La akvo jam kovris liajn piedojn ĝis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forŝiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la ĥitonon kaj sin premis al la piedoj de Jeŝua. Li distranĉis la ŝnurojn ĉe la kruroj, grimpis sur la malsupran transversaĵon, ĉirkaŭprenis Jeŝuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jeŝua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti ĝin sur siajn ŝultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantaŭen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kuŝi en la akvo, kaj tra la argillikvaĵo li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankaŭ tie li distranĉis la ŝnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.

Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.

Levio kaj la korpo de Jeŝua ne plu estis supre sur la altaĵo.

<p>Ĉapitro 17</p><p>Malkvieta tago</p>

Je la vendredo matene, tio estas la sekvan tagon post la malbenita seanco, el la tuta efektiva personaro de la oficistoj de Varieteo: la librotenisto Bazilo Stepanoviĉ Lastoĉkin, du kontistoj, tri tajpistinoj, ambau kasistinoj, kurieroj, lokmontristoj kaj purigistinoj — resume, el ĉiuj estantaj en la teatro — neniu laboris sur sia loko. Sidante sur la fenestro-bretoj ili observis, kio okazas malsupre, en la strato Sadovaja ĉe la muro de Varieteo. Al la muroj premiĝis du kelkmilhomaj atendovicoj, kies vosto atingis la placon Kudrinskaja. En la komenco de ambau vicoj staris proksimume po dek revendistoj bone konataj de la tuta Moskva teatrularo.

La atendovicoj mienis tre ekscitite, kroĉis la atenton de la preterfluantaj civitanoj, kaj pasigis sian tempon pridiskutante la logajn raportojn pri la hieraua senprecedenca seanco de nigra magio. Tiaj samaj raportoj pleje konfuzis la libroteniston Lastoĉkin, kiu je la antaua vespero la spektaklon ne ĉeestis. La lokmontristoj rakontis pri harstarigaj aferoj, ekzemple, ke post la fino de la fama seanco civitaninoj kuradis sur la strato duonvestite, kaj tiel plu. La pruda kaj milda Lastoĉkin nur frap-frapis per la palpebroj audante la historiojn pri ĉiuj ĉi mirakloj, kaj absolute ne sciis, kion fari; nu, fari ion nepre necesis, kaj tio estis ĝuste lia devo, ĉar nun li restis la plej altranga oficisto en la tuta ŝipanaro de Varieteo.

Ĉirkau la deka horo la bilet’avida amaso tiom ŝvelis, ke la famo pri ĝi atingis la milicion, kaj mirinde rapide aperis taĉmentoj, rajdaj kaj surpiedaj, kiuj ordigis la amason. Tamen eĉ en bona ordo starante, la kilometra serpento per si mem prezentis grandan faligilon kaj tute konsternis la civitanojn sur la strato Sadovaja.

Tio estis ekstere, sed ankau interne de Varieteo estis tre mise. De la frua mateno senĉese sonoris la telefonoj en la kabineto de Latronov, en la kabineto de Rimskij, en la kontadejo, en la kaso, en la oficejo de Varenŭha. Komence Bazilo Stepanoviĉ provis respondi ion, ankau la kasistinoj respondadis, ion balbutis en la telefonon la lokmontristoj, sed finfine ĉiuj ĉesis respondi, ĉar je la demandoj, kie estas Latronov, Varenŭha, Rimskij, tute mankis respondoj. Unue ili provis sin malembarasi per «Latronov estas hejme», sed el la urbo oni replikis, ke oni jam telefonis al lia loĝejo kaj la loĝejo respondis, ke Latronov estas en Varieteo.

Telefonis ekscitita sinjorino postulante Rimskijon, oni rekomendis al ŝi telefoni al lia edzino, je kio la audilo ekploreginte respondis, ke ĝuste ĝi estas la edzino, kaj ke Rimskij nenie troveblas. Estiĝis ia absurdaĵo. Purigistino jam rakontis al ĉiuj, ke veninte en la kabineton de la financa direktoro por ĝin ordigi, ŝi trovis la pordon larĝe malfermita, la lampojn ŝaltitaj, la ĝardenflankan fenestron disfrakasita, seĝon renversita kaj neniun en la ĉambro.

Post la deka en la teatron sturme enkuris Mme Rimskij. Ŝi ploregis tordante siajn manojn. Bazilo Stepanoviĉ tute perpleksiĝis kaj nenion povis al ŝi konsili. Kaj je la deka kaj duono venis la milicio. Ĝia unua kaj tre trafa demando estis:

— Kio okazas ĉe vi, civitanoj? Pri kio temas?

La ŝipanaro sin retiris malantau la palan kaj ekscititan libroteniston. Necesis nomi la aferojn per ilia nomo kaj agnoski, ke la estraro de Varieteo, en la persono de ties direktoro, financa direktoro kaj administristo, estas malaperinta kaj troviĝas nesciate kie, ke la anoncisto sekve de la hieraua seanco estas veturigita al psikiatria kuracejo, ke, resume, tiu hieraua seanco estis vera skandalaĵo.

Перейти на страницу:

Похожие книги