Estas kurioze, kiom fortan kontraŭstaron trovis skribo eĉ ĉe grandaj scienculoj, kvankam scienco entute ne povus ekzisti sen skribo. Platono diras jene en Phaidros: «Naivegas tiu kiu kredas, ke li povas postlasi sian arton en skriba formo; kaj ne malpli tiu kiu esperas akiri surbaze de skribo klaran kaj solidan scion; kaj naivegas ankaŭ tiu kiu atribuas al la skribo plian signifon ol tion, ke ĝi memorigu nin pri io, kion ni jam sciis sen la skribo.» Humboldt opinias simile, kiam li diras, ke skribo kapablas konservi la lingvon nur malperfekte, mumiece.

La supraj malŝataj vortoj pri skribo ne estas tute senfundaj, ja la ekonomieco de la literskribo havis sian prezon.[13] Skribo eĉ parte ne kapablas fiksi la eksterlingvajn elementojn de parolo: mimikon, gestojn ktp. Tio estas grava manko, ĉar ties proporcia pezo en la komunikada procezo foje povas atingi eĉ 60–70 procentojn.

Nur fragmentece kaj pale kapablas fiksi skribo la supersegmentajn elementojn (tonon, sonalton, precizan daŭron kaj intensecon de sonoj ktp.) de parolo. Ĉar tiuj elementoj gravas eĉ pli ol eksterlingvaj, tial la skribanta homo daŭre strebis iom tamen kapti el ili. Sur tiu kampo la lastaj tri jarmiloj kaj duono alportis certajn, tamen ne esencajn rezultojn.

Skribo plej sukcese kaptas kaj fiksas la segmentajn elementojn de la parolo — la vortojn. Tiu cirkonstanco instigis la skribantan homon esprimi per segmentaj elementoj ankaŭ tiujn signifojn de sia teksto, kiuj en parolo ordinare esprimiĝis per eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj.

<p>Influo de la skribo sur la lingvo</p>

Skribo influis lingvon en ĉiuj niveloj: en tiu de akustiko, morfemoj, vortoj, sintagmoj, frazoj kaj — rezulte de la influo de skribo al la pensado — ankaŭ sur la nivelo de teksto. La fonto de tiu influo antaŭ ĉio estis la supre aludita malperfekteco de la skribo; krome ankaŭ la liberigo de la memoro, kaj la novaj komunikadaj situacioj, kreitaj dank’ al la skribo.

Por ke tiu influo efiku, necesis, ke skribo sufiĉe disvastiĝu, kaj havu aŭtoritaton inter la lingvouzantoj. Skribo ŝuldas sian aŭtoritaton ĉefe al tio, ke prestiĝaj institucioj (ŝtata administrado, eklezioj, scienco) vaste aplikis ĝin. Tamen certe venis en konsideron ankaŭ tio, ke la homo rekonis: skribe li kapablas efektivigi pli altgradan lingvan plenumon ol parole, kaj tial li komencis strebi por alsimiligi sian parolon al la skribo. Tiu strebado elvokis la malaprobon de multaj, precipe lingvistoj, sed ankaŭ la filozofo Spengler en la dua volumo Der Untergang de Abedlandes (1922) grumblas jene: «… la antikvan prozon oni kreis rekte por la oreloj. Oni laŭtlegis tiujn verkojn, kvazaŭ oni parolus; kontraste al tio ĉiuj ni parolas, kvazaŭ ni legus niajn vortojn el libro.» La alsimiliĝo de parolo al skribo ofte elvokas riproĉojn ankaŭ el pedagogiaj rondoj.

La malperfekteco de skribo influis pleje — malriĉige — la akustikan dimension de lingvo. La skribe nefiksebla varia akustika moduliteco iom post iom malaperis ankaŭ el la parolo.[14] Rezulte de tio klare apartiĝas unu disde la alia kanto kaj parolo, kaj kreiĝis kiel transira formo inter ili verso, konservanta certan gradon de akustika organiziteco. (Notindas, ke versa epiko pli longe vivis en tiuj kulturoj, en kiuj skribo fariĝis nur malfrue ero de la ĉiutaga vivo por la plimulto de la loĝantoj.)

Sur akustika nivelo interesa influo de skribo sur lingvo estas la fenomeno de literprononcado. Ĝi aperas precipe en tiaj lingvoj, kies ortografio aplikas pli-malpli fonetikan principon (fakte plej ofte iun miksiĝon de fonetikaj kaj morfologiaj principoj). La hungara lingvo estas tia: kaj dum la lasta jarcento la hungara prononco plej signife modifiĝis ĝuste pro literprononcado, kiun la lingvokulturo kondamnas, sed senrezulte; tio, kio antaŭ kelkaj jardekoj kalkuliĝis prononcpeko, nuntempe estas normo. La sama procezo povas okazi tamen ankaŭ en lingvoj kun tradicia ortografio.[15]

Перейти на страницу:

Похожие книги