— Montru la monon, — malafable respondis la ŝoforo sen rigardi la pasaĝeron, Ankorau pli surprizite, la librotenisto, premante subbrake la valoregan tekon, tiris el sia biletujo ĉervoncon kaj montris ĝin al la ŝoforo.

— Ne! — mallonge diris tiu.

— Pardonon… — komencis la librotenisto, sed la ŝoforo lin interrompis:

— Ĉu trirublajn biletojn vi havas?

Nenion komprenante, la librotenisto eltiris du trirublajn biletojn kaj montris ilin al la ŝoforo.

— Enveturiĝu! — tiu kriis kaj mallevis la flageton de sia taksimetro per frapo, kiu ĝin preskau disfrakasis. — Ni iru.

— Vi ne havas ŝanĝmonon, ĉu? — nekuraĝe demandis la librotenisto.

— Plenan poŝon da ŝanĝmono mi havas! — blekegis la ŝoforo, kaj Lastoĉkin vidis en la retrospegulo liajn sangoŝvelajn okulojn, — tio estus hodiau mia tria okazo. Ankau al la kolegoj la samo okazis. Iu kanajlo donas al mi ĉervoncon, mi denombras al li la restaĵon, kvar rublojn kvindek… li elveturiĝas, la fiulo! Post kvin minutoj mi rigardas — anstatau la ĉervonco estas etikedo de mineral’akva botelo! — La ŝoforo prononcis kelkajn nepreseblajn vortojn. — Alia, ĉe la placo Zubovskaja. Ĉervonco. Mi redonas tri rublojn. La ulo foriris! Mi ŝovas la manon en la monujon, tie sidas abelo — pik en la fingron! kaj forflugas. Ah vi!.. — la ŝoforo refoje enŝovis nepreseblajn vortojn, — kaj la ĉervonco mankas. Hierau en tiu Varieteo (nepreseblaĵo) iu vipuro prestidigitisto prezentis seancon kun ĉervoncoj (nepreseblaĵo).

La librotenisto stuporis, ŝrumpis kaj faris tian mienon, kvazau la vorton Varieteo li audas unue en sia vivo, kvankam en si mem li pensis: «Eh he!»

Veturigite kien li bezonis, la librotenisto bonorde pagis, eniris la konstruaĵon, rapidis tra la koridoro al la kabineto de la direktoro, kaj jam survoje li komprenis, ke li trafis mistempe. Nekutima malordo regis en la kancelario de la Spektaklokomisiono. Preter la librotenisto kuris kurierino kun la kaptuko deglitinta malantauen kaj kun elorbitiĝantaj okuloj.

— Nenio, nenio, ja nenio, miaj karaj! — ŝi kriis en la aeron, — la jako kaj la pantalonoj estas ĉi tie, sed en la jako estas nenio!

Ŝi malaperis en iu pordo, kaj tujsekve audiĝis tintado de frakasata vazaro. El la sekretariejo elkuris konatulo de Lastoĉkin, la estro de Unua Sekcio de la Komisiono, sed li estis en tia stato, ke la libroteniston li ne rekonis kaj senspure malaperis.

Frapite de ĉio ĉi tio, la librotenisto atingis la sekretariejon, kiu samtempe estis la antauĉambro de la kabineto de la prezidanto de la Komisiono, kaj tie li tute konsterniĝis.

De malantau la fermita pordo de la kabineto audiĝis timinda voĉo, sendube apartenanta al Proĥoro Petroviĉ, la prezidanto de la Komisiono. «Li ŝajnas ordigi al iu la kapon» pensis la konfuzita librotenisto; li turnis sin malantauen kaj vidis ion alian: en la leda brakseĝo, retroklininte sian kapon sur la apogilon, nehaltigeble ploregante, kun malseka poŝtuketo en la mano, kuŝis, etendinte siajn longajn gambojn preskau ĝis la mezo de la ĉambro, la persona sekretariino de Proĥoro Petroviĉ, la belulino Anna Riĉardovna.

Ŝia tuta mentono estis makulita je lippaŝtelo, nigraj flustrioj de likviĝinta tuĉo treniĝis de la okulharoj sur ŝiajn persikajn vangojn.

Rimarkinte la veninton, Anna Riĉardovna salte leviĝis, sin ĵetis al Lastoĉkin, kroĉis sin je la refaldoj de lia jako kaj skuante la libroteniston ŝi ekkriis:

— Laudatu Dio! Finfine troviĝis almenau unu kuraĝulo! Ĉiuj diskuris, ĉiuj perfidis! Ni iru, iru al li, ja mi ne scias, kion fari! — Kaj, plu ploregante, ŝi tiris la libroteniston en la kabineton.

La unua ago de Lastoĉkin tuj post ol li paŝis en la kabineton estis lasi sian tekon fali sur la plankon; kaj due, ĉiuj pensoj en lia kapo renversiĝis piedosupren. Ja vere, estis sufiĉa kauzo.

Ĉe la grandega skribotablo kun masiva inkujo sidis malplena vira vestokompleto kaj promenigis sur paperfolio sekan, seninkan plumon. La vestokompleto surhavis kravaton, el ĝia brustpoŝeto montriĝis fontoplumo, tamen nek kolo nek kapo videblis super la kolumo, kaj same la manumoj prezentis nenian manon. La vestokompleto estis absorbita de la laboro kaj neniom atentis la pelmelon kiu regis ĉirkaue. Audante iun veni, la vestokompleto dors’apogiĝis en la brakseĝo kaj de super la kolumo eksonis la de Lastoĉkin bone konata voĉo de Proĥoro Petroviĉ:

— Kio okazis? Ja sur la pordo estas skribite, ke mi neniun akceptas!

La bela sekretariino ekŝrikis kaj tordante siajn manojn ŝi kriis:

— Ĉu vi vidas? Ĉu vidas?! Li ne estas ĉi tie! Ne estas! Revenigu lin, revenigu!

Iu ŝovis sian kapon tra la duonfermita pordo, diris «Aĥ!» kaj resaltis for. La librotenisto sentis siajn genuojn ektremi, li sidiĝis sur la randon de seĝo, cetere, sen forgesi antaue repreni la tekon. Anna Riĉardovna saltetis ĉirkau la librotenisto ĉifante lian jakon, kaj krietadis:

— Mi ĉiam, ĉiam lin haltigis, kiam li komencis diablosakri! Tamen finfine li sin forsakris, — la belulino kuris al la skribotablo kaj per muzika, tenera voĉo, iomete nazsona post la plorado, ŝi vokis:

— Proĉjo! Kie vi estas?

Перейти на страницу:

Похожие книги