Lacigite de la longa nenifarado malantaŭ la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaŭ kontrapunkte ŝin akompanante. Dum la paŭzoj, kiam ŝi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj ĉe ĉiu martelbato li, ŝveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron ĝis la ĉielo.

Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estiĝis paniko. La ankoraŭ nedifektitaj fenestroj abrupte malfermiĝadis, en ili aperadis kaj tuj sin kaŝis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraŭaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit.

En la strateto gapuloj amasiĝis antaŭ la domo de Dramlit, kaj interne sur ĉiuj ŝtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis loĝantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la ŝtuparo pri sia superverŝo, baldaŭ al ŝi aliĝis la mastrumistino de Ĥustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la loĝejo de Kvant. Ĉe la Ĥustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la ĉeloj de la elpendiĝinta malseka lataro verŝiĝis torentoj. Tiam sur la ŝtuparo de la unua enirejo komenciĝis kriegado. Flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron ŝi lin fortimigis, kaj li malaperis el la ĉambro.

Kaj subite la barbara detruado ĉesis. Glitinte al la tria etaĝo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron ŝirmitan per maldika kurteneto. En la ĉambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aŭskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la ĉambro. Evidente, ĉiuj elkuris sur la ŝtuparon.

— Ili frakasas vitrojn, — diris la infano, kaj vokis: — Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

— Panjo, mi timas.

Margarita deŝovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

— Mi timas, — ripetis la knabo tremante.

— Ne timu, ne timu, mia etulo, — diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raŭkiĝintan voĉon, — tio estas bubaĉoj, bubaĉoj frakasas la vitrojn.

— Ĉu per la katapulto? — demandis la knabo ĉesante tremi.

— Jes, per la katapulto, — konfirmis Margarita, — nun dormu.

— Tio estas Sitnik, — diris la knabo, — li havas katapulton.

— Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

— Kie vi estas, onklino?

— Nenie, — respondis Margarita, — mi estas via sonĝo.

— Mi tion divenis, — diris la infano.

— Kuŝigu vin, — ordonis Margarita, — metu la manon sub la vangon, kaj mi plu sonĝiĝos.

— Nu, bone, sonĝiĝu, sonĝiĝu, — konsentis la knabo, sin kuŝigis kaj ŝovis la manon sub la vangon.

— Mi rakontos al vi fabelon, — diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. — En la mondo estis onklino. Ŝi ne havis infanon kaj ĝenerale ŝi ne havis feliĉon. Unue ŝi longe ploradis kaj poste ŝi iĝis malica… — Margarita eksilentis, demetis la manon — la knabo dormis.

Ŝi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaŭ la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompaĵoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie ĉi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat’ en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo…

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tuŝi nenian elektrodraton, ŝi ĉirkaŭpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misŝanca domo. Sub ŝi la strateto oblikviĝis kaj sinkis inter la domojn. Anstataŭ ĝi sub ŝiaj piedoj vidiĝis amaso da tegmentoj, divers’angule distranĉita de lumaj vojetoj. La tuto subite ŝoviĝis flanken, la lumvicoj konfuziĝis kaj kunfluis.

Ŝi faris ankoraŭ unu ektiron kaj la tuta tegmentaro foriĝis englutite de la tero, anstataŭ ĝi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste ĝi reaperis super ŝia kapo, kaj sub ŝiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke ŝi renversiĝis, Margarita sin rerektigis kaj ĵetinte rigardon malantaŭen ŝi konstatis, ke ankaŭ la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaŭ ĝi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super ŝi maldekstre. Jam antaŭ longe ŝiaj haroj faske leviĝis, kaj la luna lumo sible ĉirkaŭblovis ŝian korpon. Laŭ tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn, laŭ tio, kiel rapide ili foriĝis malantaŭen, Margarita divenis, ke ŝi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel ĝenas ŝian spiradon.

Перейти на страницу:

Похожие книги