Vidante, ke ŝi ne plu koleras, la dikulo ĝoje ridetaĉis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distriĝemo li lasis ĝin ĉe la rivero Jenisejo, kie li antaŭ nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, ĉar feliĉe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al ŝiaj favoro kaj protekto, li malproksimiĝis dors’antaŭe, ĝis li glitstumblis kaj renversiĝis en la akvon. Tamen eĉ falante li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.
Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Ĝin ne atingis la ombro de la kreta altaĵo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.
Apenaŭ ŝi tuŝis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laŭte, kaj pli gaje ŝprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties branĉoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj ŝalmetoj ludis, kaŭĉuke aerŝveliĝante, bravuran marŝon. Lumineskaj putrolignaĵoj, fiksitaj antaŭ la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.
La marŝo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al ŝi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, ŝin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aŭdeble ĝis malproksima foro ĝemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorĉistinoj, elkurinte de malantaŭ la salikoj, viciĝis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis ŝian manon, larĝe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, ĉu agrabla estis la bano de la reĝino, ŝin invitis iom kuŝi kaj ripozi.
Tiel ŝi faris. La kapropieda prezentis al ŝi pokalon da ĉampano, ŝi trinkis kaj ŝia koro varmiĝis. Demandinte, kie estas Nataŝa, ŝi ricevis la respondon, ke Nataŝa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaŭen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaŭ venos, kaj por helpi prepari ŝian tualeton.
Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo disŝiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaŭ Margarita staris tiu sama dika vanĝarulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Verŝajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, ĉar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo ĝis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alteriĝi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaŭ en tiu ĉagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi ŝian manon.
Poste ĉiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en ĝi dissolviĝis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel ŝi venis al la rivero; informite, ke ŝi alrajdis sur balailo, li diris:
— Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! — kaj en unu momento kunmetinte el du branĉetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aŭtomobilon, kio fakte plenumiĝis, kaj efektive antaŭ ol pasis unu minuto. Sur la insulon malleviĝis izabela kabrioleto, tamen ĉe la stirrado sidis ne ordinara ŝoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertiĝis. En la lumflamado dissolviĝis la forflugintaj sorĉistinoj. La lignofajro estis estingiĝanta, kaj griza cindro kovris la karbiĝintajn ŝtipojn.
La vanĝarulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj ŝi sidigis sin sur la larĝa malantaŭa benko. La aŭtomobilo ekblekis, saltis, leviĝis preskaŭ ĝis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.
Ĉapitro 22
Ĉe la kandela lumo
La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable ŝin varmigis. Ferminte la okulojn ŝi prezentis sian vizaĝon al la vento kaj iom bedaŭre pensis pri la nekonata riverbordo kiun ŝi ĵus forlasis kaj kiun, ŝi antaŭsentis, ŝi neniam revidos. Post ĉiuj sorĉaĵoj kaj mirakloj de la hodiaŭa vespero ŝi bone komprenis, kies gastino ŝi estos, sed tio ŝin ne timigis. La espero, ke tie ŝi sukcesos revenigi sian feliĉon, ŝin kuraĝigis. Cetere, ŝiaj revoj pri tiu feliĉo daŭris nelonge. Ĉu tial, ke la kampokorvo bone ŝoforis, ĉu tiom bona estis la veturilo, ĉiukaze tre baldaŭ Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaŭ si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra ŝoforbirdo dumfluge malŝraŭbis la dekstran antaŭan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia ŝvabrilo eliris apud tomboŝtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante ĝin rekte al ravino ekster la tombejo. La aŭtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasiĝis. La kampokorvo salute tuŝis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.