Neniu malfermis. Tiam ŝi impetis malsupren nombrante la etaĝojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etaĝojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj ĉe la angulo de la oka etaĝo. Konvinkiĝinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj ŝi tra malfermita fenestro pasis en malhelan ĉambron, en kiu arĝente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpserĉis la ŝaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la loĝejo, Margarita malfermis la ŝtuparan pordon kaj rigardis sur la ŝildeton: ŝi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij ĝis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, ĝis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, ŝiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, ŝi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis ĝiaj klavoj, rompaĵoj de la eburaj platetoj disŝprucadis en ĉiuj direktoj. La muzikilo muĝis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompiĝis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita ŝiris kaj martelis la kordojn. Fine, laciĝinte, ŝi haltis kaj lasis sin fali en brakseĝon por retrovi la spiron.

En la banĉambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Ĝi ŝajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj voĉe ŝi aldonis:

— Tamen ne por sidaĉi mi venis ĉi tien.

El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaŭdante en ĝi per la nudaj piedoj ŝi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj verŝis ĝin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la libroŝranko en tiu sama kabineto, ŝi impetis en la dormoĉambron. Frakasinte la spegulŝrankon, ŝi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis ĝin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, ŝi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormoĉambro. La detruado farata de Margarita kaŭzis al ŝi brulan delicon, sed samtempe en ŝi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial ŝi komencis ruinigi ĉion kio trafis sub ŝian manon. Ŝi frakasis la potojn de gumaj fig’arbetoj en la fortepiana ĉambro. Ne finite tion ŝi revenis en la dormoĉambron kaj per kuireja tranĉilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografaĵojn. Lacon ŝi ne sentis, nur ŝvito rojis sur ŝia korpo.

Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la loĝejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aŭdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono ŝi subite vidis ĝin ŝanĝi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble larĝiĝis, kaj subite sur ĝi ŝvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, ĝis fine komenciĝis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam ŝi salte leviĝis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, ĉar la pluvo plilarĝiĝis kaj verŝiĝis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la ŝtuparon, kaj post unu momento en la loĝejo de Latunskij komenciĝis sonorado.

— Ah ha, oni jam sonorigas… Tempas ekvoji, — diris Margarita. Ŝi ekrajdis la balailon aŭdante la invoĉon krii en la serurtruon:

— Malfermu, malfermu! Dunjo, malfermu! Ĉu de vi likas la akvo? Ĉe ni estas superverŝo.

Margarita leviĝis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al ĉiuj flankoj ŝprucis kristalpendaĵoj. La krioj ĉe la serurtruo ĉesis, de sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝobruo. Margarita elŝvebis tra la fenestro, ekstere ŝi levis la martelon kaj frapis la vitron. Ĝi singultis kaj laŭlonge de la marmortegita muro kaskade ŝutiĝis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aŭtomobiloj parkitaj ĉe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftiĝis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li ŝovis la fajfilon en sian buŝon kaj furioze ekfajfis. Aŭdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etaĝo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaŭ ties vitrojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги