Literaturo ĉe sia ekesto kaj dum longa tempo poste celis rakonton de eventoj, kiuj okazis en la ekstera mondo, do ne en la homo mem. Tio certe havis minimume du kaŭzojn. La unua estis tio, ke eksteraj eventoj tiel funde difinis ĉiun momenton de la homa ekzistado, ke la internaj, animaj procezoj ne povis ricevi atenton. La dua kaŭzo estis lingva: mankis lingva rimedaro kapti tiujn apenaŭ konturiĝintajn, ŝvebantajn, malmulte objektivajn internajn okazaĵojn. Bone ilustras tion popolfabeloj: ili rakontas nur eventojn, kaj se tamen aperas en ili sentoj — ekzemple amo — tute mankas ties detala priskribo, ili rakontas ekz. ekeston de amo kiel okazaĵon. Tio karakterizas fakte la tutan antikvan literaturon — eĉ en la liriko; esceptoj, kiel la kvara kanto de Eneido aŭ Konfesoj de Aŭgusteno kalkuliĝas raraj pioniraj esceptoj. La interna mondo de homo fariĝas protagonisto de literatura verko nur en la 18ª jarcento, en The Sentimental Journey Through France and Italy of Yorick [Sentimentala taglibro de Yorick tra Francio kaj Italio] de Sterne. Kaj romantiko daŭrigis tiun tendencon, kiu cetere validas ĝis nun. Tio, kion ni nomas literatura moderniĝo, estas ĉefe la ŝanĝiĝo de la temaro: la atento de verkistoj ĉiam pli emfaze direktiĝas al tio, kio okazas en la homo, anstataŭ tio, kio okazas inter la homoj. Se tamen rakontiĝas ankaŭ inter-homaj okazaĵoj, ili ricevas sian veran signifon per sia efiko al la interna mondo de la agantoj.
Pli frue ni atentigis pri tio, ke lingvo, kaj poste skribo eĉ pli, devigis homon ordigi, reguligi, «liniigi» siajn pensojn antaŭ ol eldiri ilin, por tiel certigi komprenon fare de la aperceptanto de la mesaĝo. El tiu neceso rezultis certe subpremo de la homa memo. Ĝis la 18ª jarcento skriba kulturo tiel vaste konkeris la tutan Eŭropon, ke devis aperi ia intenco kontraŭpesi la «liniigan» efikon de skribo. Tia kontraŭpeso estis ne nur mem la verko de Sterne, sed ankaŭ la fakto, ke en tiu jarcento klare kaj konscie oni apartigas beletron disde la cetera literaturo. Per tio homo volis kvazaŭ protekti sin kontraŭ la daŭra atenco fare de la komunikada teknologio. Estas paradokse tamen, ke ĝuste tiu komunikada teknologio — skribo kaj preso — efektivigis la grandskalan lingvan evoluon, kiu ebligis ĉiam pli efikan kaj adekvatan perlingvan esprimon de internaj eventoj de la homa animo.
Oni povas diri, ke moderna literaturo klopodas kiel eble plej multe liberiĝi disde la devo de «liniigo» de pensoj: ĝi strebas prezenti ilin en stato plejeble proksima al ilia origina malregule cirkulanta formo. Tiucele aperis interalie la renverso de la linia tempa ordo en romanoj, ja en la interna mondo de la homo tempa linieco ne ekzistas. Iuj opinias, ke per la tekniko de hiperteksto estas bone prezentebla la origina naturo de la enhoma penso- kaj sentokavalkado[26], sed tio estas almenaŭ dubinda, ĉar hierarkieco estas esenca trajto de hiperteksto, kaj la interna mondo de homo neniel estas regule hierarkia.
Kompreneble liberiĝo disde liniigo kostas tion, ke multaj homoj simple ne povas apercepti la neliniigitan literaturan mesaĝon. Ja valida «pakto» inter sendanto kaj ricevanto de mesaĝo estas liniigo. Moderna literaturo daŭre strebas krei novan pakton inter verkanto kaj leganto, sed tiu strebo alportas nur partan sukceson.
Ĉi tie indas tuŝi ankaŭ tekstoformojn de literaturo. La fruan fazon de literaturoj dominas esence la rakonta tekstoformo: specifa varianto de tio, dialogo — kiun eblus nomi dialogita rakonto — aperas en la fruaj verkoj tre malvivece. Priskriboj, eĉ se ili koncernas per vido percepteblan realaĵon, maloftas, kaj se tamen ili aperas, ili estas supraĵaj kaj ne vere elvokivaj. Priskriboj de sensacoj, percepteblaj per aliaj sentorganoj praktike ne aperas en fruaj literaturaj verkoj.[27] Nenio mirindas en tio, se oni konscias, ke rakonto kaj dialogo estas esence dinamismaj, dum priskriboj rilatas staton: la interesiĝon de homo plie altiras ŝanĝoj, movoj, ol senŝanĝaj statoj. Refleksaj tekstoj, tre oftaj en la moderna literaturo, reprezentas alian kvaliton: nome, ili rakontas dinamikaĵojn, tamen internajn, por kiuj eroj de la ekstera mondo estas nur preteksto. Pro tio, ekzistas palpebla tendenco en la literatura evoluo, kiu arkas ekde rakonto tra priskriboj al refleksaj tekstoj.
Estas notinda diferenco inter informcelaj kaj beletraj tekstoj, ke en la ĉi lastaj signifo (enhavo) kaj signokorpoj estas pli-malpli samgravaj, dum ĉe informcelaj tekstoj oni atentas nur la signifon, kaj ordinare ignoras la signojn mem. (Sub signokorpoj oni komprenu unuavice la akustikan signokorpon; la vida aspekto — bildpoemoj ktp. — restis periferiaj almenaŭ en la beletroj, uzantaj literskribon.)