La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat’. Margarita jam facile regis la balailon, ŝi komprenis, ke ĝi obeas eĉ malplejan ektuŝon de ŝia mano aŭ gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraŭ en la strateto ŝi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu ĵetiĝis flanken, ŝrikis, svenis aŭ ridegaĉis.
Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etaĝo. Kaj tamen, tuj antaŭ la turno al la blindige luma Arbat’, ŝi iomete eraris kaj per la ŝultro puŝiĝis kontraŭ lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio ŝin kolerigis. Ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo ĝin frakasis. La rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Ĉe Arbat’ mi devos esti ankoraŭ pli atenta» ŝi pensis, «tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki». Ŝi plonĝis sub la dratan araneaĵon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aŭtobusoj, personaj aŭtomobiloj, kaj de supre ŝajnis al ŝi, ke laŭ la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbranĉiĝis rojoj perdiĝantaj en la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj.
«Fi, kia kaĉo!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenaŭ povas moviĝeti». Ŝi flugis trans Arbat’, leviĝis pli alten, al la kvaraj etaĝoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat’angula teatrejo ŝi rajdis en mallarĝan strateton kun altaj domegoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el ĉiu fenestro aŭdiĝis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita ŝovis la kapon en unu el ili. Ŝi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, ĉiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.
— Oni malŝaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, — diris unu virino, antaŭ kiu vaporis kaserolo kun ia kuiraĵo, — alie ni postulos vian elloĝejigon!
— Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, — respondis la alia.
— Ambaŭ zorgu pri viaj propraj aferoj, — sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la voĉo kaj senmoviĝis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la buŝon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do ŝi elflugis en la strateton.
Ĉe ties fino ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surteriĝinte, ŝi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas larĝega, ke malantaŭ ĝi vidiĝas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».
Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribaĵon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto
— Latunskij! — ekkriegis Margarita. — Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.
La pordisto ĉe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj eĉ saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkriĉis la listo de la loĝantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la ŝtuparejo, iel ekstaze ripetante:
— Latunskij — okdek kvar! Latunskij — okdek kvar…
Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Ĉi tie. Kaj jen la ŝildeto:
Ŝi desaltis de la balailo, ŝiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la ŝtona ŝtuparplaceto. Ŝi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, ŝi mem aŭdis la sonoradegon kiun ŝi estigis en la loĝejo de Latunskij. Jes, ĝis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la loĝanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etaĝo pro tio, ke la prezidanto de