Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, ĝi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirliĝis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetiĝis.

— Urboj! Urboj! — kriis Margarita.

Post tio du aŭ tri fojojn ŝi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kuŝi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje ŝi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super ŝi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur ĝi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, ĉu drakon, ĉu la fabelan Ĝiban Ĉevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke ŝi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel ŝi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene ĝui la flugon. Io sugestis al ŝi, ke tie, kien ŝi flugas, oni povas ŝin iomete atendi, ke tial ŝi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, ŝi glisis al la tero. Tiu moviĝado, simila al deglito sur ia aera luĝo, faris al ŝi la plej grandan plezuron. La tero leviĝis al Margarita, kaj en ĝia ĵus senforma, nigra denso montriĝis ĝiaj misteroj kaj ĉarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, ŝin jam ĉirkaŭblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Ŝi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub ŝi ĥoris ranoj kaj ial tre emociige aŭdiĝis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaŭ ŝi ĝin ekvidis. Ĝi rampis malrapide, kvazaŭ raŭpo, ŝutante fajrerojn en la aeron. Margarita ĝin devancis, superflugis ankoraŭ unu akvospegulon, kiun, sub ŝiaj piedoj, transflosis dua luno, poste ŝi ankoraŭ plimalaltiĝis kaj glisis preskaŭ tuŝante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.

Kreskanta bruo de disŝirata aero aŭdiĝis malantaŭe, kaj iom post iom al tiu ŝirbruo de obusa flugo aliĝis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj ĉirkaŭen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu ŝin sekvis. Proksimiĝante al Margarita ĝi konturiĝis pli klare kaj ŝi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine ĝi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudiĝis Nataŝa.

Tute nuda, kun flirtantaj haroj, ŝi flugrajdis dikan eksporkon, kiu premtenis tekon inter siaj antaŭaj hufetoj, kaj per la malantaŭaj furioze draŝis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia ŝnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko senĉese glitadis ĉapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivaniĉ, kaj tiam ŝia ridego ektondris super la arbaro, miksiĝante kun la ridego de Nataŝa.

— Natanjo, bubino! — altege voĉis Margarita, — ĉu vi ŝmiris lin per la kremo?

— Animo mia! — vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Nataŝa, — mia reĝino franca, ja ankaŭ al li mi ŝmiris la kalvaĵon, ankaŭ al li!

— Princino! — plorvoĉe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.

— Kara animo mia! Margarita Nikolavna! — kriis Nataŝa rajdante apud Margarita, — mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaŭ ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, moŝta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Aĥ, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, — per la fingro Nataŝa plurfoje puŝis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, — proponon! Kiel vi min nomis, diru?

— Diino, — hurladis tiu, — ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.

— Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! — aŭdace ridegante kriis Nataŝa.

— Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aŭdus! — petege blekis la eksporko.

Galope flugante apud Margarita, Nataŝa sen reteni la ridon rakontis al ŝi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.

Nataŝa konfesis, ke ŝi ne plu tuŝis iun ajn el la donacitaj aĵoj, sed ke ŝi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin ŝmiris. Ĝi efikis ŝin ekzakte tiel, kiel ŝian mastrinon. Dum Nataŝa, ridegante pro ĝojo, admiris antaŭ la spegulo sian sorĉan belon, la pordo malfermiĝis kaj aperis Nikolao Ivaniĉ. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn ĉapelon kaj tekon. Ĉe la vido de Nataŝa li stuporiĝis. Iom reakirinte la memregadon, kankre ruĝa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone ĝin alporti…

— Ja kion li ankoraŭ diradis, la aĉulo, — ridegante ŝrikis Nataŝa, — al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaŭdia Petrovna nenion scios. Ĉu ne ĝuste, ĉu mi mensogas? — kriis Nataŝa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.

Перейти на страницу:

Похожие книги