Ong en sia supre citita verko opinias, ke la kulturo de la sekundara parollingveco ne anstataŭos la kulturon de skribo, sed kompletigos ĝin. Li skribas jene: «La nova parollingveco […] laŭ sia esenco estas pli volata kaj konscia parollingveco, kiu konstante baziĝas sur la apliko de skribo kaj preso.» Li skribis tion antaŭ pli ol du jardekoj, kaj nuntempe liaj vortoj ŝajnas iom tro optimismaj. Mi emus kredi prefere al Bloomfield, kiu en sia verko Laguage jam en 1933 — tri jardekojn antaŭ McLuhan! — lanĉas la eblon, ke la mekanikaj iloj servantaj por la reproduktado de parolo iom post iom marĝenigos la nunan kutimon de skribado kaj presado. La degenerantajn poziciojn de la skriba kulturo bele demonstras la malkresko de la nombro de presitaj libroj kaj gazetoj en la plej multaj landoj.[23]

Esence tio ja ne mirindas, se oni pripensas, ke skribo kreiĝis por fiksi kaj transsendi parolon. Tiun bezonon nuntempe oni povas kontentigi pli simple, ol per la aplikado de simbolaj grafikaj signoj: per telefono, magnetofono, sondiskoj, televido ktp. Multaj intelektuloj eĉ rigardas la regreson de la skriba kulturo kun stoika kvieto: ili vidas en ĝi ne pli ol simplan ŝanĝiĝon de komunikada teknologio.

Tamen supozoble temas ne pri simpla teknologia ŝanĝiĝo. Skribo tiel funde reformis, riĉigis la homan lingvon — inkluzive la parolan lingvon! — ke ĝia «elglito» elsub la lingvo povus havi fatalajn konsekvencojn. Tre facile la nivelo de la homa lingvouzo — kaj ankaŭ tiu de la lingva pensado! — povos refali al tiu de la praa primara parollingveco. Super tia malfortiĝinta, degenerinta lingvo facile triumfos la konkurencaj kodoj: la facile digesteblaj analogaj bildsignoj kaj la programadaj kodoj, kiuj siavice eliminas lingvon. Kaj tiam tute facile povos realiĝi la fantazia vizio de Flusser, laŭ kiu iam future en la komunikado de homo la lingvo ludos tian — ĉarman, ŝatindan, tamen marĝenan — rolon, kian en la nuna komunikado de Napolanoj ludas mangestoj.

<p>Literaturo</p>

Literaturo estas lingva arto — pri tio verŝajne ĉiuj konsentas. Ni pripensu iom, kial ĝi estas entute arto? Ja se lingvo servis interalie por informi al iu pri iuj okazaĵoj, ĉe kiuj li ne ĉeestis, tiamaniere, ke almenaŭ simbole tiu travivu la okazaĵojn, kvazaŭ li estus ĉeestinta ilin, tiam literaturo celis la samon, nur en tiu kazo temis pri neokazintaj, fikciaj okazaĵoj. La celo de la plej fruaj literaturaj ĝenroj — fabeloj, mitoj — estis certigi al la homoj simbolan travivadon[24] de eventoj, kiuj en la realo kutime ne okazis. (Herder nomis fabelon «korekto de la realo».) La arteco de tiu frua literaturo — kiun oni ne apartigis disde religio ktp., sed tiu cirkonstanco el nia vidpunkto estas preterlasebla — dependis de la nivelo de la inventita historio mem, kaj ĝia sensacelvoka lingva formulado. La unua komponento ne havas konekson kun la lingvo, sed la dua tiom pli: ĝi estis kontinua lukto kun la esenca maltaŭgeco (malperfekteco) de la lingvo por tiu celo. Kaj la arto estis tio: per simbolaj akustikaj sonoj elvoki en iu alia homo la sensacon de malvarma venta pluvo, ŝprucanta en la vizaĝon, de tepide velura tuŝo de virina mano sur la haroj — kiam ĉeestis nek unu, nek la alia en la realo. La sukcesgrado de tiu provo ne malmulte dependis de la sagaco kaj lingva lerteco de la rakontanto. Temis ja pri provo efektivigi maleblaĵon — kaj ĉia arto ĉiam celis ĝuste tion[25]. Ĉi tie indas mencii, ke en tiu senco ĉia lingvouzo — ankaŭ ne literaturcela — estas arto, do la komence citita titolo de la Aulda esearo ne troigas.

Перейти на страницу:

Похожие книги