Male, la akustika aspekto estas treege grava. Ne nur en la antikva literaturo, pri kiuj pluraj fakuloj malkovris, ke ĝi estis verkita unuavice por la oreloj[28], sed ankaŭ en la plej moderna.
«Komencante legi aŭtoron, rapide mi ekperceptas malantaŭ la vortoj la melodian linion, kiu malsamas ĉe ĉiu aŭtoro; kaj dum mi legas, eĉ ne atentante, daŭre mi zumas, mi akcelas, malakcelas aŭ interrompas la sonfluon por frapi la ritmon ĝis la reapero de la sono, tiel same kiel okazas dum kantado, kiam laŭ la ritmo de l’ melodio ni ofte longe tiras sonon antaŭ ol fini la vorton. […] Se verkisto trovas sian melodion, vortoj venas jam per si mem.»
Oni povas do konstati, ke literaturo celas savi kaj eternigi fenomenojn, kiujn la evoluo trudas al la homo «transpasi»: la unuavide kaosan, zigzagan, sed spirhaltige belan kaj neniam ripetiĝantan zigzagadon de pensoj, sentoj kaj sentimentoj, kiujn unue pedanteme ordigadis lingvo, kaj poste eĉ pli skribo; kaj same la akustikan arsenalon de lingvo, kiun siavice skribo kripligis, tamen samtempe plej vaste profitante tiujn avantaĝojn, kiujn ofertas skribo. Per tio ĝi fariĝis plej bela sintezo de la akustika kaj grafika lingvo, kaj samtempe fekunda eksperimenta laboratorio de lingva evoluo.