La brovoj, antaŭe plukitaj per la pinĉilo ĝis fadena larĝo, nun plidensiĝis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdiĝintaj okuloj. Reglatiĝis la mallarĝa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forviŝiĝis la flavetaj ombroj ĉe la tempioj kaj la du apenaŭ videblaj malgrandaj faltoretoj ĉe la eksteraj okulanguloj. La haŭto de ŝiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto iĝis blanka kaj pura, la konstanta frizaĵo malfriziĝis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis aĝi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.

Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde ĉerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj ŝmiroj ĝin enfrotis sur la korpon. La haŭto tuj rozkoloriĝis kaj ekbrulis. Je unu momento ĉesis, kvazaŭ nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en ŝia tempio, kiun ŝi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra ĝardeno, fortikiĝis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste ŝia korpo perdis la pezon.

Ŝi eksaltis kaj nealte ŝvebis en la aero super la tapiŝo, poste ŝi malrapide resinkis.

— Jen kia kremo! Jen kia kremo! — ravite ekkriis Margarita sin ĵetante en la fotelon.

La enfrotado ŝanĝis ne nur ŝian aspekton. Nun en ŝia tuto, en ĉiu ŝia fibro bolis ĝojo kiun ŝi perceptis kvazaŭ bobeletojn pikpikantajn ŝian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je ĉio. Krome, ŝi klare konsciis, ke okazis ja ĝuste tio, pri kio de la mateno parolis ŝia antaŭsento, ke la palaceton kaj sian antaŭan vivon ŝi forlasas por ĉiam. Sed de la antaŭa vivo tamen disiĝis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaŭ la komenco de io nova, neordinara, puŝanta ŝin supren en la aeron. Nuda, kiel ŝi estis, el la dormoĉambro ŝi kuris en la kabineton de sia edzo, ĉiupaŝe ŝvebante en la aero; ŝaltinte la lumon ŝi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elŝirita el la notbloko ŝi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesaĝon:

«Pardonu min kaj kiel eble plej baldaŭ forgesu. Mi forlasas vin por ĉiam. Ne serĉu min, tio estus vana. Mi iĝis sorĉistino pro aflikto kaj malfeliĉoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaŭ. Margarita.»

Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormoĉambron, kaj post ŝi tuj enkuris Nataŝa ŝarĝite je vestaĵoj. Kaj je la sekva momento ĉion, kion ŝi portis, lignan vest’arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn ŝuojn kun streĉiloj kaj zoneton — ĉion ĉi ŝi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberiĝintajn manojn.

— Ĉu bela? — laŭte kriis Margarita per raŭkiĝinta voĉo.

— Kiel do? — flustris Nataŝa kaj paŝis malantaŭen, — kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

— Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! — respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaŭ la spegulo.

Nataŝa, forgesinte pri la ĉifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la ŝmiraĵo. Ŝiaj lipoj ion flustris. Ŝi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

— La haŭto! Kia haŭto, ĉu? Margarita Nikolavna, ja ĝi lumas, via haŭto. — Ĉi tiam ŝi rekonsciiĝis, kuris al la robo, ĝin levis kaj komencis elskui.

— Lasu! Lasu! — kriis al ŝi Margarita, — lasu ĉion al la diablo! Aŭ ne, prenu ĝin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Ĉion prenu, kio estas en la ĉambro.

Stuporiĝinte, Nataŝa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin ĵetis al ŝi sur la kolon, ŝin kisis kaj kriis:

— Satena! Ĝi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

— Prenu la tutan ĉifonaron, prenu la parfumojn, kaŝu ĉion en vian ŝrankokeston, — kriis Margarita, — tamen la juvelaĵojn ne tuŝu, por ke oni vin ne akuzu pri ŝtelo.

Nataŝa amasigis bulon el tio, kio troviĝis ĉe ŝia mano — roboj, ŝuoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj — kaj kuris for el la dormoĉambro.

Je tiu momento de la kontraŭa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, ŝprucis tondra virtuozvalso kaj aŭdiĝis ronrono de aŭtomobilo veturinta al la pordego.

— Tuj telefonos Azazello! — ekkriis Margarita aŭskultante la valson ŝaŭmi en la strateto, — li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendanĝera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendanĝera!

La aŭtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aŭdiĝis paŝoj.

«Venas Nikolao Ivaniĉ, mi rekonas la paŝadon», pensis Margarita, «mi faru adiaŭe ion tre interesan kaj amuzan».

Перейти на страницу:

Похожие книги