Ĉar pri la lingvostato de la primara parollingveco ni malhavas rektajn pruvojn, ni povas iom konturi ĝin nur per teoriaj metodoj. Oni povas diri ekzemple sen riski eraron, ke en ĝi lingvo havis pure akustikan karakteron. Tio verŝajnigas, ke la lingvouzanta homo tiam pli vaste utiligis la disponeblan akustikan rimedaron (tono, sonalto, melodio), ol nuntempe. La primara parollingveco probable estis kanteca,[8] akustike pli riĉe modulita, ol la nuntempa parolo. Certe la tiamaj tekstoj havis iatipan akustikan organizitecon, kiu similis al niaj nunaj konceptoj pri verso. (Ekzemple en la araba kulturo, pro historiaj kaŭzoj malmulte tuŝita de skribo, longe floris la tekstoformo de makamo — rimita prozo.)

En la primara parollingveco ankaŭ vortoj havas alian rolon. Mankas al ili vortare difinitaj, precizaj signifoj, kaj ne povas sedimentiĝi sur ili tiaj historiaj signifotavoloj, kiel post la invento de la skribo. La signifon de la vortoj konturas intonacio, mimiko, gestoj, kaj kompreneble ĉiam la konkreta situacio, en kiu ili estas prononcataj.[9] En la primara parollingveco ludas multe pli gravan rolon ol nuntempe la eksterligvaj rimedoj de komunikado, kaj el la lingvaj elementoj la tn. supersegmentaj rimedoj, kiel tono, sonalto, melodio. Rajte ni supozas, ke la vortoj havis multe pli vastan signifoareon, ol nuntempe, kaj la vortsignifon konkretigis antaŭ ĉio mem la situacio, la emocia enhavo injektita en la vorton, kaj kompreneble vasta aro de supersegmentaj kaj eksterlingvaj elementoj.

La lingvouzo de la primara parollingveco montras karakterizajn specifaĵojn ankaŭ sur la nivelo de frazoj kaj teksto. Ong jene skribas pri tio:

«En primare parollingvaj kulturoj oni solvas la problemon de konservado kaj revoko de pensoj nur tiam, se oni pensas en skemoj, kiuj facile transformiĝas en parolon. La pensoj devas aperi en emfaze ritmitaj, ekvilibritaj formoj, en ripetoj aŭ kontraŭecoj, en aliteracioj aŭ asonancoj, en ofte ripetiĝantaj epitetaj sintagmoj kaj aliaj formuloj, kiujn ĉiam oni aŭdas nove kaj denove, kaj tial ĉiam facile oni revokas ilin. […] En parollingvaj kulturoj[…] la substancon de pensado difinas la fiksiĝintaj esprimoj.»[10]

Do en la primara parollingveco estas diferenca ankaŭ la pensado, naskanta la parolon: tiu pensado havas antaŭ ĉio operacian karakteron, ĝi ne aplikas ĝeneraligajn silogismojn, ne perceptas logikan identecon aŭ kontraŭdiron, kaj plej ofte ligiĝas al fizikaj agoj. La formuleca stilo, karakterizanta la parollingvecon reprezentis ne nur certajn lingvajn kaj metrikajn kutimojn, sed ankaŭ certan pensomanieron kaj spiritan staton.[11]

La primaran parollingvecon do karakterizis lingvostato funde diferencanta disde la nuntempa homa lingvo. Ĉe la apero de la literskriba sistemo la skribanta homo provis kapti kaj fiksi helpe de manpleno da grafemoj tiun ĉi specifan lingvon, kiu forte ligiĝis al situacioj, kiu malavare, kvazaŭ diboĉe utiligis muzikajn elementojn, kaj kiu donis dominantan rolon al supersegmentaj kaj eksterlingvaj rimedoj.

<p>Skribo</p>

Parolante pri skribo, ĉi tie ĉiam ni komprenos literskribon. La aliaj skribsistemoj ja apenaŭ rilatas la lingvon mem, ili plejparte nur traarkas ĝin, kreante senperan kontakton inter konceptoj kaj skribo. Vera skribo — el la vidpunkto de la lingvo — aperis eĉ ne tiam, kiam meze de la dua jarmilo a.K. fenicianoj kreis sian literskribon, sed nur kiam ĉ. la oka jarcento a.K. grekoj kompletigis ĝin per vokaloj. Nur tiam nome skribo fariĝis vere preciza ilo por la fiksado de lingvo. (La vorton preciza ĉi tie oni komprenu en lingva, kaj ne en akustika senco: la ŝparema literskribo kreis apartajn grafikajn signojn nur por tiuj parolsonoj, kiuj posedas sencdistingan rolon — ilin oni nomas fonemoj. Tiamaniere la nombro de necesaj grafikaj signoj povis proksimume kvinoniĝi.)

La literskribo en sia nuna formo estas sistemo efike funkcianta kaj ekonomia: helpe de kelkaj dekoj da grafikaj signoj ni povas fiksi ajnan tekston. Al tio ŝuldiĝas, ke ĝi servas grandan parton de la homaro jam depost preskaŭ tri jarmiloj.[12]

Перейти на страницу:

Похожие книги