Artikolo el la kolekto «Lingva arto», jubilea libro omaĝe al William Auld and Marjorie Boulton (UEA, 1999).
Vilmos Benczik:
Lingvo, skribo, literaturo
Lingvo
Publiko kaj fakuloj ĝenerale konsentas pri tio, ke lingvo estas verŝajne la plej signifa kaj unika intelekta produkto de la homa raso, kiu produkto siavice estis nepra antaŭkondiĉo de ĉiuj aliaj homaj produktoj, ĉu materiaj, ĉu spiritaj. Ne estas mirinde do, ke tiu vere majesta plenumaĵo delonge obsedas nian narciseman rason: amasas la hipotezoj kaj pli-malpli fundamentitaj teorioj pri la kreado de la lingvo, pri la rilato inter homo kaj lingvo, kaj pri la detaloj de la funkciado de tiu fajna mekanismo. La multe kritikita kaj verŝajne ekstreme troiga teorio de Whorf asertas, ke la gramatika strukturo de la gepatra lingvo difinas la mondbildon de la individuo[1]: li diras ekzemple, ke la
Por la homaro la komencoj de la lingvokrea procezo dronas en la nefacile trapenetrebla nebulo de la antaŭhistoriaj tempoj: tiu cirkonstanco fakte malebligas fundan ekzamenadon de tiu procezo, eblas aliri ĝin nur teorie, kaj tiaj aliroj ĉiam entenas la danĝeron de spekulacioj, foje-foje pli fantaziaj ol seriozaj. Estas tiel ne nur koncerne la homan lingvon mem, sed ja malmultas serioze studeblaj fidindaj materialoj ankaŭ pri la plej fruaj tempoj de la opaj etnaj lingvoj.
Esperantistoj estas tiurilate en unike privilegia situacio: ili plej detale povas studi la cirkonstancojn de la naskiĝo kaj evolua disvolviĝo de sia lingvo. Dum la centdekjara historio de la Internacia Lingvo kvazaŭ en dramece densiĝinta formo ripetiĝis antaŭ iliaj okuloj la kutime jarmilojn traarkanta kaj tial por la individuo malpli facile perceptebla miraklo de la kreiĝo de homa lingvo. Tiu senprecedenca travivaĵo certe estas inter la motivoj de tio, ke esperantistoj eĉ pli ol aliaj homoj havas profundajn emociajn sentojn al sia lingvo. Tia arda emocia sinteno povis naski la penson, ke lingvo mem estas arto, ne nur materialo de la perlingva arto, la literaturo.[2] Ankaŭ la tute evidenta cirkonstanco ne malpliigas la tute specialan rolon de lingvo en la pensaro de esperantistoj, ke Esperanto naskiĝis ne el vaka nenio, sed el tiu fekunda grundo, kiun prezentis la alte evoluinta homa lingvaro fine de la 19ª jarcento.
Jes ja, fakte, kiom aĝas homa lingvo? Critchley skribas en sia resuma studo[3], ke la plej multaj hipotezoj supozas vidi nerektajn pruvojn pri la ekzisto de la homa lingvo en la tempoj inter 25'000–10'000 jaroj a.K., sed laŭ iuj teorioj la homo povis disponi pri parolkapablo jam antaŭ 100'000 eventuale eĉ 500'000 jaroj.
Sed krom la aĝo de la homa lingvo leviĝas ankaŭ pluraj interesaj demandoj pri ĝi. La unua certe estas tio, kial ĝi entute naskiĝis? Oni verŝajne ne multe eraras asertante, ke lingvon naskis antaŭ ĉio la komunuma vivmaniero de la homoj, kiu vivmaniero neprigis komunikadon ianivelan. Kaj kompreneble funde de tiu vivmaniero devis ekzisti la kapablo uzi kaj eĉ prepari ilojn, kiel ankaŭ iu primara formo de specialiĝo en la vivtenaj aktivadoj (ekz. inter viroj kaj virinoj).
Pli interesa demando estas, kial homoj elektis akustikan formon por sia komunikado, ja la akustika dimensio certe neniam havis distingitan rolon en la perceptado fare de la homo. (La prioritata sensorgano de homo ĉiam estis la okuloj: niaj kontaktoj kun la ekstera mondo grandparte — laŭ iuj 70–85 procentoj — efektiviĝas vide, aŭdado havas la pezon de 5–15 procentoj, kaj la ceteraj tri sensoj — flarado, gustumado kaj tuŝado — dividas inter si la restantajn procentojn.
La ideala formo de komunikado estus tio, se homo kapablus sendi informe la sensitajn sensacojn al siaj kunuloj kvazaŭ «analoge»: ekz. kiam li volus averti sian kunulon pri tigro, tiam li plusendus al li la bildon (eventuale eĉ odoron ktp.) de la tigro. Sed estas evidente, ke tion fari frutempa homo neniel kapablis. (Nuntempe estas celanta tiaspecan transporton de informoj la tn.