Se la ideala formo de komunikado ne estis atingebla, la homo do elektis iun alian, se ne idealan, almenaŭ taŭgan formon. Laŭ la sensorgana dotiteco de la homo oni atendus, ke la elektita formo ligiĝos al la vidado, sed ne okazis tiel. Pli funde pripensante la aferon ni venas al la konkludo, ke la elekto de la akustika dimensio estis vere trafa. La produktado de voĉo ĉe la mamuloj estas duagrada funkcio: produkti voĉon ĉiam eblas, tio ĝenas neniun alian agadon (krom iomete la manĝadon), dum voĉado la manoj restas liberaj por alia agado, kaj krome voĉsignoj estas uzeblaj ankaŭ nokte, kaj tute sendepende de la tereno.[4] La ne ideala, sed praktike tre taŭga elekto estis uverturo de longega sed seninterrompa evoluo, kies nuna stadio estas ne nur la spirhaltige esprimpova homa lingvaro, sed ankaŭ la pensokapablo de la homo.

Tiu evoluo certe startis kun neartikitaj krioj, per kiuj probable eblis kodi nur kelkajn dekojn da mesaĝoj. La neartikitaj voĉaĵoj diferencis inter si per tono, melodio ktp., ĉiukaze la voĉaĵoj estis kompaktaj, nediskretaj. Tamen, tiel kiel plimultiĝis la mesaĝendaĵoj, iom post iom elĉerpiĝis la variigeblaj intonaciaj elementoj, kaj la homo devis komenci artiki sian voĉaĵon. Tiu artikado komence certe estis tre malfajna, kaj ĝi komencis fajniĝi nur paralele kun la ampleksiĝo de la komunikadaj bezonoj. La procezo kompreneble estis tre malrapida, ja ĝi starigis malfacilajn postulojn por la artikulaciaj organoj. Fakuloj opinias, ke en la pralingvo abundis vokaloj, guturaloj kaj uvulaj sonoj, kaj plej probable tute mankis senvoĉaj konsonantoj. Verŝajnas ankaŭ tio, ke la komence uzataj vortoj estis unusilabaj, ja la dusilabaj kombinaĵoj postulas de la artikulaciaj organoj almenaŭ duoble pli komplikan laboron.

Sed la akustika signaro, ekuzita de la homo, kiel jam dirite, ne estis perfekta.[5] Ne eblis per ĝi kapti kaj peri ĉiujn opajn fenomenojn de la senfine varia realo. Tiu malperfekteco trudis al la homo la bezonon distingi inter la esencaj, substancaj kaj malpli gravaj trajtoj de la opaj fenomenoj, kaj tiamaniere krei kategoriojn: fakte primarajn abstraktaĵojn. Estis ja facile vidi, ke sango estas ruĝa, lakto estas blanka; sed abstrakti la ruĝecon de la sango el la kompleksa perceptaĵo, kaj retrovi tiun saman econ en la ruĝa frambo, kaj malgraŭ la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de ruĝo — tio estas jam tute nova nivelo: la pensado.[6] Estas notinde do, ke ĝuste la malperfekteco de la komunikilo donis al la homo grandan puŝon en sia intelekta evoluo.[7] Cetere la malperfekteco de la lingvo (manko de unusola perfekta lingva rimedo por ĉiu opa esprimendaĵo) donas bazon por stilo, t.e. individua elekteblo el inter diversaj — laŭ adekvateco diferencaj, sed neniam perfektaj — lingvaj rimedoj.

Necesas atenti ĉi tie almenaŭ unu plian aspekton. Nome tiun diferencon, eĉ kontraŭecon, kiu ekzistas inter la karaktero de la homa pensado kaj tiu de la lingvo. Nome la origina — sensace bazita — pensado estas malregule cirkula, dum la parola lingvo tempe linia. La parole komunikanta homo do devas iom «kombi» siajn individue malregulajn pensozigzagojn, t.e. liniigi ilin, por povi ilin kodi per la tempe linia lingvo, kaj tiel fari ilin kompreneblaj al la adresato. Tiamaniere la pensoj certe multe perdas el sia originala formo, individua unikeco, oni povas diri, ke ili certagrade uniformiĝas, sed tio estas la kosto de interkompreniĝo. Inter du diversmaniere malregulaj pensomekanismoj — tiu de la adresanto kaj tiu de la adresato — nur rekta linio povas esti la plej malgranda komuna denominatoro.

<p>Primara parollingveco</p>

Nuntempe, kiam lingvo aperas por ni ĉiutage en du alternativaj formoj, t.e. parola lingvo kaj skriba lingvo, nur malfacile ni povas imagi, kia povis esti frua lingvo, malhavanta skribon. Walter J. Ong en 1971 kreis la konceptojn primara parollingveco (‘primary orality’) kaj sekundara parollingveco (‘secundary orality’), nomante primara la parollingvecon antaŭ la apero de la skribo, kaj sekundara tiun parollingvecon, kiun ni alfrontas dum la lasta jarcento dank’ al la disvastiĝo de radiofonio, magnetofono, televido.

Перейти на страницу:

Похожие книги