. Tamen dum la nokto oni surgluis novajn, kaj nun — faru kion vi volas — ne restis eĉ unu. Nu, tiu magiisto, de kie li venis? Demandu iun alian. Tamen oni devis ja fari kontrakton?

— Oni devis, — perplekse konfirmis Bazilo Stepanoviĉ.

— Se estis kontrakto, ĝi devis pasi tra la librotenado, ĉu?

— Nepre, — ekscitite jesis Lastoĉkin.

— Kie do ĝi estas?

— Ĝi mankas, — ankorau pli paliĝante respondis la konsternita librotenisto. Kaj fakte, nek en la paperujoj de la kontadejo, nek ĉe la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis eĉ malpleja spuro de la kontrakto.

Kiu estas la familinomo de la magiisto? Bazilo Stepanoviĉ ne scias, li ne ĉeestis la hierauan spektaklon. La lokmontristoj ne scias. Unu el la biletvendistinoj sulkigis la frunton, pensis, pensadis, fine diris:

— Vo… ŝajnas Voland.

Ĉu eblas, ke tamen ne Voland? Eble ne Voland. Eble Faland.

Iĝis konstatite, ke en la Alilandanburoo oni nenion ajn audis pri Voland nek pri Faland nek pri ia ajn magiisto.

La kuriero Karpov deklaris, ke la magiisto ŝajnis sin instali en la loĝejo de Latronov. Certe, oni tuj vizitis la apartamenton. Nenia magiisto tie troviĝis. Forestis ankau Latronov mem. La mastrumistino Grunjo forestas, kie ŝin trovi scias neniu. La prezidanto de la domkomitato Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov forestas, la sekretario Proleĵnev forestas!

Rezultis perfekte absurda misaĵo: malaperis la tuta estraro, hierau okazis stranga skandala seanco, sed kiu ĝin realigis kaj lau kies instigo — tion scias neniu.

Tamen proksimiĝis la tagmezo, la horo kiam oni devus malfermi la kason. Sed tio ja estis absolute nepensebla! Sur la pordo de Varieteo oni alkroĉis grandegan kartonpecon kun la surskribo: La hodiaua spektaklo ne okazos. Tra la atendovicoj, de la kapo ĝis la vosto, pasis tumulteto, sed post kelka ekscitiĝo ili tamen komencis disiĝi, kaj dum ne pli ol unu horo tute malaperis. La enketistoj foriris por daurigi sian laboron en alia loko, la oficistojn, krom la deĵorantojn, oni forpermesis, kaj la pordojn de Varieteo oni fermis.

La librotenisto Lastoĉkin devis plenumi du urĝajn taskojn. Unue, li devis veturi al la Komisiono pri la Spektakloj kaj pri la Amuz’aranĝoj de la pli Leĝera Tipo por raporti pri la hierauaj okazintaĵoj, kaj due, li devis viziti la Spektaklofinancan Sekcion por liveri la hierauan enspezon, 21711 rublojn.

La ordema kaj diligenta Bazilo Stepanoviĉ pakis la monon en tagĵurnalon, kruce ĉirkauligis la pakaĵon per ŝnureto, ŝovis ĝin en sian tekon kaj, konforme al la instrukcio, li, kompreneble, iris ne al la autobuso nek al la tramo sed al la taksia haltejo.

Tie staris tri veturiloj, sed apenau ties ŝoforoj ekvidis la pasaĝeron rapidi al la haltejo, tuj ĉiuj tri forveturis vakaj el sub lia nazo, sendante al li, sen evidenta motivo, tre malafablajn rigardojn.

Tre surprizite de tiu cirkonstanco la librotenisto longan tempon staris kiel ŝtipo, cerbumante, kion ĝi signifu.

Post ĉirkau tri minutoj alruliĝis vaka taksio, sed la vizaĝo de la ŝoforo tuj tordiĝis, de kiam li vidis la pasaĝeron.

— Ĉu vakas? — mirtusinte demandis Bazilo Stepanoviĉ.

Перейти на страницу:

Похожие книги