— Kiun vi alparolas ĉi tie per Proĉjo? — orgojle demandis la vestokompleto, ankorau pli profunden ŝovante sin en la brakseĝo.

— Li ne rekonas! Min ne rekonas! Ĉu vi komprenas? — reekploregis la sekretariino.

— Bonvolu ne ploregi en mia kabineto! — jam kolerete diris la incitiĝema striita vestokompleto, kaj per la maniko ĝi ŝovis al si pluan paperstakon kun la evidenta intenco provizi ilin je la koncernaj decido-formuloj.

— Ne, tion mi ne povas vidi, ne, mi ne povas! — kriis Anna Riĉardovna elkurante en la sekretariejon; kaj post ŝin el la kabineto pafiĝis la librotenisto.

— Imagu do, mi sidas, — tremante pro la ekscito rakontis la sekretariino, rekroĉiĝinte je la maniko de Lastoĉkin, — kaj subite envenas virkato. Tute nigra kaj granda kiel hipopotamo. Nature, mi kriis al ĝi «huŝ!» Ĝi forkuras kaj anstatau ĝi envenas dikulo, ia katmuzela, kaj diras: «Fi, civitanino, maldecas krii huŝ al vizitanto». Kaj hop rekte en la kabineton, kaj mi, nature, kuras post lin, krias: «Ĉu vi freneziĝis?» Kaj li, la arogantulo, iras rekte al Profioro Petroviĉ kaj sin sidigas kontrau li en la brakseĝon. Nu, la ĉefo, li estas plej bonkora homo, tamen nervoza. Li ekkoleris! Tion mi ne negas. Jes, nervoza homo, laboras kiel bovo, li ekkoleris. «Kial do» li diris «vi permesas al vi enrompiĝi sen esti anoncita?» Kaj la impertinentulo, vi imagu, li duonkuŝiĝis en la brakseĝo kaj kun rideto respondas: «Mi» li diras «venis por priparoli kun vi negoceton». Proĥoro Petroviĉ denove koleriĝis: «Mi estas okupita!» Ĉu vi scias, kion la ulo respondis? «Neniel vi estas okupita…» Ĉu bele? Tiam, nature, la pacienco de Profioro Petroviĉ krevis kaj li ekkriis: «Tio ja estas skandalaĵo! Oni lin forkonduku au la diabloj min prenu!» Kaj la alia, imagu, ridetis kaj diris: «Ĉu la diabloj vin prenu? Nu, tio estas aranĝebla!» Kaj paf! mi eĉ ne havis tempon por ekkrio: malaperis tiu katmuzela kaj sii… sidas… la vestokompleto… Hiii! — distirinte sian tute senforman, la lastajn konturojn perdintan buŝon hurlis Anna Riĉardovna.

Plorsingulto ŝin silentigis, ŝi reakiris la spiron kaj ekbabilis ion tute senkoheran:

— Kaj skribas, skribas, skribas! Frenezige! Per telefono ĝi interparolas! Vestokompleto! Ĉiuj forkuris, kvazau la leporoj!

La librotenisto staris tremante. Sed finfine la sorto lin helpis. Trankvile kaj afereme en la sekretariejon paŝis la milicio en la kvanto de du homoj. Ekvidinte ilin la bela sekretariino ploregis ankorau pli forte, puŝante la fingron al la pordo de la kabineto.

— Ne plu ploregu, civitanino, — trankvile diris la unua miliciano, dum la librotenisto, sentante sin troa, rapide forlasis la sekretariejon kaj post unu minuto jam estis en la libera aero. Pensoj kirliĝis en lia kapo, zumis kvazau en tubo, kaj en tiu zumado audiĝis ŝiraĵoj el tio, kion la lokmontristoj rakontis pri la kato partopreninta la hierauan seancon. «Eh he! Ĉu la kato ilin vizitinta estus nia konatulo?»

Nenion aranĝinte en la Komisiono, la diligenta librotenisto decidis viziti ĝian filion, situantan en la strateto Vagankovskij. Kaj por sin iomete trankviligi la tutan vojon li iris piede.

La urba Spektaklofilio okupis malnovan kadukiĝantan palaceton, ĉirkauatan de ĝardeno kaj faman pro siaj porfiraj kolonoj en la vestiblo.

Tamen je tiu tago ne la kolonoj impresis onin en la filio, sed tio, kion oni vidis sub ili.

Kelkaj vizitantoj stupore staris rigardante plori fraulinon, kiu sidis ĉe vendotablo ŝarĝita je speciala spektaklofaka literaturo. Ĉi momente la fraulino al neniu ofertis ion ajn el tiu literaturo kaj je ĉiuj kompatemaj demandoj ŝi respondis per rifuza mangesto. Dume de supre, de malsupre, de la aloj, el ĉiuj sekcioj de la Filio ŝutiĝis telefontriloj de almenau dudek desperaj aparatoj.

Post kelka tempo la fraulino ĉesis plori, ekskuiĝis kaj histerie kriis:

— Jen denove! — kaj subite ŝi ekkantis per tremeta soprano:

Ho glora maro, vi sankta Bajkal’

Sur la ŝtuparo kuriero minacis iun nevideblan per la pugno kaj per senbrila, malsonora baritono li kantis kun la fraulino:

Ho glora ŝip’, koregona barelo!..

Malproksimaj voĉoj aliĝis al la kantado, la ĥoro ŝvelis kaj baldau la kanto plenigis la tutan Filion. En la apuda ĉambro n-ro 6, kie situis la kontokontrola fako, elstaris potenca, rauketa baso. La ĥoron akompanis la kreskanta telefontrilado.

Eosta vent’, kiel bona ĉeval’…

— blekegis la kuriero sur la ŝtuparo.

Larmoj fluis sur la vangoj de la fraulino, ŝi provis kunpremi la dentojn, sed ŝia buŝo meme malfermiĝadis kaj ŝi kantis je oktavo pli alte ol la kuriero:

Portu min al la libero!

Surprize por la silentaj vizitantoj, la disaj ĥoranoj formis mirindan ensemblon, kvazau ĉiuj kantantoj staris kune direktate de nevidebla ĥorestro.

Sur la strateto Vagankovskij la pasantoj haltis ĉe la ĝardenkrado, surprizite de la gajo reganta en la Filio.

Перейти на страницу:

Похожие книги